AROSEV: “LA ESPERANTO-MOVADO PEREAS” por Redakcio

La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos, opinias Grigorij Arosev.

Willy Stöwer: La pereo de Titanic.

La Esperanta mondo en tiu formo, en kiu ni ĝin konis dum la lastaj jardekoj, venas al sia fino, eble eĉ jam venis. La subite akriĝintaj diskutoj pri la sorto de la Jarlibro, Centra Oficejo de UEA, la konvulsia kaj absolute sensenca altigo de la UEA-kotizoj, la komato de TEJO, la morto de plurdekoj da fakaj kaj landaj sekcioj-asocioj — ĉio ĉi estas parto de tutmonda procezo, kiun oni apenaŭ rajtas nomi ”krizo” — ĝi estas kompleta malapero.

Oni devas esti honesta kun si mem: la “bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for kaj neniam revenos. Ĉu venos nova tempo? Ne nepre ne, tamen surbaze de tio, kion ni konstatas de jaro al jaro, la organizita Esperanto-movado evidentiĝis esti plene nekapabla adaptiĝi al la moderna mondo. Ankaŭ tion oni devas diri sincere kaj klare, ja se estus alie, ankaŭ la situacio estus alia.

Kion certe ne indas fari, tio estas kulpigi la foririntan UEA-estraron kaj ekzemple ties prezidanton Mark Fettes. Li, tre kapabla kaj estimata movadano, malbonŝance por si ekgvidis UEAn en la plej malbona periodo, kiam iĝis tutklare, ke la antaŭaj modeloj ne funkcias, sed la novaj jen ne ekzistas jen ne estas realigeblaj.

Fettes povus fari multajn aferojn alimaniere, pli bone kaj pli akurate, sed certe li, nur unu homo, ne povis elakvigi la preskaŭ dronintan Titanikon — Titanikon, kiun persiste celis dronigi amaso da homoj. Ĉu iu alia kiel prezidanto povus savi la situacion kaj post la eksprezidantiĝo lasi la asocion en malpli senesperiga stato? Probable, sed ĉiuokaze estus ne esence pli bone.

Laŭ mi, la gvidantoj de la movado ege subtaksis kelkajn minacojn kaj perspektivojn kaj inverse supertaksis kelkajn fenomenojn. La gvidantoj estis multnombraj, tute ne necesas mencii konkretajn nomojn. Praktike respondecas ĉiuj, kiuj rajtis je signifaj decidoj ekde proksimume 1990, kaj ilia strategia blindeco ne permesis al la movado evolui kaj eviti la nunan staton.

Grigorij Arosev

Plej grave subtaksita estis la falo de intereso al Esperanto, kio siavice estas kaŭzita de la tutmondiĝo, la fulmrapida evoluo de la interreto kaj la domina disvastiĝo de la angla lingvo.

Nur eta malplimulto rilatas al Esperanto kiel al io kara (mi mem estas el la malplimulto, cetere), kaj ajna aktivado estas signo de ĝuste tia rilato. Sed kiom da esperantistoj aktivas? Miloj en la mondo. Nepre ne dekmiloj. Kiom da vivantaj homoj kun iu ajn sukceso lernis Esperanton? Mejloŝtona demando, sed certe multoble pli ol la kvanto de la aktivantoj.

Plejpartego de la eventualaj konantoj de Esperanto rilatas al la lingvo tre utilece: se oni povas atingi siajn celojn (tramonda komunikado, akirado de informoj, vojaĝoj) pli facile ne lernante la novan strangan lingvon kaj ne profundiĝante en ties kulturon, kial lerni ĝin? La samo rilatas al la jamaj esperantistoj, kun la precizigo ke oni ne volas daŭrigi la uzadon de la lingvo se oni ne vidas realan utilon de tio. Espereble neniu el la racie pensantaj movadanoj kredas ke nun povas serioze temi pri lingva egaleco kaj neŭtraleco kaj ke iu (escepte de eventuale kelkaj individuoj) povas ekardi pri Esperanto pro la menciitaj plene ĥimeraj celoj. Do, la falo de la intereso pri Esperanto estis simple neevitebla, sed oni subtaksis tion.

La neglektado de la interreto estas plia doloro. La nuntempa stato estas hontinda: ni havas nur kelkajn funkciantajn servojn por la tuta E-mondo, apenaŭ eĉ kelkdekojn. Pri la “nova retejo de UEA” oni eĉ ne plu ŝercas: la afero jam delonge ne estas ridinda. Sendube iam ni havos ĝin, sed ĝi same sendube je la tago de sia apero jam estos eksmoda (ni esperu almenaŭ ke la servoj funkcios).

Per kio oni povas allogi homojn lerni Esperanton? Per pratempaj libroj? Per malaktualiĝintaj servoj? Per bombastaj sloganoj? Ne! Nur per modernaj retaj servoj, kiuj devas esti liverataj rapide, kvalite kaj kun plaĉa aspekto. Tiaj servoj povus ebligi gajni monon, tamen oni devas investi monon en la projektojn, sed unue — generi ideojn kaj priparoli ilin en eksperta rondo. Estas la jaro 2019. Kiujn taskojn, krom la plej bazaj, havas la nova estraro de UEA? Terminologio. Aktivula maturigo. Scienca kaj faka agadoj. Ĝemelaj urboj.

Kie estas estrarano pri interreto? Pri kontaktoj kun mondaj gigantaj konzernoj, kiujn oni eble povus interesigi pri Esperanto? Pri bitigo de la arkivoj de UEA? Mankas. Mankas. Mankas. Ĉu vere ĝemelaj urboj estas pli gravaj?

La junulara movado estas en multe pli danĝera situacio, kaj la disfalo de la antaŭa konsisto de la TEJO-estraro estas en si mem jam diagnozo. En ĵusa teksto ĉe Libera Folio oni povas legi jenon: ”Junuloj ne povas plani sian vivon du jarojn antaŭen, kaj tial ne emas akcepti sindevigon por tiel longa tempo”. Tuj aperas demando: ĉu nun la vivo tiom forte malfaciliĝis? Kial pli frue tio (planado de vivo du jarojn antaŭen) estis ebla, kiam estis multe malpli da komunikrimedoj kaj entute malpli da ebloj por aktivado, kaj ne plu eblas nun?

Ne pensu ke mi oldule suspiras pri la “tempoj de nia juneco” — tute ne. Sed estas ja fakto: pli frue TEJO-prezidantoj kaj aliaj estraranoj ne nur estis elektataj por du jaroj, sed nemalofte ankaŭ restis por dua mandatperiodo. Nun tio restas nur revo. Kial? Verŝajne estas malpli da respondeco antaŭ la movado. Sed eĉ pli verŝajne — simple ne sufiĉas la homaj rimedoj, ne estas sufiĉe da novaj kaj junaj esperantistoj en la mondo. Mian supozon pri la kialoj legu sube.

Sed ĉio supre menciita ne estas la plej granda malfeliĉo. La plej granda estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon, ofte la efiko estas eĉ minusa. Oni juĝu laŭ la rezulto(j), nur tio estas la sola objektiva kriterio. Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. En nia okazo tio estas signo de nepra degradiĝo, kiu frue aŭ malfrue eksentiĝos.

Kio venos? Laŭ mi, nenio bona. UEA daŭre pli kaj pli malgrandiĝos kaj perdos pli kaj pli da membroj, sed neniam (almenaŭ dum nia vivo) oficiale malfondiĝos. TEJO plej verŝajne jam baldaŭ ekzistos nur surpapere. Agado en la unuopaj landoj poiome ĉesos, eble post paro da jardekoj, sed ĉesos. Malaktiviĝo de la landaj kaj fakaj asocioj estas sekvo de la samo: oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.

Plej facile estus komenti mian tekston per la vortoj ”Ba, estas pesimisma deliro”. Sed se vi ion tian skribos, mi petas ankaŭ plej konkrete klarigi, kio povas esti bazo por pli optimisma rigardo en la estonton.

Grigorij Arosev

Artikoloj en la rubriko “Vidpunkto” reprezentas nur la opinion de la verkinto kaj ne de la tuta redakcio de Libera Folio. La redakcio daŭre bonvenigas artikolojn por la rubriko “Vidpunkto” pri ajnaj temoj rilataj al la Esperanto-movado.

Redakcio | 30 de julho de 2019 vidpunkto | URL: https://www.liberafolio.org/?

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.