BRAZILANO FILO DE MASONISTO KAJ VENDISTINO DE TAPIOKO KURSAS DOKTORECON PRI FILOZOFIO EN ĈILIO

JEFFERSON DIONISIO

11-04-2019

En la familio de la juna Jefferson Dionísio neniu frekventis fakultaton, kaj ĝis alvenis lia vico kaj li finfine ekfrekventis universitaton, lia historio estis tute markata per superitaj malfacilaĵoj. Li studis ĉiam en publikaj lernejoj kaj laboris de la adoleskanteco en la ĉirkaŭurbo de San-Visento (ĉe la marbordo de la ŝtato San-Paŭlio), ĝis li obtenis vakan lokon en iu fakultato de Filozofio en la san-paŭlia urbo Santos. De tiam la penado de la filo de iu masonisto kaj de iu vendistino de tapioko pliintensiĝis, por ke li sukcesu pagi la kostojn de la kurso. Kiam li konkeris stipendion, tiam liaj ŝuldoj el antaŭaj kotizmonatoj jam atingis ĉirkaŭ 5 mil realojn, kaj tial liaj tutaj salajroj estis destinitaj pagi la novajn monatkotizojn, kiuj ne ĉesis alveni.

Jefferson eĉ forlasis la kurson, sed refrekventis ĝin en 2015, kiam li estis favorita per stipendio de ProUni (stipendioprogramo de la brazila federa registaro). La antaŭaj ŝuldoj, tamen, ade akumuliĝis, kaj la junulo vendcele eĉ kolektadis kartonojn, por mildigi sian situacion. Tiam unu amiko lia vidis lian situacion, kuniĝis kun aliaj amikoj, kaj eĉ helpaj monkolektadoj okazis, por ke liaj tutaj ŝuldoj estu finfine plenpagitaj.

En la tempo, kiam li diplomiĝis kaj komencis doni lecionojn en publikaj lernejoj, lia elstareco kiel bona studento faris, ke liaj profesoroj proponis al li provi stipendion por magistreco en alia lando.

Tiam Jefferson veturis per aŭtobuso al Ĉilio, por viziti universitatojn kaj provi akiri vakan lokon por kursi magistrecon kaj doktorecon. En la fino de la pasinta jaro venis la granda novaĵo: li estis aprobita trialoke, rekte al la doktoreco – transsaltante la magistrecon.

Je la 24-a jaraĝo, nun Jefferson loĝas en Ĉilio kaj kursas doktorecon pri Filozofio en la Pontifika Katolika Universitato en Valparaiso, kie li studos ĝis 2023.  La doktoriĝanto, kiu iam kolektadis kartonojn por pagi siajn studojn, ankoraŭ ne scias, ĉu li reiros al Brazilo, aŭ ĉu li daŭros for de la lando, elplenumanta sian brilan akademian karieron.

FONTO: https://jotakaeme.blogspot.com/2019/04/marco.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.