MEKSIKO: INDIĜENA VIDANTO, KIU KONTRAUSTARIS GASPROJEKTON IMPLIKANTAN EUROPAJN MULTNACIAJN FIRMAOJN, ESTIS MURDITA

04/03/2019

Samir Flores, indiĝena gvidanto kaj ĉefrolulo de la opozicio al la Proyecto Integral Morelos, estis murdita pasintan 20an de februaro en Meksiko. Tiu grandega gasprojekto estas financita de multaj eŭropaj multnaciaj firmaoj, inter kiuj Nissan kaj Saint-Gobain.

Samir Flores, indiĝena gvidanto naŭatla, estis murdita per du kugloj en la kapon pasintan 20an de februaro en sia naskiĝvilaĝo de la Ŝtato Morelos, en Meksiko. Li estis unu el la ĉefroluloj de la opozicio al la “Proyecto Integral Morelos” (PIM), granda projekto, kiu inkludas interalie gasdukton kaj du termoelektrajn centralojn en la Ŝtatoj Puebla, Morelos kaj Tlaxcal, sud-oriente de la meksika ĉefurbo. La murdo okazis apenaŭ kelkajn tagojn antaŭ la tre kontestata loka referendumo pri la PIM.

Laŭdata kiel rimedo provizi gason kaj elektron malpli kostajn al la surlokaj loĝantoj, la “Proyecto Integral Morelos” aperas ĉefe kiel projekto kongrua kun la interesoj de la eŭropaj multnaciaj firmaoj instalitaj en la regiono. La gasdukto kaj la elektraj centraloj estos konstruitaj kaj mastrumataj de hispanaj entreprenoj (Abengoa, Elecnor kaj Enagas), kaj estos antaŭ ĉio je la servo de produktaj unuoj de firmaoj kiel Unilever, Continental, Nissan (kies ĉefa akciulo estas Renault) kaj la franca entrepreno Saint-Gobain.

La surlokaj komunumoj timas siaflanke la konsekvencojn koncerne poluadon kaj troekspluatadon de akvo-resursoj. Kaj ili ĉefe denuncas la eksproprietigon de siaj tradiciaj teroj, kaj la malobservadon de la rajtoj de la indiĝenaj popoloj. La vojlinio de la gasdukto preterpasos proksiman vulkanon.                         

Referendumo en streĉiteca etoso 

La meksikaj aŭtoritatoj sciigis, ke la rilato inter la murdo de Samir Flores kaj la opozicio al la “Proyecto Integral Morelos” ne estas demonstrita. La prokuroro de la Ŝtato eĉ emfazis eblan kulpecon de krimaj bandaĉoj. Tiu deklaro estigis ondon da kondamnoj. La Fronto Popola de Defendo de la Tero kaj Akvo (FPDTA), kiu estas koalicio de opoziciuloj, denuncis «politikan krimon».

La registaro rifuzis nuligi la referendumon pri la PIM, kiu okazis la 23an kaj 24an de februaro. Sur fono de incidentoj, de amasa polica ĉeesto, kaj akuzoj pri fimanipulado de la rezultoj, la referendumo donis la venkon al la Jes. Sed la kontestado daŭras. Manifestacioj kaj blokadoj de aŭtovojoj estis organizitaj la 3an de marto por postuli justicon post la morto de Samir Flores, kaj protesti kontraŭ la termoelektra centralo.         

Antaŭ kelkaj monatoj, simila referendumo pri alia projekto, tiu de la nova flughaveno de Meksikurbo, vidis venkon de la Ne, kio devigis forlason de la konstruejo, kie la laboro jam komenciĝis.

Laŭ la kalkuloj efektivigitaj ĉiujare de la NRO Global Witness, Meksiko estas la dua plej mortiga lando por la defendantoj de la medio kaj la rajtoj de la komunumoj, post Brazilo. 207 murdoj de defendantoj de la tero estis registritaj en la mondo en 2017, rekorda nombro.

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.