TUTMONDA STRIKO POR LA KLIMATO:LA SOLECA LUKTO DE RUSIA STUDENTO

24/05/2019

Vendredon 24an de majo, la junuloj de la tuta mondo estas denove alvokitaj surstratiĝi por defendi la klimaton kaj la planedon. Tiu «tutmonda striko por la klimato» ne same ampleksiĝas en ĉiuj  landoj.

En Rusio, ekzemple, la ekologiismaj demandoj estas malmulte aludataj de la amasinformiloj kaj aŭtoritatoj. Konsekvence la junuloj, kiuj deziras esprimiĝi pri la temo, estas ofte izolitaj. Jen unu el tiuj junaj aktivuloj, kiuj malgraŭ ĉio mobiliziĝas por denunci la klimatajn ŝanĝiĝojn. 

Tiun lukton, li plenumas sole, de 11 semajnoj. Ĉiujn vendredojn, Arŝak Makiĉjan manifestacias kun sia afiŝtabulo, kore de Moskvo. (Lia tviter-paĝo)

Aĝa je 24 jara, tiu studento longe hezitis antaŭ engaĝiĝi.

«Je la komenco, mi timis protesti, ĉar en Rusio estas danĝere. Sed mi finfine decidiĝis, ĉar agadi por la defendo de la klimato necesas, kaj mi ekhavis la ideon stariĝi ĉe soleca posteno», li eksplikas.  

En Rusio, por manifestacii sen antaŭpermeso, necesas estis sole. Tio estas la origino de la «solecaj postenoj», kiuj fariĝis unu el la ĉefaj formoj de mobilizado en la lando. Sed tio malhelpas nek la policajn kontrolojn, nek la rigardojn, kelkfoje malamikajn, de la preterpasantoj.

«Ĝis nun, neniu frapis min, sed mi legis, ke la policistoj sendas kelkfoje provokantojn, okaze de soleca posteno. Do jes, tio timigas min», li konfesas.

Malgraŭ ĉio, Arŝak daŭre volas paroli pri ekologio en lando, kie la temo interesas nek la amasinformilojn, nek la aŭtoritatojn, li diras.

«Tiuj, kiuj vidas min, eble interesiĝos pri la klimata varmiĝo, sed plejparte el la homoj en Rusio ne scias, pri kio temas. Kelkaj asertas, ke pruvo ne ekzistas, ke tio estas usona elpenso».

Hodiaŭ, por partopreni la tutmondan strikon por la klimato, Arŝak unu plian fojon faros tion sole kun sia afiŝtabulo. Laŭ la junulo, la aŭtoritatoj efektive rifuzis la organizadon de kolektiva manifestacio.

http://www.rfi.fr/europe/20190523-greve-climat-jeune-russe-milite-tout-seul-malgre-risques-arshak-makichyan

13/05/2019

Eŭropo: Marŝadoj por la planedo, kaj por socia justeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/europo-marsadoj-por-la-planedo-kaj-por-socia-justeco.html

08/08/2018

La Tero riskas transformiĝi en «forcejon» pro la klimata ŝanĝiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/la-tero-riskas-transformigi-en-forcejon-pro-la-klimata-sangigo.html

08/12/2018

La malsato en la mondo kreskas, interalie pro la klimata ŝanĝiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/malsato-en-la-mondo-kreskas-interalie-pro-la-klimata-sangigo.html

Munkeno

Kielo

Neuss

Berlino

Parizo

Manĉestro

Londono

Svedio

Nov-Delhio

Belgio

Aŭstralio-Nov-Zelando

Bankoko

Hungario

Hispanio

Meksiko

Odense (Danio)

Padovo

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.