CISJORDANIO: ISRAELO APROBAS LA KONSTRUADON DE 2 300 LOĜEJOJ EN LA KOLONIOJ

08/08/2019

Unu plian fojon, Israelo aprobis la konstruadon de loĝejoj en la setlaj kolonioj de Cisjordanio. Tiu decido instigas rekonsideri la duŝtatan solvon, palestina Ŝtato apud Israelo.

Ĉirkaŭ 600 000 israelaj kolonianoj vivas nun en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.  

La informo devenas de la movado “Pacon nun“, NeRegistara Organizaĵo, kiu sekvas la dosieron pri la setlaj kolonioj. La israelaj aŭtoritatoj aprobis, laŭ la NRO, la konstruadon de pli ol 2 300 loĝejoj en la israelaj kolonioj de Cisjordanio. 

Laŭ “Pacon nun”, tiu aprobo celas starigi obstaklon al la solvo de du Ŝtatoj, kaj kondukas post pli-malpli longa tempo al aneksado de almenaŭ parto de Cisjordanio.   

Kelkajn tagojn antaŭe, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu promesis antaŭ naciismaj aktivuloj, ke neniu setlejo estos malkonstruita en Cisjordanio. 

Tiu promeso intervenas kadre de la kampanjo por la deputita elektado, kiu okazos venontan 17an de oktobro. Pasintsemajne, la israela kabineto pri sekureco aprobis unuanime vastan projekton de konstruado en Cisjordanio: pli ol 6 000 loĝejoj en la setlaj kolonioj.       

Sed la ministroj ankaŭ aprobis la konstruadon de 715 loĝejoj por palestinanoj en la areo C de Cisjordanio, sektoro sub israela administracia kaj sekureca kontrolo, laŭ la akordo de Oslo 2 de 1994. Tio estas senprecedenca fakto en la lastaj jaroj.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20190806-cisjordanie-israel-approuve-construction-2300-logements-colonies

17/07/2019

La Palestinanoj esperas internacian subtenon por kontraŭi malkonstruaĵojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/la-palestinanoj-esperas-internacian-subtenon-por-kontraui-malkonstruajojn.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.