KLIMATA VARMIĜO: LA VEGETAĴARO FLORAS SUR LA FLANKOJ DE HIMALAJO

FOTO DE GETTY IMAGES/FENG WEI PHOTOGRAPHY

13/01/2020

La vegetaĵaro pli kaj pli disvastiĝas en la altaĵoj de Himalajo. Tiu fenomeno estas konsekvenco de la klimata varmiĝo. Ĝi limigas la aliron al drinkebla akvo de preskaŭ 1,4 miliardo da homoj, laŭ la esploristoj.

La esploro efektivigita de la Universitato de Exeter, en Unuiĝinta Reĝlando, koncentriĝis sur la areo situanta inter la arbaraj limoj, 4 150 metrojn alta kaj tiu de la eternaj neĝoj, 6 000 metrojn alta por taksi la kvantojn da graminecaj herboj kaj arbaretoj, kiuj kreskas tie.      

Ĉar tiuj regionoj estas malfacile atingeblaj, la esploristoj studis atente la satelitajn bildojn fotitajn inter la jaroj 2013 kaj 2018 de la Hindukuŝo, okcidente de la himalaja monto. Ili malkovris, ke la vegetaĵara ĉirkaŭglaĉera kovro kreskis signife laŭ tuta areo kaj pli aparte inter 5 000 kaj 5 500 metrojn alta.

La kialoj ne estas detale prezentitaj, sed la klimata varmiĝo estas akuzata, pro la pruvita malkresko de la «rezistopovaj zonoj», kiuj malhelpas kreskadon de la vegetaĵoj: inter la jaroj 2 000 kaj 2 016, la perdo de neĝo duobliĝis en Himalajo, laŭ Karen Anderson, profesorino ĉe la Instituto pri daŭripovo kaj medio, kaj kun-aŭtorino de la studaĵo.   

«Estas grave prigardi kaj kompreni tiun fenomenon de perdo de glacio en la ĉefaj montaraj sistemoj. La ĉirkaŭglaĉeraj ekosistemoj kovras areon multe pli vastan ol la eternaj neĝoj kaj glacioj, kaj la rilatoj inter ambaŭ estas malbone konataj, interalie koncerne ilian efikon al la akvo-provizado», ŝi indikis per komunikaĵo.

Hindukuŝo, konsiderata kiel la «akvoturo de Azio», havas esencan gravecon koncerne tiun resurson, ĉar ĝia montoflanka baseno vastiĝas laŭ ok landoj kaj ebligas al 1,4 miliardo da personoj ĉerpi akvon.

«La neĝo falas kaj fandiĝas ĉi tie, laŭ sezona periodo, kaj ni ne scias, kian efikon havos la kreskado de la ĉirkaŭglaĉera vegetaĵaro al la akvo-ciklo, ĉar ankaŭ tiuj plantoj bezonas drinki», ŝi aldonis.

Lau ŝi, «teren-laboro vere detala» kaj pli atenta validigo de tiuj rezultoj estas nun necesa por kompreni kiamaniere la plantoj de tiuj altecaj zonoj interagas kun la grundo kaj la neĝo.     

FONTO: https://www.journaldemontreal.com/2020/01/13/rechauffement-climatique-la-vegetation-prospere-sur-les-flancs-de-lhimalaya

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.