
Pripensante la nomon
de la Sennacieca Asocio Tutmonda, min neeviteble okupis la demando :
Kion signifas la
“Sennacieca” ?
Mi konas diversajn
teoriojn pri ekesto de la nacioj kaj sennacieco. Jen, mi listigas
iujn :
1. Spiritualistoj
opinias ke ekesto de nacio estas la ŝtato kiel uniganta komunumo en
kiu oni formas nacion (tiel opinias Hegel kaj Glumpovič).
2. Pozitivistoj
parolas pri la nacio kiel pri statika areo de sama lingvo, sama
deveno kaj samaj moroj.
3. Vulgaraj
materialistoj diras ke la nacion faras idoj de antaŭuloj kiuj de unu
generacio al la alia transdonas siajn proprecojn.
4.
Subjektive-psikologia teorio asertas ke la nacio kaj la nacieco
ekzistas en la sento de individuoj ke ili estas anoj de iu nacio.
5. Aŭstriaj
demokratoj perceptas la nacion kiel kategorion de “kultura afero”.
6. Marksistoj traktas
la nacion kiel formon de homa komunumo kiu estas ligita al iu
historia periodo, kaj tial ĝi estas influita de evoluo de
produktantaj fortoj kaj de socia divido de la laboro. Marksistoj neas
ekziston de pra-nacio ĉar ili opinias ke nacieco estas ligita al
ekesto de kapitalisma socia ordo (tiel indikas Fridrih Engels en
“Deveno De La Familio”).
Eĉ antaŭ
kapitalismo, danke al politikaj, ŝtataj institucioj, ekestas novaj
popoloj, intermiksiĝante, interligante, kaj dividiĝante, tiel ke
ekestas popoloj kiel antaŭnacioj.
Kiam
nacio sinesprimas kiel antaŭnacio ?
La respondo estas :
tiam—kiam en la scenejo de la historio ekaperas kapitalismo, kaj
kiam interligiĝas la ega amaso de produktantoj kiu demandas trafikon
inter ili, kaj ĉiutagan komunikadon pere de lingvo kiel la unua
grava elemento de la nacio.
Samparenca lingvo
estas grava elemento de la nacio, kaj vivo en stabilaj politikaj
organizformoj favoras por plifortiĝo de nacia unueco, sed ŝanĝo de
politikaj limoj estas kontraŭproduktiva, t.e. tiam ekokazas neunueco
pro nestabileco de la nacio.
Kun evoluo de
kapitalismo ankaŭ ŝanĝiĝas rilatoj inter homoj kaj tiel ekonomiaj
rilatoj (merkato) ekestas elemento de la nacio, kaj tial ankaŭ
ekestas aspiro unuigi nacie homogenajn teritoriojn. Tial ekonomia
interligiteco iĝas nacie grava elemento de sinesprimo de iu popolo
kiel antaŭnacio.
La tria grava
elemento estas politika organizformo en kiu oni povus formigi lingvan
kaj ekonomian interligojn.
Estas klare ke
historia evoluo en la sama teritorio, en la sama socie-historia
situacio, devas havi sian reflekton en psiĥa konstituado de la
nacio, kaj tial oni devas ankaŭ diri ke klaseco influas psiĥan
konstitucion de la nacio, ĉar la klaso de laborantoj estas tiu kiu
en siajn manojn prenas estontecon de la nacio, kio esprimiĝas tra
diversaj formoj, t.e. en tiuj politikaj organizformoj kie tiu klaso
regas, sed ankaŭ tra aliaj formoj de kunlaboro kaj asocieco,
plejofte en formo de humana solidareco.
Identiĝo, kiel
psikologia sindefenda meĥanismo, estas senkonscia proceso,
neevitebla helprimedo pere de kiu homoj identiĝas kun io alia. Tiel
same, ni esperantistoj-sennaciuloj senkonscie identiĝis kun nacieco
kaj ŝtatoj el kiuj ni venas. Kaj jen, ni estas ankaŭ konsciaj
homoj, esperantistoj, do—Kial ni senkonscie identiĝis kun
nacieco ? Ĉi tie mi parolas pri enhavoj de niaj
kongresŝildoj, ĉar tie ni metis nomon de nia ŝtato, akceptante
tiel la spiritualistan teorion pri la nacio.
Do, Kial ni metis
tie nomon de nia ŝtato, se ni povis meti nur nomon de nia urbo ?
Aŭ, ni povis pere de iu alia maniero marki nian kongresan numeron,
nomon kaj familan nomon, lokon el kiu ni venas. Ni estas sennacieca
asocio tutmonda, kaj ni metis nian nacian markon—nomon de ŝtato el
kiu ni venas, kiu estas nacia kaj ne mondeca, sennacia. Rigardante de
vidpunkto de la marksista teorio pri la nacio, ni estas nacio de
esperantistoj.
Ni esperantistoj
havas ne unu landon, nia estas la tuta mondo, kaj tiasence oni devus
ŝanĝi markojn kiuj rilatas al individua identigo—identigŝildojn
de kongresaj partoprenantoj. Jen mia propono, kaj mi ege interesiĝas
pri opinioj de la aliaj.
La Artikolo
1. de la Statuto
de Sennacieca Asocio Tutmonda diras pri niaj celoj :
a)
utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj
de la Laboristaro tutmonda,
b) kiel
eble bone kaj digne plifacilligi la interrilatojn de la membroj, tiel
kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro,
c)
lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu
la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj
internaciistoj,
ĉ) servi
kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo
estas analoga al tiu de SAT ;
d) peri
kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj
originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.
La plej grave estas
distingni diferencon inter sennacieco kaj sennaciista, sennaciula,
kaj sennacieca.
Aparte oni devas scii
ke SAT estas tiel strukturita ke la landoj havas nenian signifon, nur
la homoj (kvankam ni ne povas eviti la fakton ke la landoj – ŝtatoj
ekzistas).
Kadre de SAT ekzistas
sennaciista
frakcio
(kiu jam ekde la fondiĝo estis aparta frakcio kun oficiala organo
“Herezulo”). Sennaciistoj rifuzas etnan apartenecon kaj
konsideras sin mondcivitanoj.
Eble mi havos okazon
pli detale havi klarigon pri nocioj kaj difinoj de NACIECO kaj
SENNACIECO kaj rompi iluziojn.
Ni ne aliĝu al iu
grupo, ni ne akceptu iajn diskriminaciojn devenantajn el moroj kaj
dividecoj—neniujn kiuj laŭdas devenon, haŭtkoloron aŭ socian
pozicion.
Novaj integrigaj
procesoj, kiuj ekestis pro ŝanĝoj en produktantaj rilatoj de
moderna mondo, kaj pro ŝanĝoj en progresado, kaŭzas ke spiritaj
produktoj, kiel Marks kaj Engels indikas en la “Manifesto”,
ekestas ĝenerala havaĵo, kaj ke naciaj limigitecoj ekestas pli kaj
pli neeblaj.
La homaro ekzistas
kiel specio, ne kiel aro de individuoj kaj nacioj. Pere de aliro de
ĉiu individuo al diversaj formoj de kompleksaj mondaj rilatoj de
nuntempa integrigita Eŭropo oni superas ĉiujn “naciajn”
limigitecojn kaj tiel individuo ekestas parto de universala kulturo.
Ĉar lingvo havas
krucan rolon en naciaj kulturoj, ĝin indas liberigi de naciaj markoj
kaj tiel fari ĝin bazo de universala kulturo. Kaj tio estas
Esperanto, kaj tion povas fari esperantistoj, kaj speciale tiuj anoj
de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Mira Makivić,
juristino
El
Sennaciulo,
februaro 2007
Vidu ankaŭ la
artikolon Kio
estas “Sennacieco de SAT” ?
kiu respondas al tiu ĉi.