MANIFESTO ADOPTITA DE LA EUROPA VERDULA PARTIO (EGP) POR 2019

1

Tempo por renovigi la promeson de Eŭropo

Voĉdono por la Verduloj estas voĉdono por ŝanĝo. Ĝi estas voĉdono por ne lasi Eŭropon perdiĝi, sed por fari ĝin tia, kia ĝi estis promesita: unio ne de egoismaj interesoj, sed de kundividita respondeco; unio ne por

financaj gajnoj por malmultaj, sed por ekonomia kaj socia progreso por

ĉiuj, unio, kiu gvidas la mondon, protektante homojn kaj la planedon.

Nun estas tempo por plenumi tiun promeson. Nun estas tempo por ŝanĝi.

Ni estas vere eŭropa movado unuigita per nia vizio, misio kaj pasio. De Irlando ĝis Kartvelujo, de Norvegujo ĝis Malto ni batalas por homa digno, daŭrigeblo, egalrajteco, paco kaj solidareco. Tion ni faras en la parlamentoj kaj sur la stratoj.

Sed hodiaŭ potencaj fortoj provas stiri nin malantaŭen. Unuflanke novaj grupoj uzas agresajn taktikojn kaj la tenton de malamo por altrudi sian manieron por akiri la povon. Aliflanke politikistoj emantaj daŭrigi la ĝisnunan aferstaton malsukcesas realigi veran ŝanĝon en tempo, kiu postulas ambician agadon.

Unuiĝinta Reĝlando decidis forlasi la Union, kaj aliaj fortoj volas malfortigi ĝin. Aŭtoritatismo, rasismo, novliberalismo, terurismo kaj militoj en najbaraj regionoj ĉiuj malsammaniere malpliigis la sekurecosenton ĉe multaj eŭropanoj.

La financa krizo kaj elspezreduktaj politikoj lasis milionojn en malriĉeco, dum grandaj plurnaciaj korporacioj evitas impostojn. Homoj fuĝantaj for de militoj kaj persekutoj vidigis registarojn ne volantajn helpi, dum Eŭropo kiel tuto estas pli riĉa ol iam ajn. La klimata krizo minacas rapide

malfari la fundamentojn de nia civilizacio.

La estonteco de Eŭropo estas en danĝero. Nun estas ĝi estas tempo por ŝanĝo.

Nun, pli ol iam ajn, ni bezonas agi. Ni bezonas konstrui demokratian kaj inkluzivan Eŭropon, kiu estas sociale justa kaj daŭrigebla por la medio. Ni bezonas ekonomion, kiu servas kaj la nunajn kaj la estontajn generaciojn. Ni bezonas Eŭropon, kiu prenas sur sin sian tutmondan respondecon kaj

malatentas neniun.

En la nuna tutiĝinta mondo neniu lando estas sufiĉe granda por sole aliri problemojn. Ni povas repreni la estradon nur per kunlaborado kaj rigardo al la estonteco, ne per konstruado de muroj kaj retiriĝo en la estintecon. Ni estas gvidataj de la Celoj por Daŭrigebla Evoluigo, kiuj provizas gvidilon al ĉiuj landoj.

La Eŭropa Unio estas tute ne perfekta, sed ĝi povas esti potenca forto por la bono. Ni povas plukonstrui sur tio, kio estas atingita kaj ŝanĝi tion, kio ne funkciis. Kunlaborante, Eŭropo povas redukti la malriĉecon kaj krei laborpostenojn, alfronti la klimatan krizon kaj ripari nian naturon,

kontraŭi diskriminacion kaj defendi liberecon.

Ni scias, ke la konstruado de tia Eŭropo ne facilos. Malnovaj partioj emantaj daŭrigi la estintan aferstaton longe rezistis al alvokoj por progresaj reformoj. Sed ni devigis nin ĉiutage diligente labori kun homoj, organizaĵoj kaj movadoj strebantaj al ŝanĝoj tra la kontinento, subtenataj de kreskanta nombro de eŭropanoj. La estonteco estas VERDA.

2

Tra la jaroj nia persista laboro rezultigis multajn sukcesojn. Kun la verduloj, kiuj ludis gravan rolon, Eŭropo antaŭeniris por investi en renovigeblan energion, en sekuran retan privatecon de la homoj,

en pliigon de reutiligado kaj en la malpermesadon de malutilaj pes

ticidoj. Danke al la Verdula gvidado Eŭropo antaŭeniras en la pro

tektado de denuncantoj, kiuj publikigas informon pri publika interesiĝo, en agado kontraŭ aŭtoritatismaj registaroj, en malpermesado de nenecesaj plastaĵoj kaj en la batalado kontraŭ impostevitado de grandaj korporacioj por doni nur kelkajn ekzemplojn.

Voĉdono por la Verduloj rezultigas veran diferencon. Sed multo restas farenda.

Ni volas Eŭropon, en kiu junuloj ne plu devu penegi por trovi taŭgan laborpostenon; virinoj ne estu diskriminaciataj ĉe la laboro; kaj posedantoj de malgrandaj entreprenoj ne suferu pro maljusta imposta konkurenco de grandaj korporacioj. En kiu gepatroj ne maltrankviliĝu pri siaj infanoj pro elmeto al malutilaj kemiaĵoj; ĵurnalistoj pri silentigo fare de potencaj profitantoj; kaj transseksuloj pri surstrata perforto. En kiu maljunuloj ne vivu en ekstrema malriĉeco; kaj homoj ne dronu en

Mediteraneo. En kiu bestoj ne plu estu mistraktataj en industrioj; en kiu malnovaj arbaroj ne estu senarbigataj por mallongdaŭra profito.

Sed ni ne kapablas fari tion sole. Aliĝu al ni por kundividi nian pasion por justa kaj daŭrigebla estonteco.

Estas tempo por renovigi la promeson de Eŭropo.

Heredigi puran kaj sekuran planedon al infanoj kaj junularo

Ni volas, ke Eŭropo konduku la mondon en justan transiron al daŭrigeblaj socioj. Verdigi nian ekonomion estas historia oportuno por krei laborpostenojn kaj plibonigi nian vivokvaliton, samtempe certigante, ke neniu estu postlasita. Klimata krizo, detruo de naturo kaj troa uzado de rimedoj minacas la fundamentojn de nia bonfarto kaj riĉeco eĉ nian se

kurecon. Homa progreso eblas nur ene de la planedaj limoj.

La daŭrigeblo de la medio ne estas lukso, ĝi estas neceso. Kun malpliiĝanta biologia diverseco, malpurigita aero kaj plirapidiĝanta

klimata krizo Eŭropo faru pli multe, pli rapide, tra ĉiuj politikaj kampoj. Ni havas la devon konservi la medion kaj hodiaŭ por la nunaj homoj kaj morgaŭ por niaj infanoj. Ni certigu reprezentiĝon al ĉiuj, kiuj heredos la planedon.

Porklimata agado. Eŭropo montru la vojon al porklimata agado, plenumante la Parizan Akordon. Ni volas, ke EU daŭrigu ĉiujn eblajn strebojn por limigi la temperaturaltiĝon ĝis 1,5 gradoj super la

antaŭindustriaj niveloj. Ni alvokas por eŭropa klimatleĝo kun devigaj karbonbuĝetoj, kiuj minimume 55 procente reduktu eligojn ĝis 2030 kaj por ekonomio, en kiu la neta eligo estu neniom. Tio

inkluzivu restaŭradon de naturaj sorbiloj en arbaroj kaj grundoj.

Por montri gvidemon Eŭropo bezonas pliigi internacian klimato fondaĵon. Se ŝlosillandoj ekster EU rifuzas limigi la eligojn, eblas instali limimpo

stajn alĝustigojn por certigi niveligan kampon por eŭropaj laboristoj kaj kompanioj. Ni volas fortan minimuman prezon en la negoca sistemo pri

eligoj.

Energio.

Manifesto adoptita de la Eŭropa Verdula Partio (EGP) por 2019

Vivi sen perforto ankaŭ estas fundamenta rajto ene de Eŭropo. EU kaj naciaj aŭtoritatoj devas labori kune pli forte kaj bone por malhelpi kaj batali terorismon. La Unio povas provizi financojn por batali radikaligon, dum pli striktaj reguloj pri armiloj kaj municioj povas redukti pafilo

perforton.

Pli proksima unio: reformi EUon prepari al estonteco.

Eŭropa Unio bezonas ĝisdatigon.

Ni penas fari EU pli travidebla, demokrata, efikeca kaj efika. Ni laboras por reformi instituciojn kaj strukturojn konstruadi pli fortikan Union kiu povas rekonektiĝi kun civitanoj. Ni volas konstruadi pli fortan Eŭropon kiu plenumas sian plenan potencialon plibonigi la vivojn de homoj kaj

pritrakti ĉiujn defiojn, kiujn la estonteco povus alporti.

Estonteco de Eŭropo.

EU devas esti evoluigata al plena supernacia demokratio en kiu publikaj

decidoj estas faritaj travideble de elektitaj kaj politike respondecaj reprezentantoj. Kontraŭstaro de kelkaj Membroŝtatoj ne malhelpu la plejmulton antaŭeniri. Tial la postulo al unuanimeco ĝenerale

estu anstataŭigata per normala leĝdona procedo kaj simpligita plibonigita kunlaboro. La Eŭropa Parlamento devas havi la potencon iniciati leĝon kaj uzi sian kun decidon kaj ekzamenadon de rajtojn en ĉiuj sferoj.

Ni firme kredas ke EU devus esti kuntenata ene de la sama kadro. EU institucioj devus ne esti sudividataj aŭ reproduktataj. Ni kontraŭas la kreadon de novaj institucioj nur por nova Eŭrozono, male subtenas establi specialan Eŭrozono komitaton ene de la Eŭropa Parlamento.

Pliaj paŝoj devas iri al „ĉiam pli intima Unio”. Multe povas esti farata ene de la nunaj traktatoj: ni aprobas aŭ parlamentan kunvenon malferman al

la civila socio, aŭ asembleon da balotantoj*, kun mandato kune decidita de la Eŭropa Parlamento kaj reprezentantoj de Membroŝtato agantaj laŭ

kvalifikita plimulto. La fina decido fari ŝanĝojn de la traktato devus esti farata pere de Unio larĝa referendumo de Eŭropaj civitanoj. Ni ne volas vetoojn de individuaj Membroŝtatoj kiuj povus bari tian decidon.

Ni aprobas demokratan estontecon por Eŭropo, kie regionaj kaj naciaj specifecoj estas reprezentataj je la sama bazo kun la ĝenerala intereso de EU. Tial ni proponas sistemon de komuna leĝdonado en kiu la Eŭropa Parlamento, kiu reprezentas la EU civitanojn entute kaj krome enhavas elektitojn surbaze de transnaciaj listoj, decidas kune kun ĉambro da reprezentantaj Membroŝtatoj. Regionoj estas reprezentataj en

fortigita Komitato de la Regionoj.

Buĝeta kaj financa politiko.

EU bezonas multe pli ambician kaj efikan buĝeton por plenumi siajn

taskojn, kun deciditajn de la Eŭropa Parlamento. Tiu pliigo devus esti financita grandparte de propraj rimedoj surbaze de impostoj je poluado kaj uzado de resursoj. La buĝeto ankaŭ devas esti kompletigita kun obligacioj por financi projektojn de ĝenerala intereso. La Unio ankaŭ povus esplori partoprenan buĝeton, ebligante ke la popolo havu rektan diron kiamaniere parto de ilia mono estos uzata.

Post La Briteliro, la Eŭrozono reprezentos ĉirkau kvar kvinonoj de EU civitanoj kaj pli ol kvar kvinonoj de la ekonomio. Niaj proponoj pri estontaj bezonoj de la mona unio koncernas la Eŭrozonajn landojn. La Eŭro zono devas havi fiskan kapaciton kiu ankaŭ estas malferma al ne

Eŭrozonaj Membroŝtatoj, kaj ĝiaj membroj nepre povu zorgi por kunordigaj kaj solidarecaj mekanismoj.

Tiaj iloj, kiel Eŭro obligacioj, subtenante estonteco orientigitajn kaj daŭrigeblajn investojn devus esti preparitaj surbaze de socialaj kaj ekonomiaj kriterioj.

Malakceptante ne sukcesajn politikojn de elspezreduktoj, ni volas sociajn kaj ekologiajn celojn surbaze de egaleco kun la buĝetaj celoj de ĝisdatigita kaj reformulita Pakto pri Stabileco kaj Kreskado. Ĉi tiu Pakto ankaŭ estu kompletigata per Pakto pri Daŭrigebleco kaj Prospero, kiu

difinas socialajn, ekonomiajn kaj ekologiajn celojn surbaze de indikiloj por la Eŭropa Mona Unio (EMU) kaj ĝiaj membroŝtatoj.

La interregistaraj strukturoj de la Eŭrozono, kiel la Fiska Kompakto (la fiska parto de la EUkonstitucio) kaj Eŭropa Stabileco Mekanismo (ESM), devas esti profunde reformataj kaj integritaj en la juran kadron de EU kun la plena inkludigo de la Eŭropa Parlamento. La Eŭro grupo (financministroj de la Eŭrozono) devas fariĝi normala parto de la EU Konsilio. La banka unio devas esti kompletigata kun funkcianta EU kredit

-asekura skemo. La statutoj de la Centra Banko de Eŭropo devas esti reviziataj por ebligi ĝin agi kiel sole restanta pruntisto por Membroŝtat

oj kaj provizi intertempan trankviliĝon dum merkato-krizo de registaraj obligacioj, kaj subteni plenan dungitecon, krom prezo-stabiligo. La kondiĉoj por trankviliĝo devas esti difinitaj de demokratie respondigeblaj

leĝdonantoj ĉe la rilataj niveloj.

Fundamentaj rajtoj kaj migrado reformo.

La amplekso de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj devus esti vastigata por validi rekte en ĉiuj sferoj kaj Membroŝtatoj, kaj ĝia kapacito plibonigita por pli efike defendi individuajn civitanojn. Ni volas ke la rajto

je abortigo estu enkondukata en la Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj. EU devas akceli sian aliĝon al la Eŭropa Konvenciopri Homaj Rajtoj (ECHR)

kaj Membroŝtatoj sian aliĝon al la EU prokuroro. Homoj kaj organizaĵoj devus havi aliron al la Eŭropa Tribunalo de Justico kiam rekte trafitaj pere de vundigo flanke de Membroŝtato aŭ EU institucio.

La Unio devas uzi pli fortajn ilojn, interalie iniciati leĝan proceson

por interveni kiam bazaj Eŭropaj valoroj estas subfosataj. Ni vokas al deviga kaj ampleksa mekanismo por monitori la staton de demokratio, la principo de la jurŝtato kaj fundamentaj rajtoj en Membroŝtatoj. Ĉi tiu

devus esti kompletigita per politika dialogo, rapida interveno se okazus gravaj malobservoj kaj, se necese, adekvata sankcio. Kie la principo de la jurŝtato ne estas garantiita, Eŭropa financado povus preterpasi naciajn registarojn por rekte provizi municipajn administraciojn kaj organizaĵojn.

Ni volas establi instrumenton pri Eŭropaj valoroj por subteni la civilan socion kaj antaŭenigi kernajn valorojn ene de la EU. Ni volas draste pli bonan institucian regadon super EU fondusoj por malhelpi korupton.

Pli inteligenta reguligo kaj daŭripova evoluo.

Pli bona kaj pli inteligenta reguligo povas redukti nenecesan burokratismon kaj fari vivojn pli facilaj.

Reguligo enkalkulu la diversajn kapacitojn de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Tamen, tio devas ne estu kvazaŭ fuma ekrano por

malreguligi kaj retropuŝi necesan protekton por homoj kaj la medio.

La Agendo 2030 por Daŭripova Evoluo lumigas ke la defioj kiujn ni alfrontas estas universalaj kaj interligitaj. La Celoj por Daŭripova Evoluo devas esti enmetitaj trans ĉiuj internaj kaj eksteraj EU politikoj. La Unio adoptu altnivelan efektivigo strategion kiu identigas kaj traktas la mankojn en nunaj politikoj.

Karaj voĉdonantoj, la venonta elektado estos decida por la estonteco de Eŭropo. Ni volas superi la antaŭstaton kaj malfermi novan libron por nia komuna eŭropa klopodo. La mondo ĉirkaŭ ni ne staras senmove kaj ni, en Eŭropo, ne rajtas malŝpari tempon.

Eŭropaj Verduloj promesas batali por la politikoj kiujn ni prezentas vin ĉi tie. Se vi elektas Verdulojn el pli da landoj al la Eŭropa Parlamento, tio helpos nin antaŭenpaŝigi laŭ ĉi tiu Manifesto.

Ni invitas ĉiujn Eŭropajn civitanojn subteni nin en ĉi tiuj bataloj.

En kazo de enhavaj diferencoj validas la angla originalo

Manifesto adoptita de EGP Konsilio, Berlino,.

-25 Novembro 2018

(traduko de Asocio de Verduloj Esperantistaj: Leo de Cooman, Dr. Wolfgang Günther, Dr. Manfred Westermayer

subtenita de traduku.net;

korektita de Reneé Triolle; trovebla je: verduloj.org > Verda Politiko )

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.