OSMO BULLER: LA DEFIO ESTAS REGAJNI FIDON

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn C inter ok kandidatoj. Osmo Buller estas la tria el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li trovas erara la decidon pri la malpliigo de la laborfortoj en la CO. Laŭ li oni devus teni la komitaton informita kaj aktivigi ĝin, kaj por solvi la nunajn problemojn necesas regajni la fidon al la gvidantoj.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Osmo Buller: – Mi dediĉis al UEA tiel longan parton de mia profesia vivo, nome 26 jarojn, ke mi ne povas esti indiferenta pri ĝia sorto. Kvankam nun mia ĉefa aktivaĵo estas agado kiel prezidanto de la urba parlamento de mia hejmloko, restas al mi tamen sufiĉe da tempo por aktivi kiel komitatano.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel? 

– La libroservo, kontosistemo kaj UK baze funkcias kontentige, same kiel la agado ĉe UN kaj Unesko, kaj parte la regiona agado. Plej malkontenta mi estas de longe pri la revuo Esperanto, kiu estas tro amatora enhave kaj grafike. La revuo plu havas estontecon ankaŭ papere, sed necesas evoluigi ĝin tiel, ke la papera kaj reta versioj kompletigu unu la alian. Kiel direktoro mi klopodis komprenigi estrarojn pri la neceso de bona revuo, sed oni ne dividis mian filozofion, elektante unu malsukcesan redaktoron post alia. Se eblus realigi ŝanĝon ĉi-rilate, tio por mi estus plenumiĝo de revo, ĉar la degenero de la revuo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la membrofalo. Leginda revuo estos ankaŭ unu el la ŝlosiloj por turni tiun evoluon al kresko.

Kion vi opinias pri decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– Tio estis erara kaj tragika decido, kiu kondukos al plua ŝrumpado de la Asocio ne nur rilate la membraron. Ĝia subita anonco kaj ĝia prezentado al la oficistoj en formo de ukazo atestas pri malrespekto al bazaj rajtoj de dungitoj. Sana entreprena demokratio postulus antaŭan traktadon kun la stabo pri la situacio, sed eĉ la financa komisiono de UEA ne estis konsultita.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– Kompreneble necesus diskuto en la komitato, ĉar temas pri gravaj konsekvencoj por la estonteco de UEA. La estraro ne havis rajtigon de la komitato por sia ago, ĉar la ĉi-jara buĝeto ne antaŭvidis ĝin. La tuta afero devis esti lasita por la baldaŭ ekoficonta nova komitato, kiu sola havu la rajton decidi pri ebla redukto de la laborforto lige kun la decido pri la buĝeto por 2020. Se la situacio vere estus alarma, la komitato povus rajtigi ian redukton eĉ ĉi-jare, sed la estraro ne havis rajton al tiel radikala decido jam antaŭ la UK.

– Por aktivigi la komitaton necesas antaŭe diskutigi ĝin anstataŭ sciigi al ĝi jam faritajn decidojn kiel neŝanĝeblajn faktojn. Tio validas ne nur pri la CO-afero sed pri ĉiuj iom signifaj demandoj. Entute la komitato devus esti pli bone informata pri la agado de la estraro, sed malgraŭ oftaj postuloj tio apenaŭ okazis.

Kion vi ĝenerale opinias pri laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Mi estas malkontenta. Sufiĉus mencii la fiaskon de la Strategia Plano el 2013. Multa tamtamo akompanis ĝin, sed ĝi estis rapide forgesita kaj duonan jaron poste la oficiala organo jam komencis reklami privatajn strategiojn de la nova redaktoro. La lanĉon de nova retejo de UEA oni promesas okazi baldaŭ jam de jaroj. Sinsekvaj malsukcesaj personaraj elektoj nur pliakrigis problemojn, precipe koncerne la revuon kaj la Centran Oficejon – male al la entuziasmo, kun kiu la prezidanto ĉiufoje prezentis ilin.

Kiel vi volus solvi la financajn problemoj de la asocio?

– Ne ekzistas unu mirakla maniero sed necesas periodo de multaj jaroj por laŭgrade malgrandigi la deficiton. Tiel oni faris ankaŭ en la 90-aj jaroj, kiam de grandaj deficitoj oni progresis al ekvilibro. Oni aparte gardis la funkcipovon de la Centra Oficejo, vidante en la stabo ne simple elspezon sed bazon ankaŭ por generi rimedojn en diversaj kampoj kiel membro-, anonc- kaj donacvarbado, vendokampanjoj, investoplanado, ktp. Ĉar la CO bone funkciis kaj ĉar la gvidantoj de UEA, tiel en la estraro kiel en la oficejo, vekis fidon kaj aprezon ĉe membroj, tio elvokis ĝeneralan donacemon, kiu regule kulminis en grandaj heredaĵoj. La defio estas regajni ĝuste tiun fidon.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Necesas la samo kiel ĉe financoj: regajni la fidon al la gvidantoj. Necesas certigi bone funkciantan Centran Oficejon, ĉar ĝi estas la vera fortikaĵo de UEA, pri kiu la membroj iam povis fieri. Necesas renovigi la tutan fasadon de UEA kaj tio ne limiĝas al pli bona revuo kaj moderna retejo. Temas ankaŭ pri la maniero, en kiu UEA parolas. Ĉiu esperantisto rajtas atendi de la ĉefaj reprezentantoj de la plej facila lingvo de la mondo, ke en ĉiuj publikaĵoj de UEA oni legas aŭ aŭdas bonan Esperanton, senrigarde ĉu temas pri komento de estrarano en retforumo aŭ pri artikolo en la revuo aŭ parolado en UK,. Kiam UEA parolas kiel asocio, ĝi esprimu sin per simpla kaj klara lingvaĵo anstataŭ burokata, pompa aŭ foje eĉ infaneca stilo kiel tro ofte ekz. en Gazetaraj Komunikoj. La rekonstruado de la prestiĝo kaj sekve allogo de la Asocio komenciĝas ĉe tute elementaj aferoj.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

FONTO: https://mail.google.com/mail/u/0/#inbox/FMfcgxwCgLtjRFgXgXfqWmChmTNxqfMS

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.