UEA NULIGOS LA ĈI-JARAN UNIVERSALAN KONGRESON

por Redakcio

La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.

Al la ĝenerala publiko la estraro de UEA donas iom malpli detalajn informojn ol al la komitato. En gazetara komuniko, nun legebla ankaŭ en la retejo de UEA, la estraro atengitas, ke Kanado malpermesis enveturon el ĉiuj landoj krom Usono ĝis la fino de junio, kaj nun malfacilas antaŭvidi kiam eksterlandanoj denove rajtos viziti Kanadon.

Aldone evidentas, ke la ”la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio”, la estraro skribas. ”Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo”, la komuniko tekstas.

Laŭ la gazetara komuniko la fina decido ankoraŭ ne estas farita: ”Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.”

En mesaĝo sendita al la komitatanoj la estraro tamen jam klare indikas, ke la kongreso ne okazos en Montrealo ĉi-jare:

Pro la malpermeso eniri Kanado, kiel klarigite en la tuj sendota Gazetara Komuniko n-ro 861, la UK ne povos okazi en Montrealo en 2020. La Estraro konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas ĝin prokrasti, prefere al 2022.

Laŭ la sama mesaĝo, ne sendita al la ĝenerala publiko, UEA nun negocas kun la kongresejo pri tio, ĉu en la nunaj kondiĉoj eblos nuligi la kontrakton sen punpago. La rezulto de tiu negocado evidente influos la financojn de la asocio.

Se la kongreso estus formale nuligita, UEA laŭ la kondiĉoj skribitaj sur la aliĝilo ne devus repagi la kotizojn. Se aliflanke la kongreso estos ŝovita al alia dato aŭ jaro, supozeble jam pagitaj kotizoj plu validos je tiu posta dato.

Laŭ la letero sendita al la komitatanoj, la estraro efektiva planas tian aranĝon, sed ankaŭ pri tio mankas fina decido:

La detaloj de tiu pritrakto ne aperas en la nuna GK. La nuna propono estas, ke la kotizo por Montrealo validos por UK 2021 aŭ 2022. Por tre aĝaj membroj, eblos alia aranĝo laŭ individua trakto.

Anstataŭ la Universala Kongreso UEA laŭ la gazetara komuniko ”konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo”.

La sorto de la ĉi-jara IJK ankoraŭ ne estas decidita. Post sabata retkunsido ĝia LKK komunikis, ke oni ”atendas ĝisdatigojn de registaroj” kaj ke fina decido estos anoncita la 25-an de aprilo. Oni konsilas antaŭ tiu dato ne rezervi vojaĝojn.

Redakcio | 4 de abril de 2020 às 21:30 | Categorias: movado, UEA | URL: https://www.liberafolio.org/?

EPIDEMIO POVAS KAŜI ALIAN

« PEKINO havas aspekton de fantoma urbo », atestas homo kiu loĝas en la ĉina ĉefurbo. Laŭ ordono de la aŭtoritatuloj, ĉiu estas enfermita hejme. En la lando, por 760 000 homoj eliroj estas laŭdire malpermesataj, limigitaj aŭ kontrolataj [1]. Ĉiutage « ni ricevas sur nia poŝtelefono statistikojn kaj aliajn informojn pri la koronaviruso ». La 18-an de februaro 2020 oni nombris 70 643 malsanulojn en la lando, 10 853 resanigitojn kaj 1 772 mortintojn. La antaŭan tagon, krom la ĉiutagajn donitaĵojn, la informejo anoncis, ke « pli ol 16,3 milionoj da falsaj maskoj estis elprenitaj de la Vuhano-polico. » Videble la regantoj, esperante preventi ĉian malkontenton, volas doni impreson, ke ili agas travideble kaj konservas kontakton kun la loĝantaro.

Neniu scias ĉu tiuj statistikoj, laŭdifine moviĝantaj kaj malfacile kolekteblaj en tiom vasta lando, spegulas la realon. La nombro de ĉiutagaj novaj kazoj ŝajnas malpliiĝi, sed nenio pruvas ke tiu malkresko daŭros. Momente ni devas kontentiĝi pri la kelkaj informoj alportitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) : la viruso estas multe pli kontaĝa ol la severa akuta spir-sindromo (SRAS-CoV-2), sed ĝia mortiga procentaĵo estas klare malpli alta (ĉirkaŭ 2 %). En du monatoj ĝi mortigis ĉirkaŭ du mil homojn, sed en tiu lando de 1,4 miliardo da loĝantoj, mortas meze 80 000 homoj monate. La epidemio do verŝajne havos pli da ekonomiaj, sociaj kaj politikaj konsekvencoj ol da influo al la morto-kvanto de Ĉinujo entute.

Pro la izolado, la lando funkcias malrapidece. La prognozistoj antaŭvidas redukton de 1 ĝis 1,5 poento de la kresko, kiu malaltiĝos sub 5 % – neniam vidita de tridek jaroj ! La tutmonda ekonomio, kies meĥanismoj estas pli interdependaj ol en 2002-2003, verŝajne ankaŭ suferos. Ĉio dependos de la daŭro de la epidemio. Ne estas dubo, ke la ĉina registaro agos kaj funkciigos la monan financadon (monkreadon) por relanĉi la maŝinon, eĉ se ties financa manovrospaco estas pli limigita ol en la komenco de la 2000-aj jaroj. Krome, estos ja necese rekonstrui la stokojn, dum plej granda parto de la elektraj baterioj por aŭtoj en la mondo, aŭ pli multo de la medikamentoj, estas nun fabrikitaj sur la ĉina teritorio.

La malfrua reago de la aŭtoritatuloj de la urbo Vuhano – kiuj estis eksigitaj, malgraŭ ke la Hubei-provincestro estis proksimulo de s-ro Xi Jinping -, la morto de la doktoro Li Wenliang, kiu alertis jam fine de decembro, multe kortuŝis la ĉinojn, kaj parte subfosis ilian konfidon al la prezidanto Xi, ĝis tiam netuŝebla. La funkciado de la sistemo estas kulpigita. Signifoplena estas tiu titolo de Caixin [2], ekonomia gazeto konata en Pekino : « La epidemioi de Koronaviruso estas testo por la juroŝtato. » kaj oni precizigas : « La situacio al kiu ni estas alfrontataj ne estas ekskuzo por neglekti la principon de juroŝtato.. » La kontestado povus transpasi la kazoj de Chen Qiushi, la ĵurnalisto de Vuhano kiu atestadis ĉiutage, aŭ de la profesoro Xu Zhangrun, ambaŭ malliberuloj hejme. Sed, nun, la kolero ne ŝajnas superbordiĝi.

Male, eksterlande, la « pandemio de ksenofobio » [3] kontraŭ la azianoj ĝenerale kaj la ĉinoj aparte, ja ĉeestas. En Francujo, ĉi-lastaj eĉ lanĉis sur la sociajn retojn la kradvorton « #JeNeSuisPasUnVirus » (#MiNeEstasViruso).

Martine BULARD

FONTO: https://eo.mondediplo.com/article2820.html

KRONVIRUSO: LA DETRUADO DE LA EKOSISTEMOJ FARE DE LA HOMARO FACILIGAS EKAPERON DE EPIDEMIOJ (3/3)

Ni protektu la ekosistemojn: temas pri nia memkonservado
Koncerne la Sarson (Severa Akuta Spira Sindromo), kiu ankaŭ trapasis la barilon de la specioj en unu el la bazaroj de freŝaj varoj, la fekaĵoj de vespertoj ebligis al la viruso vastiĝi ĝis epidemio, kiu trafis 8 000 personojn en 2003.
Ni ne kredas, ke tia fenomeno okazas nur en Ĉinio, kie la registaro malpermesis la vendon de tiuj varoj, verŝajne delokante ilian surmerkatigon al kaŝkomerco.
En Argentino, «multaj personoj konsumas sovaĝajn speciojn (fiŝojn, amfibiojn, reptiliojn, birdojn kaj mamulojn) ne sciante, ĉu tiu kutimo riskas estigi transdonon de parazitoj aŭ aliaj malsanoj, ĉar la higienaj kondiĉoj de konsumado de sovaĝaj specioj plu estas necertaj», asertas Claudio Bertonatti, scienca konsilisto de la fondaĵo Félix de Azara. Novaj infektaj fontoj do povas tiel aperi.
Protektado de la ekosistemoj ne temas nur pri ekologia gurdado, ĝi koncernas nian memkonservadon. Kiam la Tero estas malsana, tiam ankaŭ ni estas malsanaj. «Ni ĉesigu pensi, ke ni homoj estas sendependaj de la sistemo, resumas Carlos Zambrana-Torrelio. Ĉar ni konkludas, malprave, ke ni povas transformi, detruadi kaj modifi la medion laŭ nia plaĉo. Ĉiun ŝanĝon, kiun ni trudas al la planedo havas konsekvencon sur nia sano». Ni ĉiuj estas sur la sama planedo. Nia destino estas komuna, kun aŭ sen masko.
Marina Aizen
En la franca:
https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-la-destruction-des-ecosystemes-par-lhumain-favorise-lemergence-depidemies
En la hispana:
http://revistaanfibia.com/cronica/las-nuevas-pandemias-del-planeta-devastado/
https://www.youtube.com/watch?v=XSOgkHt8Zfk

28/03/2020
Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-1/3.html

29/03/2020
Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (2/3)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-2/3.html

KRONVIRUSO: LA DETRUADO DE LA EKOSISTEMOJ FARE DE LA HOMARO FACILIGAS EKAPERON DE EPIDEMIOJ (2/3)

29/03/2020
Carlos Zambrana-Torrelio insistas:
«Ĉio komenciĝas per senarbarigo. En Borneo, la fragmentigo de la arbara kovrilo nun provokas pliintensiĝon de malario. Kial? Ĉar en malferma spaco, la akvo akumuliĝas en grandaj truoj, kie reproduktiĝas la moskitoj. Tiuj ĉi transdonas la paraziton de la malario al la homoj, kiuj ekspluatas proksime la oleopalmojn».
Se la zoonozaj malsanoj do ne estas novaj, ili efektive kreskas. David Quammen studas la kialojn de tio en sia verko: “Animal Infections and the Next Human Pandemic”. (la bestaj infektoj kaj la estontaj homaj pandemioj – video en la angla)

«Venĝema scenaro»
Sennombrebla homaro, kiu kunloĝas kun brutaro ekstreme nombraj, aldonita al la detruado de la naturaj vivlokoj kaj tumultigataj ekosistemoj: laŭ li, ĉiuj ingrediencoj estas kunigitaj por «venĝema scenaro» de la naturo.
En raportaĵo de la “National Public Radio”, en Usono, Quammen precizigas, ke la homoj estas je origino de ĉiuj zoonozoj:
«Ni tiel multiĝis kaj tiom perturbas la planedon… Ni dehakas la tropikajn arbarojn. Ni neniigas la arbaran vivon. Kiam ni eniras en arbaron, sufiĉas skui arbon, por ke viruso falu».
La ekosistemoj estas kompleksaj interplektiĝoj, kies evoluajn rilatojn ni komprenas parte, danke al paciencaj sciencaj observadoj. Ilia detruado nome de la progreso aŭ simple de la monavideco enhavas malbonfarajn flankojn, pri kiuj ni finfine suferas en niaj korpoj.

Evoluantaj virusoj
Ekzemple, kiam Jair Bolsonaro orgojliĝas pri la brazila suvereneco sur la cindroj de Amazonio, nur restas al ni prognozi, ke la malsano falu sur tiun arbaron, transformitan en zonon de agrikulturo kaj bredado. Priatestas studaĵo publikigita en 2010 en la scienca revuo Emerging Infectious Diseases: la detruado de 4% el la arbaro altigis ĝis 50% la kazojn de malario.
La sovaĝaj specioj ne estas malsanaj pro la virusoj, kiujn ili vehiklas, ĉar ili evoluadis kun ili dum miloj da jaroj.
«Ĉiu besto estas vehiklo de ĉirkaŭ kvindek malsamaj virusoj. Tio estas parto de la sistema dinamiko. Se homoj ne ekzistus, transdonadoj ne ekzistus», asertas Carlos Zambrana-Torrelio.
Fidel Baschetto, bestkuracisto kaj profesoro ĉe la universitato de Kordobo, en Argentino, konfirmas: «La virusoj, kiuj estas novaj por ni ne estas tiaj en la naturo. Necesas do determini, ĉu oni parolas pri ekaperanta malsano, aŭ ekaperanta por la homoj. Multaj virusoj kun-evoluadis kun kelkaj specioj, kaj tiuj lastaj ne suferas malsanon. La patogena agento scias, ke kiam ĝi penetras en novan organismon, ĝi ne devas malsanigi ĝin aŭ almenaŭ ne devas mortigi ĝin. Ĉar la morto de la ricevinto estigas ankaŭ la morton de la patogena agento. Neniu mikro-organismo havas kiel celon la morton de sia ricevinto. Sed ĝis la fino de la evoluado de tiu mikro-organismo, kiu povas daŭri milojn da jaroj, la kunloĝado produktas la malsanon», aldonas la argentina sciencisto.
Marina Aizen
Daŭrigota…
En la franca:
https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-la-destruction-des-ecosystemes-par-lhumain-favorise-lemergence-depidemies
En la hispana:
http://revistaanfibia.com/cronica/las-nuevas-pandemias-del-planeta-devastado/
https://www.youtube.com/watch?v=SuGLiJUIV5k

Mapo pri senarbarigo – kaŭzoj:
Ruĝa: agrikultura aŭ mina industrio, konstruado, ktp…
Flava: migranta agrikulturo
Verda: forsta ekspluatado
Kaŝtankolora: arbaraj fajroj
https://www.nationalgeographic.fr/environment/une-carte-pour-mieux-comprendre-les-causes-de-la-deforestation-mondiale
28/03/2020
Kronviruso: la detruado de la ekosistemoj fare de la homaro faciligas ekaperon de epidemioj (1/3)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/kronviruso-la-detruado-de-la-ekosistemoj-fare-de-la-homaro-faciligas-ekaperon-de-epidemioj-1/3.html

Blua: urbanigo

KRONVIRUSO: LA DETRUADO DE LA EKOSISTEMOJ FARE DE LA HOMARO FACILIGAS EKAPERON DE EPIDEMIOJ (1/3)

28/03/2020

De pli ol dek jaroj, la sciencistoj «ĉasistoj de virusoj», alarmas pri la ekapero de novaj malsanoj, ligitaj al la senarbarigo. Malario, Ebola malsano, Covid-19… la homa agreso kontraŭ la ekosistemoj fine endanĝerigas la homan vivon.

La ekapero de tiuj surprizaj novaj patogenaj agentoj, kiel la kronviruso respondeca pri la malsano Covid-19, estas nenio alia ol la rezulto de neniigo de la ekosistemoj, pri kio suferas aparte la tropikaj zonoj, kiuj estas detruitaj por cedi la lokon al intensaj industriaj monokulturoj. La ekapero de tiuj malsanoj ankaŭ rezultas de la manipulado kaj fikomerco de la arbaraj faŭno kaj flaŭro, ofte minacitaj je formorto.     

Jam de jaroj la sciencistoj studas la rilatojn inter eksplodo de virusaj malsanoj kaj senarbarigo.

Kiam sur monto, buldozoj surtretas ĉion sur sia pasado, kie svarmas vivo, la fenomeno ne estas videbla: ĝi aperas nur kiam la individuoj suferas strangajn simptomojn kaj malsanojn ĝis nun nekonataj.

Novaj fontoj de epidemioj 

La konstato estas farita en multaj landoj, de Sud-Orienta Azio ĝis Latin-Ameriko, kun specifoj, malfacilaĵoj kaj dinamikoj propraj al ĉiu. Tamen, ĉie temas finfine pri simila kaŭzo: la ekstraktiva koncepto de la vivanta mondo, kiu kondukas la homaron endanĝerigi sian propran ekzistadon. Kaj kontraŭ tio, seninfektilo por la manoj povas nenion.           

Carlos Zambrana-Torrelio estas bolivia esploristo kaj kun-prezidento de EcoHealth Alliance, organizaĵo specialigita en studado pri la rilatoj inter medio kaj ekaperantaj patologioj, kies sidejo estas en Nov-Jorko. Li vizitas la krizajn zonojn de la planedo kaj laboras pri iliaj rilatoj inter si, kaj kun la ekosistemo.

La zoonozoj, tiuj malsanoj transdoneblaj de besto al homo, ĉiam ekzistis, kaj ĉie en la mondo, tamen sen internacia ampleksiĝo – ili ĝenerale estas detenitaj, aŭ ne trovas la necesajn kondiĉojn por disvastiĝi.

Pasintan junion, nova epidemia fonto estis identigita en Bolivio, kaŭzita de la viruso Ĉapare (el la nomo de provinco de la regiono de Koĉabambo, kore la lando).  

Amputado de la tropikaj arbaroj akuzataj    

Tiu ĉi estis identigita por la unua fojo en 2003 en la regiono Koĉabambo, zono senarbarigita profite al rizkampoj, kie la rikolto ĝenerale okazas permane – la kamparanoj, kiuj vivtenas sin per tio, loĝas do proksime de la plantejoj.

Tamen, dek kvin jarojn poste, viro alvenis ĉe la urĝaj servoj de la regiono La-Pazo (pli ol 300 kilometrojn for). Li prezentis simptomojn, kiujn la kuracistoj ne tuj identigis. Neniu scias, kiel la viruso, kiu trafis lin, vojaĝis de la tropikaj rizkampoj ĝis la andaj montoj.              

Carlos Zambrana-Torrelio laboras en Afriko, aparte en Liberio kaj Sieraleono, kie la epidemio Ebola surprizis ĉiujn pro ties vigleco.     

Ankaŭ tie, la unua kaŭzo de malsano estis la fragmentigo de la tropika arbaro: la senarbarigo fakte instigis plurajn speciojn da vespertoj kolektiĝi, en stretaj grupoj, sur la maloftaj restantaj arboj. Tiu kuniĝo de malsamaj specioj, kiuj en kutima medio ne interagadas, kondutis kiel kreskomedio. (La vespertoj estas suspektataj, ke ili estas unu el la rezervejoj de la viruso Ebola) 

Marina Aizen

Daŭrigota…

En la franca:

https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-la-destruction-des-ecosystemes-par-lhumain-favorise-lemergence-depidemies

En la hispana:

http://revistaanfibia.com/cronica/las-nuevas-pandemias-del-planeta-devastado/

SOBRE O COVID – 19 E SUAS CONSEQUÊNCIAS

A sujeição a um vírus desconhecido, para o qual não há nem cura nem vacina, está transformando o mundo numa enorme caserna blindada.

Em um mundo em que era permitida a livre circulação de pessoas, mercadorias e dinheiro, agora cada país em vez de abraçar uma colaboração ainda mais solidária com os demais, tranca suas próprias fronteiras, iludindo-se de forma cínica e infantil que seja possível deter o vírus com barreiras aduaneiras.

Contudo, hoje, mais do que nunca, os soberanismos parecem tentativas fantasiosas contra a globalização. Hoje, mais do que nunca, a difusão da pandemia e sua rápida volta ao mundo demonstraram que deter a globalização é como se opor à força de gravidade. Nosso planeta já é aquela “aldeia global”, unida por infortúnios e pela vontade de viver, precisando de uma direção unitária, capaz de coordenar a ação sinérgica de todos os povos que desejam se salvar.

Talvez tenhamos aprendido que o caso agora é de vida ou morte e que ninguém pode enfrentar sozinho um vírus tão ardiloso e potente. Por isso, são necessários recursos, inteligências, competências, ações e instituições coletivas. Coordenação e coesão geral. É necessária uma cabine de comando, um governo competente que tenha autoridade, uma equipe formada por um vértice político de grande inteligência e apoiada pelos máximos representantes das ciências médicas, da economia, da sociologia, da psicologia social e da comunicação.

Talvez tenhamos aprendido que os fatos e os dados devem prevalecer sobre as opiniões, a competência reconhecida deva prevalecer sobre o simples bom senso, a prudência e a gradualidade das intervenções devem prevalecer às tomadas de decisões arrogantes e à improvisação imprudente. Por outro lado, é necessário tolerar os erros de quem possui a responsabilidade terrível de tomar decisões, líder que deve ser generosamente amparado para que sejam melhoradas.

Talvez tenhamos aprendido que, perante um vírus desconhecido, assim como diante de um problema complexo, as decisões sobre a pandemia não apenas devam ser tomadas pelas pessoas competentes, mas também serem comunicadas de forma unívoca, com autoridade, prontamente, de forma abrangente e clara. Todo o alarmismo, todo o exagero, toda a subestimação é terrível porque confunde as ideias e nos faz perder um tempo precioso. Carência e excesso de informações são parâmetros nocivos.

Talvez tenhamos aprendido que, nos países civilizados, o bem-estar é uma conquista irrenunciável, no país mais rico e mais poderoso do mundo, os EUA, onde o bem-estar é estupidamente mortificado, os suspeitos de Covid-19 precisam desembolsar o equivalente a 1.200 euros pelo teste. O vírus corona, ao se difundir, causaria uma verdadeira hecatombe entre 90 milhões de estadunidenses que, desprovidos de seguro-saúde, seriam cinicamente rejeitados pelos hospitais e clínicas.

Temos de orar, rezar para agradecer aos médicos e a todos os profissionais que estão nessa guerra, entretanto hoje a nossa vida está segregada entre as paredes domésticas. Todos estamos restritos…

De repente, o descanso compulsório em casa nos obrigou de forma inédita ao isolamento total, a uma convivência forçada que para alguns parece agradável e tranquilizadora, mas que para outros é invasiva e até opressora. Os mais sortudos conseguem transformar o ócio depressivo em ócio criativo, conjugando a leitura, o estudo, o lúdico com a parcela de trabalho que é possível desempenhar em regime domiciliar.

Sabíamos teoricamente que essa modalidade de trabalho à distância permite aos trabalhadores uma preciosa economia de tempo, dinheiro, stress e alienação; e às empresas, evita os micro conflitos, despesas na manutenção do local, nessa reclusão, os jovens têm a maior vantagem, graças à sua facilidade com os computadores, enquanto os velhos têm mais vantagem por serem mais independentes, mais acostumados a estarem em casa, fazendo pequenos trabalhos e jogos sedentários, contentando-se com a televisão.

Em todos se insinua o medo de que, mais cedo ou mais tarde, possa terminar o abastecimento dos mantimentos. O colapso da economia torna-se cada vez mais inevitável, já que tanto a produção como o consumo encontram-se em descompasso, o drama é que agora somos todos mais ou menos economistas, mais indo para onde?, diretamente contra um muro…. Estamos a bordo de um bólido sem piloto, sem marcha a ré e sem freios que irá se chocar contra os limites do planeta… Adaptado dos estudos, textos e livros do sociólogo italiano, Domenico de Masi – 82 anos. Avelar Schmidt