‘FONTO DE LA ETERNA JUNECO’ POVAS ESTI PLI BALDAŬE EKZISTANTA, OL KIEL ONI SUPOZAS

2019-05-26

En “La Kurioza Kazo de Benjamin Button”, romano de F. Scott Fitzgerald, poste transadaptita al kinfilmo, unu viro naskiĝis maljuna kaj juniĝadis dum sia vivo, ĝis li mortis kiel bebo. Tio ne okazas en la reala vivo. Sed demandeblas, kial ne? Skipo da kvantum-fizikistoj raportis en la komenco de la jaro, ke ĝi sukcesis krei algoritmon, kiu kondutas kiel “Fonto de la Juneco”. Utiligante kvantuman komputilon de IBM, ili nuligis la maljunecon de unu sola elementa partiklo, simulitan dum unu milionono de sekundo. Okazas, ke maksimume tio estis limita konkero, ĉar la eksperimento postulis elfaraĵojn, kiuj tiel malprobable okazus nature, ke ili nur plifortigas la ideon, ke ni estas neelpeteble enprizonigitaj en la kaptilojn de la tempo.

La plimulto el la homoj komprenas, ke kirlita ovo ne povas esti malkirlita kaj reeniri en la ŝelon. Nun ŝajnas, ke eĉ ne unu partiklo povas reveni sen helpo, kio estas tre malprobabla.

Ni elmontris, ke la malantaŭeniro tra la tempo nur de unu sola partiklo estas atingaĵo netranspaŝebla sola al la naturo”, eksplikis en retmesaĝo Valerii M. Vinokur, el Argonne National Laboratory de Illinois, scientisto el la grupo gvidata de Gordey B. Lesovik, el la Instituto pri Fiziko kaj Teknologio de Moskvo.

Laŭ la kvantuma teorio, la paradoksa normaro, kiu regas la subatoman universon, eĉ ne unu sola partiklo povas retroirigi sian kurson tra la tempo. La principo pri la necerteco, kiu troviĝas en la kerno de la kvantuma mekaniko, asertas, ke en iu ajn momento estas eble difini la pozicion aŭ la rapidecon de unu subatoma partiklo, sed ne ilin ambaŭ.

Vinokur komparis la defion fari, ke bilardglobo returnu sin kun rapideco kaj reiru al la loko, kie ĝi ekruliĝis. Ŝajnas facile: sufiĉas frapi ĝin per bilardbastono. Sed, se ĝi estas kvantuma globo, la principo de la necerteco refrapos ĝin: oni povas scii, kiel facile estas refrapi la sferon, aŭ en kiu direkto bilardbastonbati ĝin, sed ne fari ambaŭ aferojn kune. En la kvantuma mekaniko la globo, en la realo, estas ondo. Konata ĝia pozicio, ĝi disiĝas kvazaŭ ondiĝe sur lago kaj evoluas. Igi ĝin reveni postulas, ke la fazoj de la ondoj povu malirigi sian kurson, kio estas operacio tro kompleksa, por ke la naturo povu mem efektivigi ĝin.

Ni premu la klavon Enter de la kvantuma komputilo. Diference de la ordinaraj komputiloj, kiuj procezas la seriojn de nulo kaj unu, aŭ bitoj, la kvantumaj komputiloj estas faritaj el kv-bitoj (kvantumbitoj), ĉiu el kiuj povas esti nulo kaj unu samtempe. Sekve la kvantuma komputilo povas fari milojn aŭ milionojn da kalkuloj simultane. Uzante unu kvantuman komputilon, kiu estas je la dispono de la publiko enrete, Lesovik kaj lia skipo faris ĝuste tion. Ili volis igi funkcion de ondo iri returne. “Restas nur scii”, skribis la skipo en sia studaĵo, “ĉu la nereveneco de la tempo estas iu fundamenta leĝo de la naturo, aŭ, kontraŭe, ĉu la tempo povas esti returnata”.

La eksperimento pri la returno de la tempo estis procedo kun kvar etapoj. La kv-bitoj estis detale aranĝitaj en komenca stato, kiu imitis “unu artefaritan atomon”, eksplicis Vinokur. Kaj la kv-bitoj estis interplektitaj, tio estas, kio ajn okazus al unu el la kv-bitoj, tio afekcius la ceterajn. Tiam la skipo tuŝis la kv-bitojn per pulsoj de radio-mikroondoj, kiuj faris la kv-bitojn pli kompleksaj. Post unu milionono de sekundo la sciencistoj haltigis tiun ĉi fazon – “la programon de la evoluado” – kaj traktis la kv-bitojn per alia pulso, por returni ĝian fazon kaj prepari ilin reveni al sia juna stato.

En grafika esprimado, ni konvertas ringojn, kiuj disiĝas sur la lago, en ringojn tuj revenontajn al sia origino”, diris Vinokur. Tio daŭris unu plian miliononon de sekundo. En la fino la skipo faris la programon de la evoluado returniĝi, kaj la kv-bitoj revenis al sia origina lini-strukturo. En la realo ili fariĝis unu miliononon de sekundo pli junaj. La algoritmo preskaŭ funkciis. Ĝi sukcesis revenigi la kv-bitojn al ties juna stato en 85% de la tempo.

En la fino de la fino estos necesaj komputmaŝinoj kun centoj da kv-bitoj por kontentigi la ambiciojn de la kvantumaj matematikistoj. Kiam tiaj ĉi komputiloj estos disponeblaj, tiam la algoritmo de returno de la tempo da skipo povos esti uzata, por testi ilin. Intertempe iu ajn persono kun kvantuma komputilo povas ludi kvazaŭ Benjamin Button, uzante la algoritmon. “Nun ĉiu povas fari kv-bitojn pli junaj”, ŝercis Vinokur. Aŭ almenaŭ oni povas fari ilin tiaj en la sennombraj mondoj de la kibernetika spaco. En la reala vivo, tamen, la maljuniĝo de partiklo, kiel ajn malgranda ĝi estas, daŭras tro komplika, por ke la naturo povu malfari ĝin.

FONTOJ: https://internacional.estadao.com.br/noticias/nytiw,fonte-da-juventude-pode-estar-mais-perto-do-que-se-imagina,70002836547

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.