SAUDA ARABIO: AKTIVULINOJ POR LA VIRINRAJTOJ ESTAS PERSEKUTATAJ

08/03/2019

Tamen, neniu enketo estis malfermita pri iliaj asertoj de torturoj. 

Bildo: la saudaj aktivulinoj por la virinrajtoj (maldekstre dekstren)Loujain al-Hathloul, Eman al-Nafjan kaj Aziza al-Yousef, kiuj estis arestitaj en 2018 kun aliaj geaktivuloj. 

La prokurorejo taskita pri punpersekutoj en Sauda Arabio, anoncis la 1an de marto, ke la ĉefaj aktivulinoj pri virinrajtoj enkarcerigitaj de post la ondo da arestadoj, kiu komenciĝis en majo 2018, estos objekto de formalaj akuzoj, kaj aperos ĉe tribunalo, deklaris “Human Rights Watch”. La prokuroroj ne precizigis, kiajn akuzojn estos starigitaj kontraŭ tiuj personoj.

Organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj menciis ekde novembro 2018, ke saudaj pridemandintoj torturis almenaŭ kvar malliberulinojn, interalie per elektraj malŝargoj kaj skurĝbatoj, ili turmentadis kaj seksagresis ilin.

«La sauda prokurorejo intencas akuzi aktivulinojn pri virinrajtoj, kiuj devus esti senkondiĉe liberigitaj», deklaris Michael Page, kundirektoro de la sektoro Mez-Oriento kaj Nord-Afriko ĉe “Human Rights Watch”. «La saudaj aŭtoritatoj komencis nenian enketon pri la gravaj asertoj de torturoj, pri kiuj suferis tiuj aktivulinoj. Prefere, devus esti persekutataj iliaj torturistoj ».

La 1an de marto, la sauda prokurorejo publikigis deklaracion pri sia intenco persekuti plurajn arestitajn personojn, ĉar ili organizis «kunordigitajn kaj organizitajn aktivaĵojn […] celantajn atenci sekurecon, stabilecon, kaj la nacian uniĝon de la Reĝlando».     

Tamen, nenia enketo estis malfermita pri la asertoj de torturoj, pri kiuj suferis tiuj malliberulinoj.

La represio kontraŭ la aktivulinoj pri virinrajtoj, komenciĝis la 24an de junio 2018, kelkajn semajnojn antaŭ la nuligo de la malpermeso konduki veturilon, al kiu ĝuste la virinoj estis antaŭe submetitaj. Pluraj aktivulinoj estis ankaŭ malliberigitaj, sed aliaj plu estas enkarcerigitaj, sen formalaj akuzoj. Temas interalie pri la aktivulinoj por la virinrajtoj: Loujain al-Hathloul, Aziza al-Yousef, Eman al-Nafjan, Nouf Abdelaziz, Mayaa al-Zahrani, Samar Badawi, Nassima al-Saada, Hatoon al-Fassi, Shadan al-Onezi kaj Amal al-Harbi.

Ankaŭ viroj, kiuj subtenis iliajn aktivecojn – kiel la aktivulo Mohammed Rabea – estas enkarcerigitaj.

https://www.hrw.org/fr/news/2019/03/01/arabie-saoudite-des-militantes-des-droits-des-femmes-poursuivies-en-justice

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.