AĜANTE 100 JAROJN, VIRINO VOLAS DEBUTI EN LA POLITIKO EN LA LANDINTERNO DE GERMANIO

15-04-2019

Ĉiutaga indigno estis sufiĉa por motivi la eksinstruistinon de Fizika Edukado Liese Heise eniri en la politikon en Germanio, havante cent jarojn. Ŝi loĝas en la urbo Kirĥhajm-Bolandeno, en la sudokcidento de la lando. Tiu municipo havas preskaŭ ok mil loĝantojn. La maljunegulino decidis kandidatiĝi al unu vakanta posteno en la municipa konsilio, post kiam ŝi bataladis por la refunkciigo de la publika naĝejo. Tiu ĉi loko estis fermita en 2011.

“Mi scias, per propra sperto, kiel grava ĝi estas, jen por la spirito, jen por la korpo”, deklaris Lisel al la raportaĵo de Deutschwelle. Antaŭ la Dua Mondmilito la patro de Lisel estis membro de la konsilantaro de la urbo. Li estis malliberigita kvar semajnojn, pro tio, ke li kritikis la detruadon de sinagogoj fare de la nazia reĝimo. La altaĝa germanino esperas esti aŭdata, post jaroj da ignorado far la aŭtoritatoj. Lisel rememoris, ke oni jam elprenegis mikrofonon el ŝia mano dum publikaj kunvenoj, ĉiam, kiam ŝi menciis la aferon pri la fermita naĝejo. “Mi havas multe da ekslernantoj, kaj ĉiuj ili havas saman plendadon. Kial oni estas malfunkciigantaj la subĉielajn naĝejojn? Plej grave estas, ke la infanoj daŭru sanaj, dum ili estas junaj. Se la korpo ne estas sana kaj ne funkcias adekvate, la menso ne funkcios adekvate”, ŝi analizas. Lisel Heise havas ankaŭ rigardojn pli ampleksajn pri la nacia kaj monda politikoj. Ŝi estas favora al la Eŭropa Unio kaj apogas la klopodojn kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj. Pri la edukado, la profundaĝulino kredas, ke la homoj estas perdantaj klerigaĵojn. “Sufiĉas ŝalti la televidilon. Dum la tago montriĝas nur senutilaĵoj. La aferoj, kiuj estas vere interesaj, politike interesaj, okazas nur en la nokto, kiam ĉiuj laboristoj estas dormantaj. Kiel sekvo, ili ne estas konvene informataj”, asertis la germanino. Ŝi estis invitita de la loka populara partia grupo Wir für Kibo (aŭ “Ni por Kirĥhajm-Bolandeno”), por partopreni la venontan elektadon de la municipa konsilio. La gvidanto de la movado, Thomas Bock, esperas, ke la populareco de Lisel povos helpi en la konkero de unu plia seĝo, superante la 24 lokojn, kiujn la grupo jam havas en la konsilio.

FONTO: https://jotakaeme.blogspot.com/2019/04/marco.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.