ALĜERIO: SENPRECEDENCAJ MANIFESTACIOJ KONTRAU 5ª MANDATO DE ABDELAZIZ BOUTEFLIKA

24/02/2019

Kolizioj okazis vendredon en Alĝero inter la polico kaj centoj da manifestaciantoj, kiuj direktiĝis al la respublika prezidentejo, kaj devis retropaŝi.

Forpuŝitaj jam unuafoje per pafoj de larmigaj gasoj, la manifestaciantoj, estis blokitaj de polica kordono. Ĝi malpermesis aliron al la stratoj kondukantaj al la prezidentejo. La protestantoj rebatis per ŝtonoj kaj diversaj ĵetaĵoj kontraŭ la policistoj.

La polico sturmis kaj sukcesis forpuŝi la manifestaciantojn pli malproksimen. Tiuj ĉi plu ĵetis ŝtonojn al la sekurecaj fortoj. Kelkaj el ili estis arestitaj.

Pli frue, vendredon posttagmeze, centoj da personoj defiladis en la centro de Alĝero, kie manifestacioj estas oficiale malpermesitaj de post 2001, kaj kie la polico ĝenerale intervenas tuj por malhelpi provon de kolektiĝo.  

Post la granda Islama ĉiusemajna preĝo, pluraj manifestacioj formiĝis en pluraj aliaj lokoj de la urbo, respondante la alvokojn lanĉitajn tiujn lastajn tagojn en la sociaj retoj.

«Ne al 5-a mandato»,  «Nek Bouteflika, nek Saïd» (frato de la Ŝtatestro, ofte rigardata kiel lia potenciala posteulo), skandis la manifestaciantoj, plejparte junaj.

Sur la placo de la Grande-Poste, centre de Alĝero, manifestaciantoj algrimpis la fasadon de la sidejo de la Nacia Demokratia Unuiĝo, partio de la Ĉefministro Ahmed Ouyahia, kaj malkroĉis, sub huraoj, grandan portreton de la prezidento Abdelaziz Bouteflika.

La foto estis disŝirita kaj tretita surgrunde, sen interveno de la polico, multnombre deplojita.    

Ankaŭ aliaj manifestacioj, el diversaj ampleksoj, okazis en pluraj aliaj urboj de Alĝerio kontraŭ 5-a mandato, dezirata de la Ŝatestro 81-jara, kiu regas de 1999.

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.