BRAZILO: ROSANE SANTIAGO SILVEIRA, AKTIVULINO PRI HOMAJ RAJTOJ KAJ MEDIO, ESTIS TORTURITA KAJ MURDITA

01/03/2019

Rosane Santiago Silveira, aktivulino pri homaj rajtoj kaj medio, estis perforte torturita kaj murdita en la urbo Nova Viçosa (Bahia) la 29an de januaro. Ŝi luktis por ĉesigi la akaparadon de teroj, fare de la plantejoj de eŭkalipto en la protektata media rezervejo Ilha de Barra Velha.

Ekstrakta rezervejo estas protektata areo, kie la rezidantaj familioj vivtenas sin per naturaj produktaĵoj el la arbaro. Tiuj aktivaĵoj helpas al konservado de tuteco el la arbaro.    

Laŭ la filo de Sinjorino Silveira, Tuian Santiago Cerqueira, Rosane ricevis multajn minacojn de morto.

«Bedaŭrinde, sento de tuta malsekureco ekzistas, ĉar la Ŝtato ne persekutas tiajn krimojn. Ni estis kun ŝi je Kristnasko, kaj ĉiuj konsciiĝis, ke ŝi estas maltrankvila, ŝi ricevis tri minacojn de morto», deklaris ŝia filo en Rádio Brasil Atual.

Rosane Santiago Silveira loĝis dum 18 jaroj en Nova Viçosa, kaj luktis por krei asocion de protektado de la insulo Barra Velha – protektata rezervejo, kie ŝi vivis – kaj estis membro de la konsilio de la rezervejo de ekstraktivistoj de Cassurubá.

«La tero, kie ŝi vivis troviĝis en la rezervejo, kaj ŝi luktis por malhelpi la antaŭeniradon de la plantejoj de eŭkaliptoj», eksplikis Tuian.

Laŭ ŝia filo, S° Silveira estis trovita mortinta en sia hejmo, kun manoj kaj piedoj ligitaj kaj vunditaj, vestaĵo premita ĉirkaŭ la kolo, kaj tranĉilfrapoj ĉe la kapo. «Mi vidis la korpon, tio estis scenejo de torturo. Ŝi estis ponardita, ligita kun spuroj de bataloj, kaj tirita malantaŭen», li deklaris.

Laŭ Tuian, la morto de Rosane kreis teruran etoson en la urbo. «Ĉiuj timas. Mia patrino estis gaja, ŝi havis bonajn rilatojn kun ĉiuj. Malgraŭ sia engaĝiĝo en la luktoj, ŝi ĉiam estis amika kaj afabla kun la homoj», li deklaris.

Rosane kuniĝas kun la dekoj da ekologiistaj aktivuloj murditaj ĉiujare en Brazilo. En 2016 kaj 2017, la lando situas ĉe la dua rango koncerne la nombron da murdoj de ekologiistaj aktivuloj. La brita NRO Global Witness mencias 57 murdojn en 2017. 

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.