PROMESPLENA KOMUNUMO

Aŭ komunumon aŭ la morton !

De Marielen DEZER
Elizeo Rekluzo naskiĝis en periodo fekunda por novaj ideoj kaj popolaj iniciatoj. En 1870 post militaj fiaskoj kontraŭ Rusio kaj Germanio, dum la burĝa registaro preferus rezigni, la popolo volas daŭrigi la militon. Iom post iom la laborista movado maturiĝas interalie post renkontiĝoj kun britaj laboristoj kaj akiras solidan bazon per elektitaj komitatoj. Kiam la registaro subskribas armisticon kun Germanio, la tuta movado reagas simbole, per rifuzo doni la kanonojn pagitajn per popolaj kontribuoj. La Pariza Komunumo naskiĝas por nova socia organizado al vera egaleco, dank’ al demokratieco de la centra komitato, kiu organizis voĉdonon kaj rezignas la povon tuj poste. Tiel stariĝas revolucia registaro, paralele al la oficiala registaro : oni reorganizas la financajn instituciojn, fondas egalecajn lernejojn, decidas salajran egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj disponigon de la kapitalo al la laboristaj kooperativoj kaj atelieroj. Sed oni ne aŭdacas naciigi la centran bankon, kaj tio laŭ analizoj, kondukos al ĝenerala fiasko pro manko de sufiĉaj rimedoj.

Pro registara propagando, la aliaj francaj komunumoj ne vere reagas, kaj la Pariza Komunumo restas izolita. Personaj rivalecoj, hezitemo inter diktaturo kaj anarkio ronĝas la Komunumon de interne. Aliflanke tuj kontraŭas la oficiala registaro, kaj rapide venkas pro milita supereco  : Eble 30 000 viroj, virinoj, infanoj estas masakritaj surstrate en Parizo. El 38 000 kaptitoj arigitaj en Versajlo, multaj mortas pro teruraj kondiĉoj, dissendite al diversaj malliberejoj kaj pontboatoj (tie restis Elizeo dum preskaŭ unu jaro), aŭ al transmaraj punlaborejoj. En 1880 amnestio revenigas tiujn, kiuj sukcesis postvivi. Aliaj sukcesis ekziliĝi en Belgio, Svisio kaj Britujo. Por Elizeo la ekzilo ekster Francio daŭros preskaŭ ĝis la morto, ĉar pro solidareco li rifuzos reveni, dum restas ankoraŭ en kajena punlaborejo kamaradoj anonime luktintaj dum la komunumo.

La Komunumo fariĝis simbolo de abortita revolucio, kiu eble sukcesus instali socian justecon surbaze de demokratiaj reguloj, se ne regus politika ambigueco. Kvankam ĝi ne havis tempon por maturiĝi kaj montri daŭrajn atingojn, ĝi estas inspirfonto por anarkiismo, komunismo, kaj diversaj socialismoj.

FONTO: http://satesperanto.org/spip.php?article504

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.