PEKINO OKULUMAS AL LA TAJVANAJ CIVITANOJ

Unu jaron antaŭ la prezidant-elekto en Tajvano, la opozicio al s-ino Tsai Ing-wen, sendependisto, klopodas rehavi potencon : la mastro de Foxconn, kiu fabrikas Apple-produktojn ĉefe en Ĉinujo, anoncis sian kandidatiĝon por la antaŭelekto sine de la partio Kuomintango, notinde favora al Ĉinujo. Pekino malmoligis sian politikon al Tajpeo, sed s-ro Xi Jinping faris aranĝojn por allogi la Tajvananojn.


de  Alice HÉRAIT

Solena atmosfero regas por la fina konferenco de la dektria popola nacia Asembleo, tiun 20-an de marto 2018. S-ro Xi Jinping, apenaŭ reelektita prezidanto de la Popola Respubliko Ĉinujo (RPĈ), anoncas : « Ni pretas kundividi la ŝancojn de disvolvado de la kontinento kun niaj tajvanaj samlandanoj, plibonigi ilian bonfarton kaj antaŭenigi la procezon de paca reunuiĝo de Ĉinujo [1]. » Per tiuj vortoj, la tajvananoj estas varme invititaj veni kaj vidi tion, kion la patrujo povas proponi al ili. Pli potenca ol iam ajn, la ĉina gvidanto memorigas la intencojn de la RPĈ, kies konstitucio de 1982 planas en sia antaŭparolo la reunuiĝon kun Tajvano.

Tiu parolado okazas en momento de fortaj streĉoj. En 2016, s-ino Tsai Ing-wen [2], antaŭ nelonge elektita prezidantino de la insulo, rifuzis agnoski la « interkonsenton de 1992 », kiu proklamas, ke ekzistas nur unu Ĉinujo, laŭ la formulo « Unu lando, du sistemoj » – Pekino kaj Tajpeo restas liberaj decidi kiu Ĉinujo estas legitima -, kaj kiu ebligis disvolvi rilatojn inter ili. Depost tiam, Pekino multobligis la provokojn : nur inter julio kaj decembro 2017 la ĉina aerarmeo kvazaŭ tuŝis la tajvanan defendozonon dek kvar fojojn [3]. La registaro de s-ro Xi ankaŭ efektivigis premojn por forigi Tajvanon el instancoj tiaj kiaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en kiu ĝi partoprenis ĝis 2017 ; li trudis al la retejoj de la internaciaj aviadilkompanioj inkluzivi la insulon en Ĉinujon. Fine, li daŭrigas sian ĉantaĝan politikon por ĝin diplomatie izoli : nur dek sep landoj hodiaŭ agnoskas Tajvanon, kvin malpli ol en 2016.

Por Chao Wen-chih, direktoro de la Instituto de la Internaciaj kaj strategiaj Aferoj de la universitato Chung Cheng (Tajvano), la gvidlino de Ĉinujo ne ŝanĝiĝis de 1979, la jaro kiam la gvidanto Deng Xiaoping faris sian unuan paroladon favore al la reunuiĝo. « La nura diferenco, li klarigas, estas ke la lando estas multe pli potenca ol antaŭe. Ĝi do permesas al si agi pli unuflanke. Pekino aplikas « malmildan » politikon al la institucioj de Tajvano kaj « mildan » politikon al ties civitanoj. »

Uzante la esprimon « milda politiko », li referencas al la deloga strategio disvolvita por gajni la korojn de parto de la loĝantaro. En februaro 2018 la Oficejo de la tajvanaj aferoj anoncis tridek unu iniciatojn celantajn allogi pli da civitanoj de la insulo. Dek du el ili koncernas la aliron al la ĉina merkato, aparte impostlimigon por la entreprenoj ; la aliaj celas favori aliron al dungado kaj la kulturajn interŝanĝojn. Por la proparolanto de la Oficejo, s-ro An Fengshan, citita en la tajvana magazino CommonWealth (1-a de marto 2018), tiuj « senprecedencaj » decidoj nur metas la loĝantojn de la insulo « en egalecan situacion kun iliaj kontinentaj samlandanoj ».

Vere, la ĉina registaro eĉ privilegias ilin. Tiel, la enir-kriterioj en la plej bonaj universitatoj estas faciligitaj por la tajvanaj liceanoj, kiuj povas krome ricevi loĝejon kaj stipendion. Estas de nun pli facile por juna tajvanano studi en la tre fama Universitato de Pekino, kun konsekvence pli bona enkonduko en la ĉina labormerkato, ol por junulo el la kontinento, kiu renkontas fortan konkurencon kaj pagas altajn studkostojn. Kaj tio veras sur la tuta teritorio. Tiel, la tre selektiva universitato de Zhejiang, kiu en 2017 ricevis cent kvindek kandidatiĝojn el Tajvano, registris ses cent la pasintan jaron.

De la malfermo de rektaj aviadil-linioj inter kontinenta Ĉinujo kaj Tajvano, en 2008, universitatoj kaj privataj organizaĵoj multobligis la interŝanĝo-ofertojn, somerajn tendarojn aŭ staĝojn en Ĉinujo, kaj kun prezoj senkonkurencaj. Neregistaraj Organizaĵoj (NRO), kiaj la Association of Chinese Elites (ACE) (Asocio de la ĉinaj elitoj) sin dediĉas tute al restadoj sur la ĉina kontinento. Enprogramitaj estas : vizitoj de historiaj lokoj, de gravaj entreprenoj, seminarioj kaj kontaktiĝoj.

Diplomitaj de la prestiĝa nacia Universitato de Tajvano (NTU), s-inoj Katie Lin kaj Iris Cheng [4] ambaŭ partoprenis en tia restado dum siaj studjaroj. « En Tajvano la temo Ĉinujo estas ĉie, sed oni ne vere scias, kio okazas tie. Mi tien iris ĉar mi volis vidi mem, sed precipe ĉar estis malmultekoste », rakontas s-ino Lin, kiu restadis dum somero 2012 en Guangdong, suda provinco de Ĉinujo. Same okazis pri s-ino Cheng, kiu plenumis en 2014 dumonatan staĝon en Beijing TV Network, la ĉefa televid-reto de Pekino. Sperto, kiun ŝi konsideras kiel bonŝancon por scivolemaj kaj senmonaj studentoj : « La ĉinoj malofte havas okazon sperti tiajn staĝojn, sed por mi estis tiom facile… La ĵurnalistoj varme akceptis min. Tamen, miaj kolegoj klare komprenigis al mi, ke Tajvano estas tabua temo. Same, la ĉefredaktoro ĉiusemajne starigis liston de internaciaj temoj, kiujn ni ne rajtas pritrakti. »

La gazetaro kaj parto de la tajvana publika opinio alarmiĝas pro tio, sed tiuj vojaĝoj ne ŝajnas maltrankviligi la registaron. Laŭ s-ro Wu Chih-chung, reprezentanto de Tajvano en Francujo [5], la strategio de Pekino ne estas efika : « La tajvananoj plendas pro tro malaltaj salajroj, sed la aĉetpovo restas relative komforta. Se Ĉinujo esperas favori la tutan Tajvanon al sia afero, necesos, ke ĝia kresko estu daŭre 10 % jare. Sed ĝi malrapidiĝas, kaj ankaŭ la ĉinoj havas poblemon de senlaboreco. Krome, disdoni privilegiojn ne ĉiam estas prudenta. Ni imagu, ke Ĉinujo donas bonajn laborojn kaj bonajn salajrojn al la tajvananoj. Kion pensos la ĉinoj se ili mem ne povos ricevi ilin ? »

La loĝantaro preferas la nunan staton

Por allogi kaj instigi aliĝon al sia penssistemo, s-ro Xi kalkulas kun la ekonomia disradiado de sia lando. Sed tiu kalkulo ne nepre gajnas. « En Tajvano, forlasi sian laboron por kreskigi 25 % siajn enspezojn estas konsiderata pretendemo. En Ĉinujo, se kandidato ne negocas sian salajron, oni opinias, ke mankas al li memfido kaj ke li ne kompetentas », asertas s-ino Bonnie Cheng, instalita en Ŝanhajo de ses monatoj. Fininte la studadon, tiu dudek-kvin-jara tajvananino preferis rekte serĉi laboron ĉi tie ; ŝi trovis dungon ene de malpli ol du semajnoj. Ŝi tamen hezitas resti por longa periodo, ĝentile konkludante, ke ŝi nur modere ŝatas la « kutimojn de la ĉinoj », taksataj « tro materiistaj ».

Laŭ Tanguy Lepesant, esploristo, fakulo pri la tajvana junularo, asociita al la Franca Stud-centro pri nuntempa Ĉinujo (FSCNĈ), estas ĉefe la perspektivo de stimula kariero, kiu allogas tajvananojn aliflanken de la markolo : « La junuloj kaptas la okazon ĉar ili suferas malfacilajn laborkondiĉojn, tro malaltajn salajrojn kaj tro altajn luprezojn en Tajvano. Sed tiuj, kiuj elektas foriri, suferas malaltiĝon de sia vivkvalito. La malfacila aliro al la kuracaj servoj, cenzuro, poluado… Multaj preferas rehejmeniĝi, eĉ se ili gajnas malpli. »

Do nenio maltrankviliga. Des pli ke, laŭ s-ro Wu, « la cerbo-fuĝo ne estas nova fenomeno, kaj la unua elekto neniam estas Ĉinujo ». Opinienketo farita de la tajvana amasinformilo Business Weekly (4-a de aprilo 2016) konfirmas tiujn dirojn : se ili havus elekteblecon, la favorata lando de la junuloj estus Japanujo, malproksime sekvata de la okcidentaj landoj (Usono kaj Eŭropo) kaj Singapuro. Kontinenta Ĉinujo estas nur la kvara.

Kvankam ankoraŭ tro fruas por mezuri la efikon de la tridek unu instigiloj de s-ro Xi, Lepesant opinias neverŝajne, ke ili ebligos gajni la koron de la tajvananoj : « La raportoj montras malgrandan malaltiĝon de la subteno al sendependo. En 2016, 22,9 % de la pridemanditoj diris, ke ili deziras tujan aŭ iaman sendependiĝon, kontraŭ 20,3 % en 2018 [6]. La ĉina gazetaro ĝojas pro tio. Tamen, tiu malaltiĝo ne rezultas el la allog-politiko de Xi. Temas pri kvazaŭ reveno al normaleco. La sendependo-deziro estis ja kreskinta reage al la ĉinfavora politiko de la eks-prezidanto Ma ying-jeou. »

En 2014 intensiĝo de la komerco inter Ĉinujo kaj Tajvano estigis renaskiĝon de la kontraŭĉina sento kaj fortan protestan elanon, konatan sub la nomo « movado de sunfloroj » [7]. Sed, laŭ Lepesant, tiu entuziasmo por la sendependo-afero refalis post la elekto de s-ino Tsai, malpli akordiĝema kun Pekino. Plimulto de Tajvananoj subtenas nek la reunuiĝon, nek la sendependecon, sed prefere la pacan plutenadon de nuna stato. « Ili konsideras sin samtempe ĉinoj kaj tajvananoj ; « ĉinoj » laŭ la senco ke ili apartenas ne al ĉina nacio, sed prefere al ĉina civilizo-spaco. La 3 % kiuj pretendas sian apartenon al la ĉina nacio estas ĝenerale maljunuloj, kiuj kultivas nostalgian senton. »

La sperto pri Ĉinujo ĉe la junuloj, kiuj tradicie sentas sin tajvanaj, pli ol siaj pliaĝuloj, ŝajnas eĉ produkti malan efikon de tiu celita de la prezidanto Xi : « Mi ne sentas min pli ĉina ol antaŭe, asertas s-ino Jenny Wang, 24-jara, kiu studas en Pekino de du jaroj. Mi estas korligita al la demokratio, kiu regas en Tajvano. Ĉi tie, kiam oni estas tajvanano, oni estas konstante instigita diri, ke oni estas ĉino. La interretanoj saltas al ĉio, kio ŝajnas kontraŭ-patriotisma. Paradokse, tio des pli malproksimigas min de la ideo, ke mi estas ĉinino. »

Alice HÉRAIT

FONTO: https://eo.mondediplo.com/article2737.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.