NOVA HOMA SPECIO, Homo luzonensis, APERAS EN FILIPINOJ

13/04/2019

La homaro plezure anoncas al vi «naskiĝon» de nova specio en sia granda familio: bonvolu noti ĝian nomon: Homo luzonensis. Ĝi ĵus estis malkovrita sur la insulo Luzono, la plej granda en Filipinoj, kie vivis iliaj membroj antaŭ pli ol 50 000 jaroj, laŭ la sciencistoj.

Tiu gravega malkovro, kiu estis ĵus oficiale anoncita, okazis precize en la groto de Kalao. La esploristoj trovis tie 13 fosiliĝintajn restaĵojn, interalie dentojn, falangojn de piedoj kaj manoj, fragmentojn de femuro… tiuj fosilioj apartenis al almenaŭ tri individuoj, inter kiuj infano.         

La dentoj de la Homo luzonensis, posedas kiel karakterizaĵon, ke ĝi havas du aŭ tri radikojn, dum tiu de la Homo sapiens ĝenerale havis nur unu .        

Laŭ Florent Détroit, paleoantropologo ĉe la musée de l’Homme en Parizo, kiu publikigis studaĵon pri tiu malkovro en la tre prestiĝa brita revuo “Nature“, Homo luzonensis estas kiel «mozaiko». Li ja uzis tiun vorton. Ĝi prezentas «elementojn aŭ karakterizaĵojn tre primitivajn, kiuj similas tiujn de la Aŭstralopitekoj, li eksplikas, kaj aliajn, pli modernajn, proksime de la Homo sapiens». La sciencisto opinias, ke tiuj homoj verŝajne estis malaltstaturaj, laŭ la dimensioj de la dentoj trovitaj en la groto.

https://fr.euronews.com/2019/04/11/une-nouvelle-espece-humaine-homo-luzonensis-apparait-aux-philippines

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.