KIEL SENPAGA MATENMANĜO REVENIGIS 500 KNABINOJN AL LA LERNEJO EN JEMENO

Amikeca matenmanĝo revenigas jemenajn knabinojn al lernejo.

La traduko aperis je 11 Marto 2019

Grupo de knabinoj kiuj matenmanĝas en la lernejo. Foto kun permeso de Faten por Solidarios sin Fronteras (Solidareco sen limoj).

Krom alia mencio, ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo rekondukas al retpaĝoj en la hispana.

Pro profunda manko de rimedoj pro la milito en Jemeno, pli kaj pli da familioj devas retiri siajn gefilojn el la lernejo. La knabinoj ofte estas devigitaj edziniĝi kiam ili havas nur 13 jarojn. Tamen, lernejo en la ĉefurbo Sanao [eo] trovis modestan sed efikan solvon.

La ne-registara organizaĵo (NRO) [eo] Solidarios sin Fronteras, bazita en Hispanio kaj Jemeno [ambaŭ eo], gvidata de volontula teamo kaj financita ĉefe per privataj donacoj —kelkaj el ili de nur unu eŭro monate—, komencis donaci kompletan matenmanĝon al la knabinoj de tiu lernejo, kiuj aĝas inter 6 kaj 16 jarojn. Antaŭ la komenco de la projekto, unu el kvin knabinoj forestis el la lernejo. Iom post iom ili komencis reveni kaj ekde septembro 2018, ĉiuj 525 lernantinoj venas regule al la lernejo, diras la fundintoj de Solidarios.

Mi parolis per WhatsApp [elp.ŭacap] kun du el la fondintoj de la neregistara organizo, Eva, kiun mi renkontis persone antaŭ multe da tempo en Barcelono

[eo]

, kaj Faten, kiu loĝas en Jemeno. Ambaŭ rakontis al mi kiel naskiĝis la projekto “Manĝaĵo por eduki kaj protekti“. Ili ankaŭ petis al mi ne malkaŝi ilian kompletan nomon nek tiun de la lernejo pro sekureckialoj.

En marto 2018, unu el la instruistinoj prenis kontakton kun Faten rilate al okjara knabino kiu ĉiutage pli kaj pli maldikiĝis kaj aspektis elĉerpita ĝis iun tagon ŝi ne plu aperis en la lernejo. Ne estis la unua kiu forlasis la lernadon, sed ŝi estis la plej juna. La instruistino parolis kun la familio: ĝi spertis ekstreman ekonomian senhavecon kaj ricevis ofertojn por edzinigi sian filineton [eo].

Parolante kun Faten, la instruistino sin demandis ĉu eble ĉiutaga manĝo povus motivigi la familiojn sendi siajn filinojn al la lernejo. Kaj tiel aperis la ideo. Faten rakontas:

La plejmulto [de tiuj knabinoj] estas filinoj de laboristoj de la teksa fabriko, kiu estis komplete detruita [pro la bombadoj]. La familioj ricevis neniun salajron dum 3 jaroj. Kiel ili povus havigi al si manĝon? […] La plej grava estas ke ni donas al la knabinoj subtenon por fini siajn studojn. Iliaj familioj ankaŭ estas kontentaj, ĉar daŭrigi lernadon ebligas ke ili ne restu hejme aŭ ne bezonas edzinigi ilin tiom junaĝe.

En marto 2018, Unuiĝintaj Nacioj [eo] deklaris la humanitaran krizon [eo] en Jemeno la plej grava en la mondo. Kun akutaj senlaboreco kaj inflacio, 80 procentoj de la familioj dronas en ŝuldoj kaj 65 procentoj baraktas por povi aceti manĝaĵojn.  

Legu pli: En Jemeno, la akvokrizo ŝuldiĝas al la milito, la malmastrumado kaj la klimata ŝanĝo.

Solidarios sin Fronteras (SSF) konsultiĝis kun pediatrino

[eo]

por decidi pri la menuo. Faten ĉiumatene iras butikumi, dum geedzparo uzas ŝian kuirejon por prepari, enpaki kaj transporti la manĝaĵon. Dum 45-minuta paŭzo de sia laborejo, Faten kuras al la lernejo por helpi la instruistinojn disdividi la porciojn. Kelkfoje, siaj fratoj ankaŭ venas helpi.

La organizaĵo SSF funkcias kun la sama filozofio en la cetero de siaj programoj. Per “Manĝhelpo por familioj” [es], skatoloj kun manĝoj estas sendataj al malriĉaj familioj en Sanao, Adeno, Amran, Rajdah, Al Hudajda, Al Dorihimi, kaj al senhejmaj familioj de Taiz [ĉiuj eo]. “Akvo por Jemeno” prizorgas akvorezervujojn en la kampoj por interne translokigitaj personoj de Amran kaj Raydah, kaj “Rekonstrui la insulon Sokotra” havigas cementon por repari domojn kaj fosi putojn sur la insulo Sokotra

[eo]

, ruinigita de uraganoj

[eo]

en 2015.

“Kaj se ni mem farus tion?”

Dum vojaĝo al Jemeno en 2012, Eva renkontis Faten. Eva estis rigardanta naskiĝfeston je apuda tablo en kafejo de Sanao kiam la datrevenantino donacis al ŝi pecon da kuko. Estis Faten. Ili amikiĝis kaj poste revidis unu la alian plurfoje, la lastan fojon en 2015, dum la lasta vojaĝo de Eva al Sanao. Faten memoras:

Kelkajn semajnojn antaŭ la komenco de la milito, mi estis en Whatsapp (kiel kutime) kaj demandis al Eva, “Ĉu ni povas ion fari por helpi?”. Eva respondis ke ŝi serĉos organizaĵon en Hispanio kun ŝia amikino Noèlia, kaj mi devis serĉi plian ĉi tie en Jemeno.

Eva, kiu havas 15 jarojn da sperto en internacia kunlaborado, renkontis neniun fidindan etan NRO-n en Jemeno. Tiel ŝi, Faten kaj la tria amikino, Noèlia, decidis krei mem organizaĵon en la sama jaro. Eva kaj Noèlia okupiĝas pri la kolektado de monrimedoj kaj uzas sociajn komunikilojn, radion, gazetaron kaj prelegojn por klarigi sian laboron kaj allogi kontribuantojn. La plejmulto donacas rete kaj dank’ al amasfinancado, SSF financas ĉiujn projektojn aparte. En Jemeno, Faten respondecas pri la surloka administrado de la operacioj —ofte de sia propra hejmo. La tri virinoj formas la ĉiutagan estraron kaj klopodas plej eble bone kombini siajn taskojn en la NRO kun siaj ĉiutagaj profesiaj taskoj.

SFF regule kundividas fotojn, videojn kaj detaligitajn aktualiĝojn en siaj sociaj retpaĝoj. Ili ankaŭ disvastigas informan enhavon por sensivigi pri la milito en Jemeno, ĉefe pri la rolo de Hispanio kaj de aliaj landoj en la liverado de armiloj uzataj en la konflikto.

FONTO: https://eo.globalvoices.org/2019/03/3530

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.