KRONVIRUSA PANDEMIO: LA LIVERISTOJ DE LA PLATFORMOJ UBER AU DELIVEROO ESTAS KIEL "FOROFERITAJ SOLDATOJ"

Dum multaj eŭropaj landoj adoptis aranĝojn pri izoliĝo, la hejmliverado de manĝaĵoj plu estas permesita. La retejo “Politico” substrekas la riskojn prenitajn de la prekaraj laboristoj.

«Senprecedenca fakto, la landoj rezignis pri multaj aktivecoj por lukti kontraŭ la kronviruso», priskribas la retejo Politico. Tamen «rezigni pri la lukso ricevi hejmen hamburgerojn aŭ suŝiojn estas alia afero».

Ĉie en Eŭropo, priskribas tiu mediato bazita en Bruselo, la stratoj estas malplenaj. Ĉiuj personoj devas resti hejme por limigi la disvastiĝon de la viruso kaj la riskojn de infektado. Ĉiuj restoracioj fermiĝis. Sed en Parizo, Milano kaj aliaj urboj, la biciklaj kurieroj UberDeliveroo plu trakuras la urbojn por liveri manĝaĵon. Kelkaj platformoj kiel UberEats en Portugalio eĉ «reduktis la liverprezojn por logi la klientojn». “Deliveroo” siaflanke efektivigis la tielnomatan «liveradon sen kontakto» inter la kuriero kaj la aĉetanto, kio trankviligas lin.

Labori por konservi mongajnon 

Sed kio pri la liverantoj? «Ili estas ĉe frontlinio en la kronvirusa krizo, instigitaj plu labori pro ekonomia kialo, malgraŭ la riskoj por sia sano kaj tiu de iliaj klientoj», respondas “Politico” al tiu demando. En plimultaj kazoj, se ili volas konservi mongajnon, ili ne havas alian elekton ol plu labori, ĉar ili ne rajtas ricevi monkompensojn pro senlaboreco aŭ malsano».

Lorenzo Righi, kiu laboras por “Deliveroo”, energie reagas:

«Ni devas elekti inter restadi hejme kaj protekti nian sanon, sed ne plu esti kapablaj pagi la luprezon kaj la fakturojn, aŭ plu labori, sed endanĝerigi nian sanon».

La itala kuriero ne komprenas, kiel la hejmliverado plu estas permesita. Post pripensado mi opinias, ke ricevi hejmen «suŝiojn, picojn kaj hamburgerojn ne konsistigas neprajn publikajn servojn kiel estas malsanulejoj, fajrobrigadistoj aŭ  publikaj transportoj».

«Antaŭ ĉio, ni estas kiel foroferitaj soldatoj»  

La platformoj sin defendas asertante, ke ili adoptis aranĝojn. “Uber” ekzemple, deklaris: «ni ofertis al la kondukantoj kaj kurieroj, kiuj suferas pri la covid-19, aŭ kiuj estas en kvaranteno, kompenson por periodo, kiu povas daŭri ĝis 14 tagoj. La societo ankaŭ interrompis sian servon de kunveturado “UberPool” en Francio kaj Unuiĝintaj Reĝlando».  

Estos antaŭ-kronvirusa periodo kaj post-kronvirusa periodo 

“Deliveroo” siaflanke deklaris, ke ĝi kreos «help-fonduson» por la kurieroj malsanaj aŭ en kvaranteno. Sed, atestas Vincent Fournier, bicikla kuriero en Parizo, «Antaŭ ĉio, ni estas kiel foroferitaj soldatoj». Koncerne gantojn, maskojn, desinfektaĵon por la manoj aŭ viŝilojn, «Deliveroo disponigis al ni nenion. Ni mem devas ĉion pagi».

Laŭ Salwa Toko, prezidantino de la Nacia konsilio pri cifereco en Francio, pridemandita de “Politico”, tiu krizo ebligos almenaŭ «reliefigi la debaton» pri tiuj platformoj. Optimista, ŝi certigas: «Estos antaŭ-kronvirusa periodo kaj post-kronvirusa periodo».  

https://www.courrierinternational.com/article/pandemie-coronavirus-les-livreurs-uber-ou-deliveroo-sont-de-la-chair-canon

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.