INĜENIERINO DE GOOGLE SUPERIS LA REKORDON PRI LA KALKULO DE PI

La lasta ĵaŭdo (la 14-a) estis la Tago de la matematika konstanto Pi. En la dato la inĝenierino de Google Emma Haruka Iwao gvidis skipon, por rompi la rekordon de la kalkulo de tiu fama nombra proporcio, kaj fakte ŝi sukcesis.

La oficiala anonco elklarigas, kiel Iwao sukcesis superi tian rekordon. “La plej granda defio pri Pi estas tio, ke ĝi postulas multege da konservado kaj memoro, por kalkuli”, ĝi diris.

Por venki tiun rekordon, ŝi uzis la programon ycruncher, kiu helpis ŝin kalkuli la trilionojn da ciferoj de Pi. La inĝenierino ankaŭ kalkulis kun 25 virtualaj maŝinoj operaciigataj de Google Compute Engine, por provizi la programon kaj fini la laboron.

Entute la kalkulo utiligis 170 terabajtojn da datenoj. Laŭ sciigo de Google tiu kvanto estas proksimume sama kiel tiu de la kolekto da presaĵoj de la Biblioteko de la Usona Kongreso.

La historio de Emma Haruka Iwao

La inĝenierino aĝis 12 jarojn, kiam ŝi ekkonis Pi. “Kiam mi estis infano, tiam mi elŝutis programon por kalkuli Pi en mia komputilo”, ŝi diris. Ŝi rememoris, ke en tiu tempo la posedantoj de la monda pria rekordo estis la japanoj Yasumasa Kanada kaj Daisuke Takahashi.

Iwao bezonis 121 tagojn, por kalkuli la trilionojn de ciferoj de Pi. Per la helpo de Google Cloud, kiu tenis la servilojn funkciantaj, ŝi sukcesis rompi la rekordon. “Mi rimarkis, ke tio estis emocia konkero por mia skipo”, ŝi rakontis.

Oni taksas, ke Pi estis utiligita unuafoje antaŭ preskaŭ 4 mil jaroj, de la antikvaj babilonanoj. Laŭlonge de la historio tiu neracionala nombro estis kalkulita multajn fojojn de matematikistoj. Ĝia simbolo, tia, kiel ni konas, estis uzita la unuan fojon de William Jones, en 1706.

FONTO:

https://revistagalileu.globo.com/Ciencia/noticia/2019/03/engenheira-do-google-bateu-recorde-de-calculo-do-pi.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.