EN 2019, LA KLIMATA ŜANĜIĜO KAUZIS 15 KATASTROFOJN EN LA MONDO

09/01/2020

Bildo: Kvartalo detruita post la pasado de la uragano Dorian en Marsh Harbour, sur la insulo Abako, en Bahamoj, la 7an de septembro 2019. 

Brita studaĵo, bazita sur kompilado de datumoj devenantaj de raportoj de Unuiĝintaj Nacioj, de ŝtataj strukturoj kaj sciencaj studaĵoj, kalkulis 15 tifonojn, inundojn aŭ arbarajn fajrojn en 2019.

La damaĝoj kaŭzitaj de ĉiuj meteologiaj eventoj estas taksitaj po miliardo da dolaroj. Publikigita la 27an de decembro, la studaĵo de la asocio Christian Aid evidentigas la rilaton inter la klimata varmiĝo kaj la naturaj katastrofoj. La arbaraj fajroj en Kalifornio dum aŭtuno estas la katastrofoj, kiuj plej kostis (25 miliardoj da dolaroj t.e 22 miliardoj da eŭroj), sekvata de la tifono Hagibis, kiu falis sur Japanion en oktobro, kaj kiu estigis damaĝojn je 15 miliardoj da dolaroj (13,4 miliardoj da eŭroj).

La inundoj en Midwest kaj sudo de Usono kostis 12,5 miliardojn da dolaroj (11,2 miliardojn da eŭroj). Sekvas la uragano en Norda Ameriko kun 11,4 miliardoj da dolaroj (10,2 miliardoj da eŭroj), la inundoj en Ĉinio fine de la printempo, kiu kaŭzis 12 miliardojn da dolaroj (10,7 miliardoj da eŭroj) da domaĝoj, aŭ la inundoj norde de Barato kaj la tifono Lekia en Ĉinio: po 10 miliardoj (8,9 miliardoj da eŭroj). La brita studaĵo ne enkalkulas la damaĝojn de la gigantaj fajroj nun okazantaj en Aŭstralio.  

Ĉiujn ĉi eventojn kaŭzis la klimata perturbo 

Laŭ la NRO, ĉiuj ĉi katastrofoj rilatas al la klimata ŝanĝiĝo. La aŭtoroj de la studaĵo emfazas la inundojn en Argentino kaj Urugvajo, kiuj provokis 2 miliardojn kaj duonon da damaĝoj en januaro. En tiuj koncernataj areoj, falis kvinoble pli da pluvoj ol kutime, jaron post grava sekeco. La klimata varmiĝo sekigas la grundojn, kiuj konsekvence ne plu efikas okaze de fortaj pluvoj.       

Alia ekzemplo, la ciklono Idai: pasintan marton, ĝi detruis la duan urbon de Mozambiko. Nenia dubo ekzistas por la sciencistoj, la ciklono intensiĝis pro la varmiĝo de la temperaturo de la Hindia oceano, kaj la leviĝo de la akvo-nivelo pligravigis la inundojn, kiuj sekvis.     

La samaj fenomenoj estis observataj en Barato kaj Bangladeŝo kun la ciklono Fani, kiu formiĝis en majo norde de la Hindia oceano. Ĝi estis la unua, kiu atingis la kvaran nivelon, aparte grava ciklono. Ĝi provokis damaĝojn taksitajn je pli ol ok miliardoj da dolaroj. 

Alta homa kosto 

La aŭtoroj de la studaĵo memorigas, ke en la malriĉaj landoj aŭ evolulandoj, la homa kosto estas pli alta ol la financa kosto: «En multaj evolulandoj, la homa kosto de la klimata ŝanĝiĝo estas eĉ pli alta ol la financa kosto por la vundeblaj komunumoj», precizigas la brita NRO. Kalkulinte la perditajn homajn vivojn, la NRO substrekas, ke «la plimultego de mortoj estis kaŭzita de nur du eventoj»: la inundoj norde de Barato (1 900 mortintoj), kaj Idai en Mozambiko, kies bilanco atingas 1 300 mortintojn. Pli suferas de la klimata ŝanĝiĝo ja la plej malriĉaj loĝantoj, dum kontraste, la financaj kostoj estas pli altaj en la riĉaj landoj. Japanio kaj Usono spertis la tri plej kostajn eventojn.             

Laŭ la svisa re-asekuristo Swiss Re”, la sumo de la ekonomiaj perdoj ligitaj al la klimataj kaj homaj katastrofoj por 2019 kreskas kompare kun pasintjare. Ili atingas 176 miliardojn ĉi-jare kontraŭ 140 miliardoj en 2018.  

FONTO:http://www.rfi.fr/zoom/science/20191227-climat-environnement-catastrophes-naturelles-etude-2019

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.