ZIKO: “LA BIBLIOTEKO ESTAS UNIKA VALORAĴO”

ZIKO

de Redakcio je en kulturo, movado, UEA

Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.

La biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.ZIKOLa biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.

Dum tiu periodo UEA povis publikigi serion de kompaktdiskoj kun sonmaterialoj el la biblioteko kaj la verkon Sed homoj kun homoj pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Materialoj el la biblioteko kaj la arkivo de UEA estis ankaŭ la bazo de lia disertaĵo pri la politika historio de UEA.

Ni petis lin diri sian opinion pri la signifo de la biblioteko kaj la plano fordonaci ĝin. Krom respondi al niaj demandoj, li faris filmeton, kie li pli amplekse traktas la temon.

Libera Folio: Kia estas la signifo de la biblioteko Hector Hodler por la Esperanto-kulturo? Ĉu ĝi enhavas unikan materialon, aŭ ĉu la samaj materialoj troviĝas en multaj aliaj lokoj?

Ziko van Dijk: – Biblioteko Hector Hodler estas unu el tre malmultaj grandaj Esperanto-bibliotekoj kiuj ebligas esploradon pri la plej diversaj temoj. Kion ĝi signifas por la unuopa esploristo, tio kompreneble dependas de la temo. Kiam ni parolas pri la biblioteko, ni ne forgesu la Arkivon de UEA kiun mi aranĝis en 2003-2005. Ĝi estis bazo ekzemple por mia propra disertacio. Mi timas ke multaj esperantistoj apenaŭ scias pri la eblecoj de tia biblioteko kaj tia arkivo.

Ĉu vi opinias, ke prizorgado de la biblioteko Hector Hodler estu unu el la prioritatoj de UEA? Se jes, kion UEA laŭ vi faru pri ĝi?

– Mi kredas ke la biblioteko je si mem, la kolektoj, nepre devas daŭre ekzisti. Oni neniam denove povos krei similan bibliotekon. Kaj rilate al la arkivo: organizo bezonadas sian propran arkivon. Sen ĝi oni perdas la spertojn de la pasintaj epokoj. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.

Se UEA trovas, ke la asocio ne havas la monrimedojn plu mem prizorgi la bibliotekon, kion UEA laŭ vi faru por ke la biblioteko ne pereu, sed restu alirebla por esploristoj kaj aliaj interesatoj?

Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo”

de Redakcio je en kulturo, movado, UEA

Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.

La biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.

Dum tiu periodo UEA povis publikigi serion de kompaktdiskoj kun sonmaterialoj el la biblioteko kaj la verkon Sed homoj kun homoj pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Materialoj el la biblioteko kaj la arkivo de UEA estis ankaŭ la bazo de lia disertaĵo pri la politika historio de UEA.

Ni petis lin diri sian opinion pri la signifo de la biblioteko kaj la plano fordonaci ĝin. Krom respondi al niaj demandoj, li faris filmeton, kie li pli amplekse traktas la temon.

Libera Folio: Kia estas la signifo de la biblioteko Hector Hodler por la Esperanto-kulturo? Ĉu ĝi enhavas unikan materialon, aŭ ĉu la samaj materialoj troviĝas en multaj aliaj lokoj?

Ziko van Dijk: – Biblioteko Hector Hodler estas unu el tre malmultaj grandaj Esperanto-bibliotekoj kiuj ebligas esploradon pri la plej diversaj temoj. Kion ĝi signifas por la unuopa esploristo, tio kompreneble dependas de la temo. Kiam ni parolas pri la biblioteko, ni ne forgesu la Arkivon de UEA kiun mi aranĝis en 2003-2005. Ĝi estis bazo ekzemple por mia propra disertacio. Mi timas ke multaj esperantistoj apenaŭ scias pri la eblecoj de tia biblioteko kaj tia arkivo.

Ĉu vi opinias, ke prizorgado de la biblioteko Hector Hodler estu unu el la prioritatoj de UEA? Se jes, kion UEA laŭ vi faru pri ĝi?

– Mi kredas ke la biblioteko je si mem, la kolektoj, nepre devas daŭre ekzisti. Oni neniam denove povos krei similan bibliotekon. Kaj rilate al la arkivo: organizo bezonadas sian propran arkivon. Sen ĝi oni perdas la spertojn de la pasintaj epokoj. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.

Se UEA trovas, ke la asocio ne havas la monrimedojn plu mem prizorgi la bibliotekon, kion UEA laŭ vi faru por ke la biblioteko ne pereu, sed restu alirebla por esploristoj kaj aliaj interesatoj?

– Mi ne havas ideon tuj. Ja eblas konservi la kolektojn en iu tenejo kie oni luas iom da spaco. Sed tiam ne eblos utiligi ilin. Tio povas esti nur solvo por transira periodo.

Kion vi opinias pri la nun prezentita raporto de Mark Fettes, rilate la bibliotekon kaj la ceterajn paŝojn?

– La raporto de Mark Fettes estas tre radikala, aŭ: radikale honesta. Certe malsamaj personoj havos malsamajn opiniojn pri la neceso, urĝo aŭ direkto de reformo. Mi mem dubas pri kelkaj el la asertoj, ekzemple rilate al la reta disponebleco aŭ disponigebleco de enhavo. Sed principe mi tre bonvenigas strategian pripensadon kiel oni uzu la – limigitajn – rimedojn de la asocio.

En filmeto farita reage al la demandoj de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas pli pri la biblioteko Hector Hodler kaj ĝia signifo:

FONTO: https://www.liberafolio.org/2019/07/19/ziko-la-biblioteko-estas-unika-valorajo/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.