FUKUŜIMO: NUKLEA KATASTROFO: OK JAROJN POSTE, LA RAJTOJ NE ESTAS RESPEKTATAJ (1)

09/03/2019

Ok jarojn post la komenciĝo de la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, raporto de “Greenpeace-Japanio” denuncas la malobservadojn de la homaj rajtoj, fare de la japana registaro. Ĝi dungadas sub-pagitajn kaj neprotektatajn laboristojn por malinfekti la radioaktivajn areojn, interrompas ordonojn pri evakuado malgraŭ tre altaj niveloj de radioaktiveco, kaj tio spite sanitarajn riskojn kaj internaciajn rekomendojn. La sanitara kaj humanitara krizo, kiu frapas Japanion tute ne estas finita.

Dungitoj sub-pagitaj kaj malbone protektitaj fronte al radiadoj 

La enketo plenuminta de “Greenpeace-Japanio” en la areoj en plua malinfektitado ĉirkaŭ Fukuŝimo, estas kleriga:  la laboristoj taskitaj pri malinfektado de la areoj, kie la registaro volas reinstali familiojn, intervenas en neakcepteblaj kondiĉoj. «En areoj, kie kelkaj el tiuj dungitoj laboras, la niveloj de radiadoj registritaj provokus urĝan proceduron, se ili estus registritaj interne de nuklea instalaĵo, alarmas Shaun Burnie, spertulo pri nuklea energio ĉe “Greenpeace-Germanio”. Tiuj dungitoj ricevis nenian formadon pri radioprotektado, estas sub-pagitaj, submetitaj al altaj niveloj de radiado, kaj riskas perdon de sia laborposteno, se ili parolas. La specialaj protokolistoj de Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj pravas alarmi Japanion pri tiuj riskoj kaj malobservadoj».              

Unuiĝintaj Nacioj denuncas «riskajn laborkondiĉojn»  

En aŭgusto 2018, spertularo de UN jam petis de la japana registaro, adopti urĝajn aranĝojn por garantii la protektadon de tiuj nukleaj laboristoj, inter kiuj multaj estas migrantoj, azilpetantoj kaj senhejmuloj. Tiuj protokolantoj de UN deklaris sin «tre maltrankvilaj pro tio, ke la dungitoj estas ekspluatataj ne estante informitaj pri la risko de submetiĝo al radiadoj, ke ili estas devigataj akcepti danĝerajn laborkondiĉojn pro la ekonomiaj malfacilaĵoj, kaj pro la neadekvata kvalito de la aranĝoj pri formado kaj protektado».   

Tiuj «maltrankvilaĵoj» estis konfirmitaj tiujn lastajn monatojn per la enketo plenuminta surloke fare de “Greenpeace-Japanio”: rekrutigo de personoj vivantaj en malfacilaj vivkondiĉoj, foresto de taŭga formado, falsigo de legitimiloj kaj medicinaj atestoj, oficialaj registraĵoj nefidindaj, intervenoj en medio ege radioaktiva…

daŭrigota:

  • Nuklea risko kaj nehumana traktado
  • Nuligo de la evakuado malgraŭ alta procento de radioaktiveco
  • Malĝusta prezentado de la riskoj en Fukuŝimo

https://www.greenpeace.fr/catastrophe-nucleaire-fukushima-droits-travailleurs-enfants/

FONTO: http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/fukusimo-nuklea-katastrofo-ok-jarojn-poste-la-rajtoj-ne-estas-respektataj.html?utm_source=_ob_email&utm_medium=_ob_notification&utm_campaign=_ob_pushmail

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.