LA AŬSKULTADO DE MUZIKO POVAS ESTI BONA KURACILO KONTRAŬ LA DOLORO KAJ INFLAMOJ

2019-03-31

La plimulto el la musoj ne aŭdas klasikajn muzikaĵojn, tamen tiuj, kiuj aŭskultadas ilin, emas suferi multe malpli da doloro kaj brulumo, ol tiuj, kiuj ne aŭskultadas ilin, laŭ nova esplorstudo publikigita en la revuo Frontiers in Neurology (Limoj en la Neŭrologio).

Surbaze de tiuj eltrovoj, oni esperas, ke aperos novaj rimedoj por la kuracado de la doloro kaj ke estos ebla la malpliiĝo de la uzado de medikamentoj.

Dum 21 tagoj esploristoj de la Universitato de Utaho (en Usono) ludis tri komponaĵojn de Mozart, dum 3 horoj, por musoj kun vunditaj piedoj, aŭ pro tranĉo, aŭ pro inflamo. La ronĝuloj, kiuj aŭskultadis la aŭstron, eltenis la varmecon kaj la premon de siaj piedoj en 77% pli da tempo, ol tiuj, kiuj ne aŭskultadis la muzikaĵojn.

La skipo ankaŭ eltrovis, ke la muziko tre multe pligrandigis la efikecon de diversaj medikamentoj. Por ekzemplo la flegado per la ibuprofeno estis plipotencigita de Mozart, malpliiganta ĝis 93% la ŝvelon, ol per la ibuprofeno sola. Siavice la kanabidiolo estis 21% pli efika kiam kombinita kun la muziko.

La aŭtoro de la studaĵo, Grzegorz Bulaj, eksplikis, ke utiligante la muzikon por plibonigi la efikecon de la analgezikoj, oni povas malsentigi la dolorojn, uzante malpli grandajn dozojn da ili, tiel malpliigante la toksecon kaj la malfavorajn kromefikojn kaŭzatajn de tiaj medikamentoj.

Ne ĉia muziko estas adekvata por tiu celo. Mozarto estis elektita pro tio, ke la ritma ripetiĝado de liaj komponaĵoj jam estis evidentiginta trankviligan efikon sur la nervan sistemon.

La esploristoj ankoraŭ ne sukcesas klarigi ekzakte, kiel la muziko helpas kvietigi la doloron, sed tamen antaŭaj esploroj montris, ke melodiaj sonoj malplinombrigas la hormonojn de la streso (kiel ekzemple la kortizolo), kiuj estas ligitaj kun la inflamo. Ankaŭ jam estis elmontrite, ke la muziko plibonigas la reguliĝadon de la kontraŭinflamaj proteinoj nomataj citokinoj, kiuj helpadas en la elvolviĝo de novaj neŭronoj en la cerbo.

FONTO: https://jotakaeme.blogspot.com/2019/03/marco.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.