TOMBOJ KAJ STATUOJ ESTIS ELTERIGITAJ EN SEPULTEJO JE 4.500 JAROJ EN EGIPTUJO

2019-05-05

La Ministerio pri Antikvaĵoj de Egiptujo anoncis pri sepultejo je
4.500 jaroj, proksima de la piramidoj de Gizo, enhavanta kolorajn tombojn el ligno kaj statuojn el kalko, kiuj datiĝas de la Antikva Regno.
Laŭ la komunikaĵo publikigita lastsabate (en la 4-a), la loko de la sepultado enhavas tombojn el diversaj periodoj, kaj la plej antikva el ili entenas mortrestaĵojn de du viroj, kiuj vivis dum la nomata Antikva Regno aŭ la epoko de la konstruintoj de la piramidoj.
Laŭ la surskribaĵoj en la interno de la tomboj, unu el la viroj nomiĝis Behnui-Ka, kiu havis sep titolojn, inkluzive tiujn de sacerdoto kaj juĝisto. La alia nomiĝis Nwi, konita kiel “la ĉefo de la granda Ŝtato” kaj “la purigisto” de la reĝo Khafre – la faraono kiu ordonis la konstruon de unu el la Piramidoj de Gizo.
Esploristoj diris, ke la sacerdotoj eltrovitaj datiĝas de la 5-a dinastio (2500-2350 a.K).
La du falsaj pordoj, kiujn ni malkovris en la interno estas efektive el tre bonkvalita kalko. Por havigi kalkon je tre bona kvalito venintan el Toro, oni bezonis obteni la permeson de la reĝo mem, kaj mi kredis, ke tiuj uloj posedis tre gravajn titolojn, por povi peti al la reĝo tian bonkvalitan kalkon”, diris Mostafa Waziri, la ĝenerala sekretario de la egipta Superega Konsilio pri Antikvaĵoj.
Arĥeologoj kredas, ke tiuj mumiigitaj kadavroj povas esti trovataj en sarkofagoj kaj sugestas, ke kelke da statuoj kaj maskoj portretas ilin mem kaj iliajn familianojn.
La sarkofagoj estas en perfekta stato de konserveco, ĉar ili estis bone farbitaj, bone kolorigitaj kaj bone dekoraciitaj. Ni eksponos ilin en niaj egiptaj muzeoj, kiel tiuj de Sharm El-Sheikh kaj Hurgada”, anoncis Waziri, post la vizito al la arkeologia ejo.

FONTOJ:

https://br.sputniknews.com/oriente_medio_africa/2019050513811467-tumbas-estatuas-desenterradas-cemiteria-4500-anos-egito-fotos/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.