POR DEMOKRATIA KAJ SOCIALA REFONDADO DE LA EŬROPA UNIO

Javier Aguilera, Manuel Colomer, Oskar Matute,
Manuel Monereo, María Dolores Nieto kaj Jaime Pastor

Publikigita de “El Viejo Topo”

La malneto de la Eŭropa Konstitucio de la Konvencio -en kies ellaboro estas partoprenintaj la novliberalaj kaj social-liberalaj partioj sed ne la transformanta kaj alternativa eŭropa maldekstro-, ne estas akceptebla kia ĝi estas nuntempe. La Konstitucio kiun aprobos la Interregistara Konferenco de Ŝtatestroj kaj Registarestroj ne povos esti tiu kiun enhavas la projekto kiu defendas la interesojn de la regantaj eŭropaj klasoj kaj neniigas tiujn de la laboristaro kaj la popoloj.

La Konvencio, post 15 monatoj da laboro, liveris al la eŭropa Konsilio de Saloniko sian malneton pri Eŭropa Konstitucio. En historia okazo karakterizita de la internacia usona hegemonio, altrudita per la forto de la armiloj en Irako, kaj de nova ondego de novliberalaj reformoj kaj eltondadoj de la rajtoj de la eŭropuniaj laboristoj, la malneto de Konstitucio respondas plene al la interesoj kaj al la projekto de la regantaj klasoj. Ne povis esti alimaniere, ĉar kaj la membraro de la Konvencio kaj ĝia mandato estis diktitaj de la eŭropaj ŝtataj kaj registaraj estroj sen atenti la popolan suverenecon.

La vortludo ne povas kaŝi la veran naturon de ĉi tiu dokumento. Ne temas pri vera Eŭropa Konstitucio naskiĝinta el la suverena povo de la eŭropaj popoloj. Ĝi estas nura konstitucia Traktato, ellaborita kaj liverita de registaroj de la membroŝtatoj en Interregistara Konferenco, laŭ la plej pura liberal-konservativa tradicio, kiel okazadis kiam la eŭropaj monarĥioj interpretis la interesojn de siaj regatoj kaj limigis siajn proprajn povojn donante al ili Rajtoĉartojn.

Konstitucia traktato kontraŭdemokratia kaj novliberala

La malneto de la Konvencio ne respondas al la profunda demokratia deficito kiu ekzistas en la Eŭropa Unio ekde ĝia kreado, sed la teksto plifirmigas ĝin. La malneto aneksas la Ĉarton pri Fundamentaj Rajtoj, sed ĝin limigas en la Titolo VII ekskluzive al la leĝoj de eŭropa medio kaj tiuj leĝoj neniukaze havos prioritaton super la ekzistantaj naciaj leĝoj. Ĉi tia ruĝa linio trudita de la registaro de Blair, hipotekas estontece iun ajn intencon etendi al la tuta Eŭropa Unio la demokratiajn kaj socialajn rajtojn pli avangardajn kiujn povos aprobi la membroŝtatoj pli progresemaj je eŭropa nivelo. La Eŭropa Unio daŭre konstruiĝos per malsimetria maniero rilate la rajtojn kaj liberecojn.

Ne hazarde la vorto “federacio” malaperis el la unua artikolo dum la unuaj kunsidoj de la Konvencio. La referenco al la “volo de la civitanoj kaj ŝtatoj” de la artikolo I-1-1a ne povas kaŝi ke la respondecoj de la Unio venas el la principo de atribuo de la membroŝtatoj, kiuj estas la nuraj havantaj tiujn respondecojn en la konstitucia procezo (artikolo I-9-2a). La referenco al la “eŭropaj popoloj”, kiu aperis en la unua malneto debatita en la Konvencio, estas malaperinta el la fina versio, oni proklamas la respekton al la “teritoria integreco” de la ŝtatoj kaj per tio oni celas malebligi iun ajn eblon ekzerci la rajton je memdispono, agnoskitan en la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1966. Oni eĉ ne agnoskas la rajton libere decidi la propran identencon de la civitanoj en la kunteksto de EU, ĉar la artikolo I-8-1a altrudas la duoblan naciecon de la nunaj membroŝtatoj kaj de la Unio.

La konstitucia malneto de la Konvencio difinas klare la funkciojn de la membroŝtatoj kaj reduktas ilin je la bazaj elementoj de la liberala koncepto: konservi la leĝon kaj la ordon, la internan sekurecon kaj la defendon de sia teritorio (artikolo I-5-1a). Iu ajn referenco al la progresa sociala demokratio -aperinta en diversaj konstitucioj post la 2a Mondmilito konsekvence de la kontraŭ-faŝista rezistado-, kiel tiu de la artikolo I-3-3a, kies unua aspekto estis la esprimo de la premado de la Konfederacio de Eŭropaj Sindikatoj (CES), deformiĝis pro la vetoo de la eŭropa mastraro (UNICE) postulanta la inkludon de la kondiĉo de “alta konkurenco”.

Fakte, la konstitucia malneto celas igi leĝo la tutan programon de novliberalaj reformoj impulsitaj nome de la Lisbona Spirito kaj kontraŭ kiu sinmobilizis centoj da miloj da civitanoj por la tutmonda justeco kaj sindikatistoj tra la tuta Eŭropo. La artikolo I-3-2a starigas ununuran merkaton kie “la konkurenco estu libera kaj sen distordoj”; la artikolo I-3-4a garantias la liberan komercon; la artikolo I-4-1a garantias la liberecon pri la cirkulado de la homoj, sed ĉefe pri komerco, servoj, kapitalo kaj lokiĝo; dume la artikolo I-11-3a donas la respondecojn al la Komisiono por stimuli kaj kunordigi la ekonomian politikon; por la socialaj politikoj ĝi utiligas nur kondicionalon ĉar la respondecoj plu apartenos al la membroŝtatoj; la artikolo I-29-3a donas al la Centra Eŭropa Banko plenan aŭtonomecon por konduki la komunan monan politikon sen iu ajn kontrolo de la civitanoj; la artikolo I-53-2a starigas perleĝe la buĝetan ekvilibron kaj la deficiton nulan, malpermesante al EU ŝuldiĝi iel ajn, dume daŭre estos ekskluzive la membro-ŝtatoj kiuj decidos la kvanton de la eŭropa buĝeto, sen partopreno de la Eŭropa Parlamento.

Konservante strikte la respondecojn de la membroŝtatoj rilate al la politiko ekstera kaj pri defendo de la Unio, la malneto de konvencia Konstitucio kondukas la Eŭropan Union en la armitan tutmondiĝon. Dekomence ĝi subordigas la politikon eksteran kaj pri defendo de EU al la hegemonio de Usono pere de NATO (artikolo I-40-2a). Ĝi kreas eŭropan armeon kun “operacia kapablo” akorde kun la “principoj de la Ĉarto de UN”, la samaj kiujn utiligis Bush, Blair kaj Aznar por pravigi la atakon kontraŭ Irako malplenumante la 51an artikolon de la UN-a Ĉarto mem kiu starigas eksplicite la ĝeneralan respondecon de la Sekurec-konsilantaro pri paco kaj milito. Kial oni ne mencias la 51an artikolon de la Ĉarto de UN aŭ inkludas la rifuzon al la milito kiel tiu ekzistanta en la Itala Konstitucio?. Sed la malneto eĉ igas la batalon kontraŭ la terorismo leĝo per la artikolo I-42a nome de la komunuma solidareco.

La institucia strukturo de EU, kiu garantias la Eŭropan potencon en sia politiko ekstera kaj pri defendo, la Eŭropan fortreson fronte al la enmigrantoj kaj la Eŭropon novliberalan fronte al la laboristoj, submetiĝas en la konvencia malneto al Konsilantaro kaj al Ministra Konsilio, ĉi lasta samtempe leĝdona kaj plenuma kaj starigas funkciadon kontrolitan de la interesoj de la grandaj eŭropaj potencoj, la tiel nomita direkcio, en la Unio. La egalecon de la membroŝtatoj oni oferas ne nur rilate la prezidantecon de la Konsilio, elektitan de la estroj de ŝtato kaj registaro inter ties eksaj kolegoj, sed ankaŭ rilate la propran Komisionon, kiu ĝis nun estis la garantio mem de tiu egaleco. La malneto enhavas ankaŭ leĝe la “plifortigitan kunlaboron” inter parto de la membroŝtatoj, kreante malsimetrian Union kun malsamaj rapidoj kaj rajtoj. La komunuma metodo, bazita sur la internaj instituciaj ekvilibroj establitaj de la Roma Traktato, estas la unua viktimo de la “alta konkurenco”.

Alia Eŭropo eblas
Por demokratia kaj sociala refondo de EU

La malneto de la konvencia Konstitucio (kies redakton partoprenis la nov-liberalaj kaj social-liberalaj partioj sed ne la eŭropa transformanta kaj alternativa maldekstro), ne estas akceptinda tia kia ĝi estas nuntempe. La venontaj monatoj postulos al la alternativa eŭropa maldekstro, al la sindikatoj, al la neregistaraj kaj popolaj organizaĵoj kaj al la socialaj movadoj specialan penon por defendi siajn principojn kaj por postuli radikalan demokratian kaj socialan refondadon de la Eŭropa Unio. La Konstitucio kiun aprobos la Interregistara Konferenco de ŝtatestroj kaj registarestroj ne povas esti tiu kiun enhavas la projekto, kiu defendas la interesojn de la regantaj eŭropaj klasoj kaj neniigas tiujn de la laboristoj kaj la popoloj. Kiel substrekis la grandegaj manifestacioj por la tutmonda justeco dum la lastaj jaroj kaj ankaŭ la rezistado de la laboristoj kaj sindikatoj kontraŭ la eltondadoj de iliaj rajtoj, salajroj kaj pensioj kaj por la defendo de la publikaj servoj, alia Eŭropo eblas kaj necesas.

Por paca Eŭropo, kontraŭ la Eŭropo-potenco. Ni proponas ke oni inkludu inter la unuaj artikoloj de la Eŭropa Konstitucio unu per kiu EU “rifuzu la militon kiel agresilon kontraŭ la liberecoj kaj la sendependecoj de aliaj popoloj kaj kiel solvilon por la internaciaj disputoj” kaj konsideru kontraŭleĝa iun ajn militistan agadon kiu perfortus la 51an artikolon de la Ĉarto de UN. Same, ni kredas necese ke la Eŭropa Konstitucio enhavu la principon de la unuflanka forigo de la amasdetruaj armiloj en la teritorio de EU kaj proponu multflankan malarmiĝan procezon kontrolitan kaj reviziitan de UN. La Unio devas veti por la dissolvo de la militistaj aliancoj kaj blokoj, laŭ strikta interpreto de la 51a artikolo de la Ĉarto. EU ankaŭ devas enkonduki inter siaj internacipolitikaj celoj la impulson de nova tutmonda konstituciismo, pere de Demokratia Kontrakto de la Popoloj, por la starigo de la internaciaj akordoj pri la medio, la klimata ŝanĝo, la nutrada sekureco, la batalo kontraŭ la kontaĝaj malsanoj kaj la epidemioj.

Por demokratia Eŭropo kaj de la popoloj, kontraŭ la Eŭropo de la “demokratia deficito”. Ni opinias nepra la restarigon de la popola suvereneco kaj de ĝia konstitucia povo rilate ĉiujn eŭropajn temojn, sen limigi ĝin je la malgrandaj limigoj de la nuntempaj membroŝtatoj. La Eŭropa Konstitucio devas enhavi principon pri memdispono, per kiu kreiĝis grava parto de la membroŝtatoj post la Unua Mondmilito, kohere kun la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj. Ĝi devas enhavi la juran egalecon de ĉiuj eŭropaj lingvoj sen ignori la eblon fiksi unu aŭ kelkajn vehiklajn lingvojn por la interna funkciado de ĝiaj institucioj. Ĝi devas doni leĝfaran povon ekskluzive al la Eŭropa Parlamento kaj al la Kongreso de la Eŭropaj Popoloj, konstituota de reprezentantoj el la ŝtataj, naciaj kaj regionaj parlamentoj de EU. La ŝtataj, regionaj kaj naciaj parlamentoj devas havi vetorajton, surbaze de kvalifikita plimulto, por la neapliko en sia teritorio de iu ajn komunuma leĝo, aŭtomate sin malfermante procezo pri konstitucia internacia arbitracio se tio ne damaĝas la individuajn kaj kolektivajn rajtojn. La Komisiono devos respondeci antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu devas havi plenan povon por, pere de la malaproba voĉdono, eksigi la Prezidanton de la Komisiono aŭ iun ajn el la Komisionanoj en ĉiu ajn momento. La Eŭropa Konsilio konservos kune kun la Komisiono la rajton je leĝa iniciativo sed ne la leĝdonajn funkciojn kaj ĝia celo estos la kunordigo de la aplikado en la membroŝtatoj de la komunumaj gvid-linioj deciditaj de la Komisiono. Devos esti fleksebla regularo pri la diversaj formuloj de partoprena demokratio, inter ili la popola leĝdona iniciativo kaj la referendum-rajto kaj ankaŭ tiuj proponoj kiuj faciligas la civitanan intervenon en la interkonsiliĝoj kaj la decidaj procezoj kaj en la kontrolo kaj eksigo de la publikaj postenoj, postulante la plej grandan informan travideblecon kaj la tujan depurigon de respondecoj pri iu ajn kazo de koruptado.

Por Eŭropo de la egaleco en la diverseco, kontraŭ la Eŭropo de la rajtaj malegalecoj kaj ksenofobio. Ni postulas la forigon de la Titolo VII kiu kondiĉigas kaj interpretas la Ĉarton pri Fundamentaj Rajtoj kaj kreas eŭropajn civitanojn de unua aŭ de dua klaso sen starigi egalecon pri rajtoj por ĉiuj. Por la plena garantio de ĉiuj rajtoj por ĉiuj homoj loĝantaj en EU, sendepende de ilia deveno, inkluzivita la agnosko de ilia rajto je civitaneco post la maksimuma tempo de kvin jaroj da restado en iu ajn lando en EU. Por plena anekso al la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de tiuj rajtoj leĝe agnoskitaj per juĝista decido de la Eŭropa Tribunalo pri Justico.

Por Eŭropo bazita sur la plena egaleco de la virinoj kaj sur ilia aŭtonomeco, kontraŭ la diskriminacia kaj patriarka Eŭropo. Ni postulas la kompromison forigi ĉiujn barilojn -en la politiko, en la malsamaj medioj de laboro kaj de ĉiutaga vivo- kiuj malebligas antaŭeniri al reala procezo pri la emancipiĝo de la virinoj, kaj ankaŭ favore al la agnosko de la libereco pri seksa elekto, pere de rimedoj kiel la enigo en la Konstitucion de normo pri genra egaleco en la ĉefaj komunumaj organoj, la batalo kontraŭ la iniĝo de la malriĉeco kaj la disdono de la hejma laboro, la rajto je kontraŭkoncipado kaj je aborto kaj la agnosko de plenaj rajtoj por la faktaj paroj.

Por sociala Eŭropo, kontraŭ la novliberala Eŭropo de la “Lisbona Spirito”. La Eŭropa Konstitucio devas enhavi novan socian kaj civitan kontrakton kiu certigu la universalan kontentigon de la bazaj bezonoj de la eŭropaj civitanoj per publikaj servoj kiel la socia sekureco, la sanservo, la edukservo, la justico, la energio, la akvo, la telekomunikoj kaj la loĝejo. Kvankam respondecos la membroŝtatoj, la Konstitucio devas certigi la devigon de EU interveni en tiuj aferoj pri kiuj la membroŝtatoj ne povos garantii bazajn rajtojn egalajn por ĉiuj eŭropaj civitanoj sendepende de ilia loĝloko, por certigi la plenan ekzercadon de ilia civitaneco.

Tiucele, la Unio devas realigi politikon de disdonado favore al la civitanaj sektoroj kaj la regionoj plej malriĉaj. La Parlamento kaj la Kongreso de la Eŭropaj Popoloj devos fiksi komunuman buĝeton, ĝis la 5% de la IMP (Interna Malneta Produkto), kapabla alfronti ĉi tiujn devojn per rektaj kontribuoj de la membroŝtatoj kaj per la starigo de eŭropaj impostoj. Ĉi lastaj ĉefe impostos la nerenovigeblajn energiojn, 1% el la akcesora vendo de valorpaperoj kaj obligacioj kaj la internaciajn transakciojn pri kapitaloj kaj la valutŝanĝoj. La Centra Eŭropa Banko dependos de la Eŭropa Parlamento, kiu aprobos la ekonomiajn gvid-liniojn proponitajn de la Komisiono kaj ĉiuj kvin jaroj okazos referendumo pri la ekonomiaj kaj socialaj strategiaj orientadoj por certigi la plej larĝan civitanan partoprenon en la buĝetoj.

La Stabileca Pakto, kiu hodiaŭ strangolas la eŭropan ekonomion kaj celas faligi la konsekvencojn de la recesio sur la laboristojn, estos anstataŭigita per Pakto por Subtenebla Disvolvo kaj Nova Plena Dungeco, kiu atentos ankaŭ pri la bezono disdoni kaj kundividi la malsamajn tempojn de laboro kaj de vivo, liberigante al la Konstitucio el la artefaritaj limigoj de la buĝeto nulo, de la nuntempa modelo de malstabiliĝo de la salajrata laboro kaj de produktivista ekonomia koncepto, ebligante tiel ke la Eŭropa Parlamento kaj Kongreso reakiru la kontrolon sur la eŭropa ekonomio por certigi veran socialan eŭropan modelon. Por tio oni kreos Eŭropan Fonduson pri Solidareco kiu funkcios kiel aŭtomata stabiligilo antaŭ la krizoj kaj recesioj, kiu povos etendiĝi ĝis la 1% de la komunuma IMP. La Eŭropa Konstitucio reguligos per leĝo la 35-horan semajnon tra la tuta Eŭropa Unio, la principon de egala salajro por egala laboro kaj la rajton je sufiĉa enspezo por ĉiuj.

Por Eŭropo preta fari pacon kun la planedo Tero, kontraŭ la Eŭropo de la “Prestige” kaj la malŝparado. La Eŭropa Konstitucio devos reguligi generacian kontrakton por la produktado kaj disdono de energio, inkludita la fermo de ĉiuj atom-energiaj centraloj en EU, ligita al eŭropa plano pri anstataŭigo kaj energia sekureco kaj pri stimulado de la renovigeblaj energioj. Ĝi ankaŭ stimulos novan kulturon pri akvo cele al ekvilibro kaj racieco de uzo kaj renoviĝo de la akvaj ekonsitemoj. Ĝi vetos por la strikta plenumado de la Kiota Protokolo kaj la malplialtigo de la poluaj gasoj kaj helpos krei la kondiĉojn por nova produktada, transporta kaj konsuma modeloj akordigeblaj kun la postvivo de la planedo.

Por laika Eŭropo, kontraŭ la altrudo de “kristana” Eŭropo. Kontraŭ dekstro kiu celas altrudi diskriminacian traktadon favore al la kristanaj religiaj institucioj kaj krei rifuzon pri aliaj kulturoj kaj religioj ĉeestantaj Eŭropon, ni postulas la absolutan laikecon kaj la respekton al la diverseco ene de la Unio.

NI ESTAS EŬROPAJ CIVITANOJ
NI EKZERCU NIAJN RAJTOJN

Ni ne faras al ni iluziojn. Malgraŭ la modereco de la plimulto el la proponoj ĉi tie prezentitaj, kiuj estas nur kondukilo de la bazaj demokratiaj kaj socialaj postuloj de la socialaj movadoj kaj sindikatoj, por defendi niajn rajtojn kiel civitanoj necesas vasta mobilizo por popola eduko kaj debato. La alternativa eŭropa maldekstro ne povas anstataŭi la konstitucian suverenecon de la eŭropaj popoloj, sed povas kaj devas kampanji por alia ebla Eŭropo cele al la balotoj por la Eŭropa Parlamento kaj la referendumoj pri la eŭropa konstitucia projekto akceptita fine en la Interregistara Konferenco.

Kontraŭ la konservativa, liberala aŭ social-liberala Eŭropo kiu defendas la rajtojn de la eŭropaj regantaj klasoj, la alternativa eŭropa maldekstro devas rekonstrui la plej grandan aliancon kun la socialaj movadoj, la sindikatoj kaj la civitanaj organizaĵoj, kaj difini socialan, kulturan kaj politikan blokon kiel eble plej vastan kiu alstrebu la hegemonion pri la defendo de la demokratiaj kaj socialaj rajtoj de la civitanoj kaj de la eŭropuniaj popoloj. La okazigo de la Eŭropa Sociala Forumo en novembre en Parizo-Sanktdeniso estu granda ŝanco por antaŭeniri sur tiu vojo.

Tradukita de P.F.

FONTO: https://www.nodo50.org/esperanto/artik08.htm

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.