KELKAJ ROKOJ ESTAS NATURAJ SUNPANELOJ KAJ KONVERTAS LUMON EN ELEKTRO

23.04.2019

Laŭŝajne la rokoj estis transformantaj lumon en elektron eĉ antaŭ la homaj estuloj ekfaris tion. Kaj ŝajnas ankaŭ, ke tio estas afero relative ordinara: la unuaj ekzemploj de natura konvertado de lumo en elektron estis eltrovitaj en kovraĵoj de surfacoj de rokoj en ĉinaj dezertoj.

Ekzamenante muestrojn en la Dezerto Gobio, la profesoro Anhuai Lu, el la Universitato de Pekino, trovis elektrajn kurentojn en la surfaco,    sed nur en la proksimaĵoj de entenejoj de la metaloj fero kaj mangano. La studo, publikigita en Proceedings of the National Academy of Sciences, diras, ke ju pli malforta estas la lumo, malpli forta estas la kurento, elmontrante, ke la kovraĵoj estas transformantaj la fotonojn en moviĝantan elektron. La kovraĵoj ankaŭ estas tre stabilaj, farantaj, ke la generado de elektro probable daŭras la tutan tagon.

La trovita energio, tamen, ne estas sufiĉa por ŝargi la baterion de via poŝtelefono, ĉar la kurentoj havas potencon tre malaltan, eĉ kiam la rokoj estas sub la suna lumo. Malpli ol 0,01% de la fotonoj en la lumo de la Suno estas konvertitaj en moviĝantajn elektrojn, pro la kovraĵoj riĉaj je mangano, kaj la fenomeno estas ankoraŭ pli rimarkeblaj ĉe la fero. En la komercaj sunpaneloj la efikeco alproksimiĝas al 100%.

Eĉ tiele, la rezulto estas signifa, konsiderante, ke tiaj rokoj disas sur 35 milionoj da kvadrataj kilometroj de dezertoj de la tuta mondo, kreante grandan akumulan efikon.

FONTO: https://jotakaeme.blogspot.com/2019/04/marco.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.