ŜIPPEREO MARVASTE DE LA LIBIAJ MARBORDOJ MORTIGIS ALMENAU 70 PERSONOJ EN MEDITERANEO

13/11/2020

Ŝippereo marvaste de la libiaj marbordoj mortigis almenaŭ 70 personojn en Mediteraneo. Tridek korpoj grundis sur la plaĝo Al Ĥums, okcidente de Libio. Kelkajn horojn poste, alia ŝippereo okazigis siaflanke dudek mortintojn.    

Unua ŝippereo marvaste de la libiaj marbordoj okazigis almenaŭ 74 mortintojn, menciis ĵaŭdon 12an de novembro la Internacia Organizaĵo por la Migradoj (IOM) en komunikaĵo. «Membroj de la IOM raportis teruran ŝippereon (…) marvaste de Khuma sur la libia marbordo», substrekas la UN-agentejo en komunikaĵo.

La boato transportis pli ol 120 personojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn. 47 elsaviĝintoj estis kondukitaj ĝis tero fare de la marborda patrolo kaj fiŝkaptistoj. 31 korpoj estis trovitaj dum la serĉado, kiu daŭras.

Kelkajn horojn poste, dua ŝippereo marvaste de la libiaj marbordoj okazigis 20 mortintojn, raportis dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo Kuracistoj Sen Landlimoj (KSL). La dramo okazis en Sorman, ĉirkaŭ 180 kilometrojn oriente de Al Ĥums.

En la urbo Sorman, la teamoj de KSL «asistas hodiaŭ tri virinojn, solajn elsaviĝintojn de alia ŝippereo, en kiu dronis 20 personoj», indikis la NRO en Tvitero.  

«Ili estis ŝokitaj, teruritaj»  

«Sukuritaj de lokaj fiŝkaptistoj, ili estis ŝokitaj kaj teruritaj, vidante karajn homojn malaperi sub la ondoj, kaj kiuj mortis antaŭ siaj okuloj», laŭ KSL.

La senvivaj korpoj rekaptitaj aŭ forpuŝitaj de la ondoj estis vicigitaj sur la plaĝo. Kelkaj plu surhavis savveŝtojn. Tiuj bildoj estigis emocion kaj indignon.       

Merkredon, ŝippereo jam kostis la vivon al sesmonata bebo. La teamoj de la Open Arms – sola humanitara ŝipo – kiu sukcesis elakvigi ĝin, ne povis revivigi la bebon. 

De post la jarkomenciĝo, almenaŭ 900 personoj dronis en Mediteraneo, provante atingi la eŭropajn marbordojn, laŭ la IOM.

«Pri la pli kaj pli granda nombro de mortintoj en Mediteraneo kulpas la nekapablo de la Ŝtatoj adopti decidigajn aranĝojn por refunkciigi esplor- kaj sav- kapablojn, nemalhaveblajn en la plej mortiga marvojo de la mondo», deklaris Federico Soda, ĉefo de la IOM en Libio.      

https://www.infomigrants.net/fr/post/28502/pres-de-100-morts-dans-plusieurs-naufrages-au-large-de-la-libye

27/07/2019

Ŝippero. Mediteraneo kalkulas siajn mortintojn, Eŭropa Unio rigardas aliloken

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/sippero.mediteraneo-kalkulas-siajn-mortintojn-europa-unio-rigardas-aliloken.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.