AUSTRALIO: BIRDETO FIASKIGAS GIGANTAN MINPROJEKTON

29/06/2019

Jen la plej bona ekzemplo de lukto, kiu ilustras la biblian epizodon “David kontraŭ Goliath“. En tiu ĉi nuntempa historio, la malgranda, eĉ malgrandega estaĵo, nomiĝas ĉi-foje «pasero kun nigra gorĝo». Fakte tiu birdo, kvankam fragila, haltigis gigantan projekton de karbomino, nord-oriente de Aŭstralio. Tiu specio, kiu ĉeestas multnombre sur la elektita areo estas en danĝero, kaj la asocioj, kiuj luktis senlace por protekti ĝin, finfine gajnis… Ili gajnis batalon, sed ne la militon.

En aprilo, la aŭstralia federala registaro, konservativa, ŝajne gajnis la batalon, aprobante la projekton kondukitan de la barata mina konglomerato Adani Mining. Sed tio okazis, ne kalkulante la opinion de la regiona registaro de la Ŝtato Kvinslando, kiu havas laŭleĝan prioritaton, ĉar la instalado de tiu ekstraktejo estas antaŭvidita sur ĝia teritorio. La ekzekutivo, dominata de la laborista partio ĉion blokis opiniante, ke la aranĝoj pri protektado de la «pasero kun nigra gorĝo», kiuj estis planitaj, tute ne sufiĉas. En foresto de pli bona protektado, la mino ne instaliĝu!       

Unuiĝo de koralo kaj birdo konsistigas solidan forton! 

La malgrandega pasero, tute hazarde, trovis pezan aliancanon por tute konvinki la aŭtoritatojn de Aŭstralio: ĝia ĉefa vivloko troviĝas apud la Granda Koralrifo, kiu estas nun ege protektata, ĉar ĝi komenciĝis serioze difektiĝi, je la bedaŭro de la medidefendantoj el la tuta mondo. Tiuj ĉi do vigle stariĝas kontraŭ la instalado de vasta karbomino en tiu areo ; ĝi kapablus produkti ĝis 28 milionoj da tunoj da karbo jare, kaj tiel kontribui al la klimata varmiĝo.

Tamen, la industria grupo Adani Mining ne rezignis. «Ni ne foriros, deklaris la Ĝenerala Direktoro, Lucas Dow, ni agados ĝisfine por la bono de Kvinslando». La Aŭstralianoj estas dividitaj pri la temo. Laŭ parto da ili, la «pasero kun nigra gorĝo» ne havas grandan pezon fronte al la promeso de kreado de laborpostenoj en kampara regiono, kie senlaboreco gravas.

https://fr.euronews.com/2019/05/06/quand-un-petit-oiseau-met-par-terre-un-projet-minier-geant-en-australie

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.