KOMUNIKILA ĈERNOBILO

Akceptejo >> 1a majo 2019

Ekde la elekto de s-ro Donald Trump la monda ĵurnalista elito disvastigas komplot-teorion laŭ kiu Kremlo regas la Blankan Domon. Enketo frakasis tiun elkovaĵon. Ĉ la rondo de la racio fariĝi paranoja ?
de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

LA 24-AN de Marto 2019 : tago, kiu devus eniri la historion kiel la nigra dimanĉo de la komunikiloj. Sur kvar koncizaj paĝoj la usona ministro pri justico resumis la ĉefajn konkludojn de la speciala prokuroro Robert Mueller. Tiu ĉi, de pli ol du jaroj, kun konsiderindaj rimedoj, enketadas pri la supozata sekreta interkonsento – kunordigado, koluzio aŭ komploto – inter s-ro Donald Trump kaj lia rusa kolego Vladimir Putin por falsi la usonajn prezidant-elektojn de 2016 profite al la unua. La verdikto : “Definitive la enketoj ne konfirmis, ke la grupo de la elektokampanjo [de s-ro Trump] kunordiĝis aŭ konspiris kun la rusa registaro en la kadro de agadoj celantaj interferi en la elekto” (vidu la artikolon de Aaron Maté).

Ne suspektebla je komplezo al la novjorka miliardulo, tiom ke la demokratoj faris al li veran kulton (retejo eĉ vendas kandelojn kun bildo de “Sanktulo Robert Mueller”, por po 12,85 eŭroj), s-ro Mueller, en tempo de klako sur la “sendo”-klavo, malkonfirmis la plej grandiozajn falsnovaĵojn de la jardeko, laŭ kiuj la usona prezidanto estas sub ĉantaĝo de Kremlo, kaj eĉ fariĝis la “marioneto de Putin” pro kompromitaj registraĵoj de liaj seksaj strangaĵoj en luksa moskva hotelo en la jaro 2013 – la noblaj gazetoj maŝe ripetadis, ĉarmite, la rusan terminon “kompromat”. Ekde la komenco de la jaro 2017 tiu supozata “Russiagate” boligas la plej prestiĝajn ĉefartikolajn kaldronojn de la planedo. [1]

Oni ne povas ekskludi ke la prezidanto de Usono estas la agento, konscie aŭ ne, de malamika eksterlanda potenco”, klarigas ekzemple la fakulo Michael Fuchs en US News and World Report (la 28-an de Decembro 2017). Ses monatojn poste la New York Magazine (la 9-an de Julio 2018) priskribis la pintkunvenon Trump-Putin en Helsinko kiel la “renkontiĝon inter rekruto de la rusaj sekretaj servoj kaj lia ordo-donanto”.

En la “maldekstra” televido MSNBC, la tre populara prezentistino Rachel Maddow interpretas ĉiun decidon de s-ro Trump – la anoncon de retiro de la trupoj el Afganujo aŭ el Sirio, la interparoladoj kun Nord-Koreujo ktp – kiel kroman pruvon de lia submetiteco al la ordonoj de Kremlo. Mallonge post la pintkunveno de Helsinko ŝi eĉ instigas konsideri “la eblecon, ke iu alvenis al la prezidanteco de Usono por servi la interesojn de alia lando ol la nia” (16-an de Julio 2018).

Inundata de imagpovo, la revuo Time dediĉis sian titolpaĝon al ludo de rusaj pupoj kiu, per sinsekva intermeto, kondukas de la usona prezidanto ĝis lia kremla kolego. “Ĉiuj homoj de la caro : kiel la oligarĥoj de Putin enŝoviĝis en la grupon de Trump” (1-an de Oktobro 2018). Kaj en la televido ABC (12-an de Aprilo 2018), la eksdirektoro de la Federal Bureau of Investigation (FBI), eksigita de s-ro Trump, s-ro James Comey, ellasis hipotezon kiu ĝojtremigis la usonan inteligencija [2] : Mi ne scias, ĉu la aktuala prezidanto de Usono troviĝis en 2013 en Moskvo kun prostituitinoj kiuj urinis unu sur la alian ; tio eblas, sed mi ne scias.”

Per karnavaleca inversiĝo la reprezentantoj de polica institucio, kiu murdis dekojn da kontraŭrasistaj aktivuloj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, paradas en progresemaj televidoj por doni instruojn pri kiel konservi la demokration.

Se s-ro Trump ne estas la lakeo de s-ro Putin, estas pli ol urĝa tempo por ke li tion pruvu”, fulmas ĉefartikolo de la New York Times la 21-an de Marto 2018, forgesante ke estas takso pli ĝuste de referenca gazeto pruvi siajn asertojn de perfido. Ses monatojn poste la sama ĵurnalo en aperigis maratonan artikolon ornamitan per klaroskura grafikaĵo kun manoj tenataj de fadenoj por – sen ekscesa delikateco – sugestii la manipuladon. Ĝia retoriko memorigas pri tiu de la konspirteoriuloj konvinkitaj ke la Tero estas dominata de reptilioj aŭ de la Illuminati : “Ekzistas kialoj por pensi ke s-ro Putin sukcesis donaci la prezidantecon al sia admiranto s-ro Trump, eĉ se oni povas tion nek pruvi nek malkonfirmi.” (la 20-an de Septembro 2018). Tia arto de gazeta enketado meritis Pulitzer-premion. La gazeto ricevis ĝin en la sama jaro.

KUN LA “Russiagate”, la teorio de la komploto – kiun scenaristo de James Bond taksus tro ekstravaganca – havas sian fonton ne en la makedoniaj troloj aŭ en la aktivuloj de la “alternativa dekstrularo” (alt-right, sed en la batanta koro de la liberala gazetaro, tie kie pulsas la profesia etiko samtempe pedanta kaj predikema : la New York Times, The Economist kaj la Washington Post ; la televidoj Cable News Network (CNN), MSNBC, sed ankaŭ Arte kaj la British Broadcasting Corporation (BBC) ; sen forgesi Libération, Le Monde kaj la Guardian. Mallonge, ĵurnalisto, kies klientoj estas la plej kleraj sociaj tavoloj, la plej distingitaj, la plej potencaj. Kaj komunikiloj kiuj, ek de 2016, de la briteliro kaj de la elektiĝo de s-ro Trump, metas la denuncadon de falsnovaĵoj (fake news) en la centron de sia eldonprojekto. La raporto Mueller, liberigante s-ron Trump el la suspekto de koluzio kun la rusoj, detruas la gvidan rakonton, kiu ebligis al ili ne nur rekonstrui sian ekzistorajton fronte al la novaj agantoj de informado, sed ankaŭ – speciale en Usono – enspezi eksterordinare multan monon.

Jen do la trompisto trompita, kaj taskita konatigi sian seniluziiĝon al la publiko. En ĉiu alia cirkonstanco la skandalo estus planedvasta – fine la batalo kontraŭ la falsaj novaĵoj estas ja unu el la oficialaj prioritatoj de la liberalaj demokratioj.

Do, kiel la komunikiloj informis pri la konkludoj de la prokuratoro Mueller ? Ĉu ili rekonis, ke ondo da paranojo estis infektinta siajn prestiĝajn redaktejon ? Escepte de manpleno da maldekstraj senliguloj, kiel Glenn Greenwald aŭ Matt Taibbi, kiuj ekde 2016 denuncas la oficialajn falsnovaĵojn (fake news de la “Russiagate” [3], kelkaj konservativaj usonaj ĵurnalistoj notis la fakton, ke ilia profesio subiĝis al “kolektiva halucino kiu detruis al la usona gazetaro ĝian restintan krediton” (Lee Smith, Tablet, 27-an de Marto 2019). Aŭ, pli sobre, ke “ĉio ĉi ne valoris la penon” (The Wall Street Journal, la 18-an de Aprilo 2019).

SED LA plimulto preferis nei sian fiaskon. [“Ni scias, ke la letero [de la justicministro resumanta la Mueller-raporton] havas nenian signifon. Tio estas absolute … Tio diras nenion”, hurlas la prezentisto de la MSNBC Joe Scarborough (29-an de Marto 2019). Post publikiĝo de la raporto la draŝantoj de imagita komploto preferas reteni de ĝi, ke rusoj provis influi la voĉdonadon. Kaj ke s-ro Trump, tentata misuzi sian aŭtoritaton por malhelpi enketon, kiu hirtigis lin, montris sin nek ĉiam sincera nek vere delikata. Konkludoj, kiuj eĉ postulis du jarojn da enketado kaj ĉiun ĉi tamtamon : por tio, legi liajn tvitojn estus sufiĉa.

En Francujo du vortoj karakterizis la raportadon pri la Mueller-raporto : diskreteco kaj trompatako. [4] En la radio France Inter, publika radio tre pinta en la batalo kontraŭ la falsnovaĵoj, la specialistino pri komunikiloj Sonia Devillers dediĉis al la fiasko de siaj kolegoj nek unu el siaj ĉiutagaj “éditos M” nek epizodon de sia elsendo “La momento M”. Kompense ŝi informis p” (4-an de Aprilo), aŭ pli konformaj al la elsendaj inklinoj de la radio : “La malamo al ĵurnalistoj” (19-a de Aprilo), “La komunikiloj atakataj en Hungarujo” (12-an de Aprilo), sen forgesi “La mensog-fabriko” (5-an de Aprilo), serion de dokumentfilmoj “bonege konstruitaj” de France 5 pri la falsnovaĵoj (fake news) – do tiuj, kiujn produktas la adeptoj de s-ro Trump kaj la naciistaj dekstruloj … Ree en France Inter, Pierre Haski, respondeculo pri la kroniko “geopolitiko” ekde kiam lia antaŭulo Bernard Guetta fariĝis kandidato de la potenco por la eŭropaj elektoj, ankaŭ ne ŝajnis inspirita de la fiasko de la “Russiagate” : kvar semajnojn post la eksplodo de la 24-a de Marto, la okazaĵo ankoraŭ ne meritis ke li sciigu ĝin al siaj aŭskultantoj. Haski tamen prezidas la asocion Raportistoj sen limoj.

Le Monde siavice (la 26-an de Marto 2019) dediĉas sian titolpaĝon al la evento : “Trump triumfas post la unuaj konkludoj de la « rusa enketo »”. Tamen la ĉefartikolo de la sekva tago faras strangan bilancon de tri jaroj da usona publika vivo gagrenita de giganta paranojo : La institucioj de la landoj funkcias.” En Usono, konservativa sed klarvida de la New York Times tamen el tiu epizodo tiras la inversan konkludon. Ross Douthat konstatas, ke ĉiuj personaroj – politika, komunikila, jura, sekureca – kiuj partoprenas en la ekvilibro de la potencoj [“dediĉis sian energion al ĝuste tiu speco de komplotista alternativa realo, kontraŭ kiu ili imagis rezisti” (26-an de Marto 2019). Sed, dum la konspiristoj kaŝitaj en la profundaĵoj de Interreto estas objekto de ĉiaj mokoj, la “paranoja centro” agas kun la armiloj de la potenco, sia legitimeco, siaj intelektuloj, sia aŭtoritato. Ĝi do minacas la publikan vivon de la demokratioj same kiel la naciista dekstrularo, kontraŭ kiu ĝi pretendas batali : “Tiom, aldonas Douthat, kiom la centro kredas pri la ennaskita boneco de la usonaj kaj okcidentaj institucioj, pri la fundamenta saĝeco kaj la patriotismo de tiuj, kiuj reprezentas ilin, ĝia percepto de la minaco ofte estas sentema pri la grandaj eksterlandaj malamikoj kaj pri la internaj radikaluloj. Kaj ĝi timas pli ol ĉion alian, ke tiuj du grupoj agas interkonsente.”

KIAM LA manio estas tro granda, la saĝo estas senpova … Ambaŭflanke de Atlantiko la eldonaj direktejoj tuj konfirmis la trafecon de la diagnozo farita de Douthat. Ok tagojn post tiu ĉi komunikila Ĉernobilo Le Monde publikigis “serion pri la eksterlandaj influokaj la retoj de Ruslando”, kies ĉefa artikolo traktas pri la ligoj de Moskvo kun la ekstremdekstro. Por ne postresti, La Croix (15-an de Aprilo 2019) lanĉas pelĉasadon kontraŭ la “falsaj informoj kapablaj influi la voĉdonon” eŭropan de la 26-a de Majo. La unua suspektato, laŭ la gazeto, estas “la rusoj”.

Kaj do, kvazaŭ nenio estus okazinta, la mil eblaj variaĵoj de la temo “Moskvo, ĉefurbo de la imperio de la malbono” daŭre etendiĝas. La 2-an de Aprilo la internacia eldono de la New York Times titolas : “Kial Ruslando estus ordoninta la murdon al ukraina elektristo ?” Sekvatage, daŭre sur la titolpaĝo, Moskvo etendas sian reton kaj multigas siajn fiaĵojn en Venezuelo, en la postkorto de Usono. Kvardek ok horojn poste oni iras al alia kontinento : “La supreniro de Ruslando en Afriko alarmas la Okcidenton”. Tie Moskvo vendas armilojn, verŝajne malpli teneraj ol la niaj, kaj, kia neimagebla hororo sub niaj mildaj ĉieloj, apogas … “aŭtokratojn” !

Tamen la magazino Time (la 15-an de Aprilo 2019) sukcesas resumi en titolo (akompanata de longa dosiero) la venontan eldonan Gralon de la liberala gazetaro. Ĉar la hantado de fia interkonsento inter la s-roj Trump kaj Putin provizore forvaporiĝis, ĝi cedas la lokon al … “La alia rusa komploto”.

Serge HALIMI

kaj Pierre RIMBERT.

FONTO: https://eo.mondediplo.com/article2726.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.