LA VOJO AL VERA FELIĈO

– de Martinus

La fino de la sekureco.
Ĉu troviĝas multaj homoj, por kiuj la ĉiutaga vivo estas absolute stabila, absoluta feliĉa? Se homo devus respondi tute vera kaj sincera al tiu demando el la spertoj, kiuj ĝi faris kun si mem kaj aliaj, la respondo estu ne. La homoj ne estas feliĉaj. Kelkfoje ili estas pli feliĉaj ol dum aliaj tempoj, sed tio ne estas stabila stadio de sekureco kaj feliĉo. 

Tiu malstabilo montras sin per multaj diversaj manieroj, kaj tio povas komenci jam en la infaneco. Malgranda infano eble naskiĝas ĉe bonaj kaj amemaj gepatroj, estas gardita kaj flegita kaj edukita dum la plej bonaj kondiĉoj por havi bonan komencon de la vivo. Subite la patrino mortas, kaj post iom da tempo la patro trovas novan edzinon, kaj per tio la rilatoj en la hejmo estas tute aliaj. Por la infano la tempo antaŭ la morto de la patrino estas kiel perdita feliĉo, ĝi ne povas trovi bonan kaj intiman kontakton kun la nova patrino, kaj ĝi sentas, ke la sekureco de la vivo estas for. Io estas venenigitaj en la atmosfero de la hejmo, kaj al tio povas esti multaj kaŭzoj. Tio ne necese estas la nova patrino. Por la infano tio povas signifi io nerekta en ĝia vivsinteno, negativeco, kiu povas sekvi ĝin la tutan vivon, se ĝi ne sukcesas venki tion. Ekzistas multaj manieroj, per kiuj la homoj povas perdi sian sekurecon aŭ la sento de feliĉo en la vivo jam dum la infaneco, kaj kelkaj homoj rigardas ilian infanecon kiel speciale sekura kaj feliĉa epoko de ilia vivo, kaj ofte estas, ĉar tiu restas kiel lumanta kontrasto al la travivadoj de postaj vivepokoj, kie la malsekureco, la doloro kaj la trompadoj venis en iliajn vivojn.

Neniu terhomo estas imuna al la malfeliĉo.
Multaj homoj sentas sekurecon kaj feliĉon provizore dum enamiĝo, fianciĝo kaj la mielaj monatoj. Tio povas esti pli aŭ malpli longa, sed jen eble venas kolapso, tio povas esti per morto, malsano, akcidento aŭ, ke unu partnero enamiĝas en tria persono. kaj tio povas esti tute aliaj kaŭzoj. Sed la sekureco kaj la feliĉo ne plu ekzistas, kaj la katastrofo, la malĝojo kaj doloro venis anstataŭ. Kaj kun tiuj faktoroj ofte sekvas timo kaj malfido al ĉio kaj ĉiuj, je la trompado, ke la feliĉo ne daŭris. Ankaŭ maljunaj homoj, kiuj jam travivis relativan feliĉan vivon povas esti trafitaj de la funebroj, zorgoj kaj malfeliĉoj dum la maljuneco, kaj tiu efikas multe pli, se tiuj homoj estis dorlotaj antaŭe. 

Kiu povas esti certa esti tute nevundebla, tute imuna al la malfeliĉo? Neniu povas diri, ke ĝi estas libera. Kelkaj havas la percepton, ke riĉeco kaj potenco faras ilin liberaj, kaj ili batalas por atingi tiujn bonaĵojn, sed pli aŭ malpli poste ili devos koni, ke la feliĉo ne estas aĉetebla, kaj ke tiu, kiu ŝajne estas potenca, supera kaj granda, estas akurate same malpotenca kiel ĉiuj aliaj dum la sortorilatoj de la vivo. Ankaŭ miliarduloj kaj milionuloj kaj kiu ajn, kiu oficiale apartenas al la “granduloj” de tiu mondo, devas travivi la malsekurecon, inter alie la timon por perdi sian pozicion kaj potencon. La vivmaniero de tiuj homoj ofte efikas, ke ili pli facile ol aliaj homoj, kiuj ne havas monon por troe manĝi kaj trinki, estas minacataj de seriozaj malsanoj. Ilia neokupeco aŭ kontraŭe ilia superstreĉo por teni sin sur “la pinto”, povas doni malsanajn nervojn kaj malsanojn. Fine riĉeco kaj potenco ne povas liberigi iun de la zorgojn, kiujn ili travivas en la rilato al familio kaj parencoj, kiuj subite mortas, aŭ trompado de la infanoj kaj multe alio. La riĉulo havas siajn malĝojojn kaj zorgojn akurate kiel la malpli riĉa kaj la malriĉa havas la siajn. Kelkaj ricevas la malfeliĉon kiel subita kolapso, aliaj iom post iom glitas en ĝi, sed neniu tute povas eviti iel travivi tion.

La ŝajna maljusteco de la vivo.
Sed kio kun la homoj, kiuj nomas sin savitaj aŭ sanktaj? Ĉu ili estas escepto? La escepto almenaŭ ne konsistas de tio, ke tiuj homoj evitas malfeliĉon, malĝojojn kaj suferojn. Kvankam ili frekventas la preĝejon ĉiun dimanĉon, regule vizitas la komunion kaj alie sekvas la dogmojn kaj instruojn de la preĝejo, la sekto aŭ alia religio, oni trovas sammultajn pacientojn de ili en la malsanulejoj kaj hospitaloj kiel de iliaj “nesavitaj” aŭ “pekulaj” kuncivitanoj. Kaj ĉu ne okazas, ke kredanta homo en la tempo de mizero diras: “Kial tio ĝuste devas trafi min?” Li aŭ ĝi kredis, ke ili povis esti sekuraj pro ilia sankteco, sed ili travivas alion. Kaj do estas la demando, ĉu oni povas lasi fariĝi amara. 

Se tio aparteni al certa raso, kredo, socia grupo, certa jarnombro aŭ sekso povus decidi, ke kelkaj homoj fariĝis pli feliĉaj ol aliaj, la vivo estus tre maljusteca, kaj al multaj homoj la vivo ŝajne estas tiel. Sed la kaŭzo de tio estas, ke ili juĝas el la momenta situacio, kies kaŭzojn kaj efikojn ili ne konas. La mondo ne estas maljusteca, kaj neniu homo travivas pli multe da sufero, doloro aŭ malĝojo ol alio, kvankam tio ŝajne ne estas tiel. Kompreni tion estas parto de la vojo al la daŭra feliĉo. Sed pli multe estas postulata. Sed ĉu reale estas ebla por la homoj atingi vivon sen sen malĝojoj kaj suferoj, sen trompadoj kaj amareco, sen malsano, manko aŭ doloro? Tio estas ebla, kaj ankaŭ estas ebla por la unuopa homo jam nun komenci krei tiun stadion. Tio signifas krei la la kaŭzojn, kiuj iam estonte havos tiun stadion kiel efiko.

Ĝermanta pruvo pri kaŭzo kaj efiko.
La ordinara tera homo kaj speciale la esploristoj scias iom pri kaŭzo kaj efiko. ĝuste tiun scion diferencas la teran homon de la bestoj. Sed la scio de la terhomoj pri kaŭzo kaj efiko – ankaŭ rilate scienca scio – ankoraŭ estas tre malgranda. Tiu estas koncentritaj pri malgrandaj terenoj kaj pri la fizika materio. Tamen tio estas komenco, kaj iom post iom, kiam la homoj estos faritaj la necesaj spertojn, tio volos konduki ilin longe antaŭen, ja tio fakte volas konduki ilin al la travivado de la granda feliĉo.

Tio eble sonas tre strange, kiam oni pensas al la homaro dum la nuna situacio, kie militoj, revolucioj, misuzado de potenco, murdoj kaj krimoj krom ĉiuj eblas psikaj devojiĝoj floras pli ol iam antaŭe dum la historio de la homaro. Sed kiu kreis la kaŭzojn al ĉi tiuj stadioj? tion faris la teraj homoj mem. Kaj kiu kapablas krei la kaŭzojn, kiuj povas efiki tute aliajn kaj novajn stadiojn? Ankaŭ la teraj homoj mem. Sed oni ne povas supozi, ke ili volas tion. Oni ja ne povas esperi, ke la rusoj, la usonanoj, la ĉinoj aŭ iu alia popolo subite estas preta por krei pacon. Ne, Tio oni ne povas, kvankam ŝtatuloj kaj politikistoj diras, ke estas tio, kion ili volas. Ĉu do la situacio estas senespera? Ne, ekzistas ne nur espero, estas certeco por, ke la homaro eliros de sia malfeliĉo doloro kaj sufero, Sed la homoj nur ne povas vidi kiel kaj scii, kion ili povas fari. Ankoraŭ ili ne konas la vivleĝojn kaj per tio la kaŭzojn, kiuj povos krei la pacon kaj feliĉon kiel efikoj. Tamen estas parolitaj al ili, speciale Kristo faris tion, kaj per sia vivo kaj morto -per sia ekzemplo – li montris al ili, kio estas la vojo, la vero kaj la vivo. Sed ili ne komprenis lin. Ili konstruis dogmodoktrinon kaj ceremonireligion kaj instruon pri pardono de pekoj, kaj kredis je savo kaj feliĉo post la morto por la kredantoj kaj dolorigo en infero por la nekredantoj. Tion oni kompreneble ne povas riproĉi ilin, ĉar la homoj devas agi laŭ siaj kondiĉoj, scio kaj kompreno. Ili devas agi laŭ tiu ŝtupo de evoluo, kie ili estas, ili ne povas pensi kaj agi alie. Sed tio ja ne signifas, ke la Kristanismo ne havis sian grandan signifon por la evoluo de la homaro, speciale en la okcidento.

La Kristanismo kaj la nuntempaj homoj.
Kiam oni vidas, ke la tiel nomataj kristanaj nacioj estas la plej geniaj militistoj en la mondo, ne estas strange, ke kelkaj komencas pripensi la rilatojn ĉi tie en la vivo, kaj ekhavas la percepton, ke la kristanismo estis vana. Ĉar ja ne estas sekureco kaj feliĉo, kion la kristanaj popolaj kreis por si mem kaj aliaj. Ili ankaŭ ne kreis la kaŭzojn, kiuj kondiĉas pacon kaj feliĉon kiel efiko. Sed flanke kun la evoluo de la okcidenta militmaŝino kaj perforta regado, per kio la popoloj en la aliaj mondpartoj plej proksime fariĝis sklavoj kaj parte eliminitaj, en la okcidentaj landoj ankaŭ estas evoluinta io, kio ĝis nun estas la plej granda rezulto de la Kristanismo, kvankam tio ne estas rekte montrata. Tio estas la evoluo de la humana sento en unuopaj homoj kaj la kreado de humanaj entreprenoj en kelkaj ŝtatoj kaj nacioj. Vere, nek la unuopaj humanaj kaj amemaj sintenaj homoj aŭ la humanaj institucioj ankoraŭ estas sufiĉaj multaj aŭ fortaj por havi sufiĉan influon en la mondsituacio. Sed ili estas sur la vojo por ekhavi tion. La kristanismo absolute ne finludis sian rolon, kontraŭe. nur nun ĝi vere devos efektive agi, ĉar pli kaj pli da homoj maturiĝis kaj povas kompreni ĝian signifon kaj povas fari tion al sia propra konduto.

Sed ĉu la Kristanismo estas formulata tiel, ke la nuna kaj estontaj pensantaj homoj povos esti inspirita de ĝia spirita enhavo kaj idemondo? Ne, La vera enhavo de la kristanismo estas por la nuntempaj homoj plej proksime kamuflata aŭ kaŝita ekstera formo, kiu estas kreitaj de la pratempaj kaj mezepokaj preĝejaj patroj kaj teologoj. Tiu formo tute ne konvenas al la nuntempaj homoj, kiu estas sub la influo de la scienca kaj teknika evoluo kaj samtempe ĉiel fariĝis tiel materiismaj, ke ili nur malfacile povas imagi al si, kio spirito estas. Sed tiu manko kaj malhelpo de la Kristanismo dum ĝia plua evoluo volas esti forigita, ĉar scienco pri spirito kaj spirita scienco estas kreata nun, per kiu la tera homo povos ricevi multe pli grandan superrigardon super la rilato inter kaŭzo kaj efiko. Samtempe ili per la spirita scienco ricevas komprenon de la kaŭzoj al la nuna situacio de la homaro, ili ankaŭ ricevas scion, pri kiel tio dum pli longa tempo povos esti ŝanĝata. Kaj estas tre grava: Ili devas lerni kompreni, ke la unuopa humana sintena homo vere povas fari ion por transformi la mondsituacion, kaj ke li absolute ne necese devas atendi, ke ĉiuj aliaj devos fari tion.

La principo de komercado vidata de du perspektivoj.  
Unu de la plej gravaj principoj de nia tempo estas la principo de komerco. Tiu principo havas kolosan signifon por la evoluo de la tuta okcidenta civilizacio kaj kulturo. La komerca principo ankaŭ estas esprimo de kompreno de la rilato inter kaŭzo kaj efikoj, La komercisto lernas, ke certaj kaŭzoj donas certajn efikojn tiel, ke lia komercado donas profiton. Ĉar la sama komercisto ofte estas tre materiisma sintena kaj samtempe tiel egoisma, ke li nur pensas, ĉu tiu komerco momente donas profiton al li. mem, kaj nur malmulte aŭ tute ne pripensas, ke tio eble povas damaĝi alian, ja eble signifi granda deficiton por tiu alia parto. Tiam tiu komercisto, se ni rigardas lin en pli granda, en kosma perspektivo absolute ne estas komercisto. Kial ne? Ĉar li kunlaboris por krei kaŭzon, kiu iam estonte por li donos la efikon: grandan deficiton, banktoton aŭ alian formon de perdo. Tio, kio vidata en la malgranda perspektivo povas doni profiton, do reale dum pli longa perspektivo absolute ne donos profiton. Tial la tuta komercista mondo, kiel ĝi aktiviĝas hodiaŭ, ankaŭ estas preparante sian propran bankroton. Kaj kiel ili povos ekkoni tian sciencon, eĉ se estos kreita spiritan sciencon. Sed la teraj homoj ne konas la la kunligon inter kaŭzo kaj efiko dum la longa epoko. Kaj kiel ili povos ekkoni tian scion, kvankam spirita scienco estos kreita, kiu povos klarigi tion, kiam la plej multaj homoj ne konas – kaj ne deziras koni – la saman sciencon.

Kvankam ankoraŭ nur malmultaj havas intereson por la spirita scienco kaj kono al la vivleĝoj, tio estonte ne estos tiel. Kaj kio ĉi tie estos la instigan forton. Tio estas la akcidentoj, la nesekureco, la suferoj kaj la doloroj kaj ĉiuj ŝajne nevenkeblaj malfacilaĵoj, kiujn la homoj renkontas.

La kosma naturo de la komerca principo estas doni egala valoro por egalaj valoroj, transdonado al utilo por ambaŭ partoj. Kvankam tio estas stulte rigardata kun la okuloj de moderna komercisto, tio ankaŭ validas en la komercista mondo, ke estas pli bone doni ol preni, kiel Kristo diris. Tial ni substreku, ke antaŭ ol interne de la komercista mondo kiel ĉie en la vivo kondutas laŭ ĉi tiu principo, oni ne volos travivi la veran feliĉon. Dum nia tempo oni sekvas kiel ĉefa principo: Estas pli bone preni ol doni, tio ankaŭ estas nomita profito, kaj kvankam ekzistas tre granda kaj honorinda komercado, la tendenco pli kaj pli estas, ke kelkaj – tiuj povas esti homoj aŭ ŝtatoj – volas posedi ĉiuj valoraĵoj kaj la potencon kaj ekspluati la multajn, kiuj estas pli aŭ malpli sen propraĵo. Tio ne estas kritiko de komercistoj, sed nur karakteristiko kaj analizo de la mondsituacio. Ĉar la ŝtatoj ja ankaŭ estas komercistoj, kiujn oni mastrumu per profito, kaj la militoj estas unu de la iloj, kiam oni batalas pri la valoroj,

La malfeliĉo kaj la doloro estas Golgota proceso.
Kio semis la homoj per egoisma mallonge vidata ekspluataj komercaj principoj? Ili semis ion, kio absolute ne donos profiton. Kaj tion ili devos lerni. Tiun instruon ili nur povas proprigi al si per la travivado de siaj propraj agoj, kaj tiuj ili nun travivu. La homoj devos lerni, kio donos profiton al la tuta homaro, kaj ne nur momente, sed dum longa tempo. Kelkaj homoj jam komencis proprigi al si tian scion. Inter ili estas la homoj, kiuj povis akcepti la humanajn religiojn kun etika kaj ama enhavo sen pensi pri la ekstera limigo. Sed kial kelkaj homoj estis pli akceptemaj ol aliaj? Jes, kial la unu rabisto sur Golgoto estis pli malferma kaj akceptebla por la vortoj de Kristo ol la alia? Ĉar la unua de la vivo jam lernis la malfeliĉojn kaj doloroj, kiuj evoluis kompaton en lia animo. La tuta homaro fakte estas kiel Kristo kaj la du rabistoj de ĉiu flanko de li. La tuta homaro ankaŭ estas krucumita. Ni ĉeestas proceson de Golgoto ĉiun fojon ni vidas malluman sorton. La fizika organismo de la homo estas la kruco, sur kiu unu aŭ alia malluma konscio estas eliminita. La konscitendencoj estas firme ligitaj al la kruco kaj devas foriĝi. Ĉar la kruco estas de sango kaj karno, de animala naturo, tio ne ŝanĝas la principon. Ĉio malfeliĉo, sufero, doloro kaj malĝojo, kion la homo travivas en la fizika mondo, estas “la krucumo” de tiu homo. Tio ne estas puno de kolera Dio kaj ankaŭ ne rezulto de hazardoj. Ĉio estas de la pratempo de la sama homo, estas tio, kion li iam supozis povus doni al li “profiton”, sed nun montras sin esti negativa. Sed per tio la sama estulo volos lerni, kio donas homan profiton kaj iom post iom fari tion. Tio estas instruo por fariĝi homo. Per Kristo kaj la du rabistoj la homaro ricevis tri ekzemplojn pri krucumo estas akceptita de diversaj stadioj de la vivo. Unue la malbona rabisto. Li renkontas la efikon de siaj agoj, sed li daŭre estas obstina kaj plena de moko kaj arogo kontraŭ Kristo. Sed li ne estas “malbona”, li nur estas nescianta kaj primitiva. Li komenci esti sub instruo, kie li povos lerni, kio donos homan profiton. “La bona” rabisto estas bona, ĉar li jam lernis parton. Jes, tiom multe, ke li povas diri al la alia: “Ni ricevas tion, kio niaj agoj kaŭzis, sed tiu (Kristo) nenion malbonon faris”. Tiu rabisto estas estulo bone sur la vojo al la vera feliĉo, kvankam li ankoraŭ estas malproksime la celon. Tio atingis Kristo sur la meza kruco. Ĉar estas vera, kiel la rabisto diri: “Tiu nenion malbonon faris”. Tial por Kristo la krucumo ne estis instruo pri, kio kosme donas profiton, ĉar tion li sciis.

La feliĉo kaj la mondliberiĝo.
Lia regno ne estis de ĉi tiu mondo, kie estas malĝojo, sufero trompadoj kaj malsanoj, mizero kaj multe alia. Ĉio tio li jam antaŭ longe metis malantaŭ si. Nun lia tasko estis montri al la tera homo, ke la feliĉo, al kiu ili sopiris, nur estis atingebla per la speciala formo de vivo kaj konduto, nome tiu konduto, kiu kreas tiajn kaŭzojn kaj efikojn, kiuj estas al la utilo, beno kaj ĝojo por la ĉirkaŭo. Ne estis lia misio mildigi koleran Dion kaj esti punita por “la pekoj” de la homoj. Ĉiu tia peko nur estas manko de scio pri kaŭzo kaj efiko kaj aliaj kosmaj leĝoj, kaj ja ne povas esti peka esti nescianta. Tial Kristo ankaŭ povis diri al siaj ekzekutistoj: “Patro, pardoni al ili iliajn pekojn, ĉar ili ne scias, kion ili faras!”. La liberigo de la mondon ne estas liberigo de la homoj de la efikoj de iliaj eraraj agoj per dia “difavoro”. Per tio ili ja neniam estus pli bonaj kaj pli prudentaj, Tio ja signifus halto de ilia evoluo kaj tial altgrade neamema. Kaj ĉar Dio estas kulmino de amo, li ne lasas kelkajn estulojn esti “savita” per lia “difavoro” kaj alia “perditaj” per sia kolero. 

Ĉio scion kaj konon estas efikoj de agoj, kaj ĉiuj saĝaj viroj kaj virinoj, kiuj vivis sur tiu tero, atingis ilian komprenon kaj amkapablon per la doloraj tra multaj fizikaj vivoj. Ili lernis, kio donis homan profiton. Sed kiam ĉiuj vivaj estuloj per iliaj spertoj pri kaŭzo kaj efikoj atingos la plej altan konscian aktiviĝon, la plej grandan scion kaj la plej alta arta dorloto, kion ili do volos kun Kristo? Kial li suferi la morton sur la kruco pro la homoj? Ĉar la tera homaro havu ekzemplon antaŭ la okuloj, homo, kiu per sia propra vivo montris, kiel estas ebla forigi tiujn realojn kaj kaŭzojn de kiuj la efikoj de la mallumo venas, sed kontraŭe per sia praktika konduto montras tian amon al ĉio kaj ĉiuj, ke la proksimeco de Dio estas sensata ne nur en la lumo, sed ankaŭ en la mallumo. “Vi devas ami tiujn, kiu malamas kaj persekutas vin”, diris Kristo, kaj li montris, ke tio estas ebla. Kaj la proprigi de tiu konduto de Kristo estas la “savo” de la homaro, kaj absolute nur tiu sola, li esprimis per la vortoj: “Kaj tiu, kiu ne portas sian krucon kaj sekvas min, ne povas esti mia disĉiplo. ”

La daŭrigo de la Kristanismo.
Ĉiu ajn homo travivas, kiel menciita, la krucumon, kiam li aŭ ĝi renkontas malfeliĉon, kontraŭon, doloron, trompadon, malsanon aŭ malvenkon. Kaj tiam la demando estas, kiel oni reagas al tio? Dum la plej multaj okazoj la reakcio estas: amareco, deprimo aŭ kolero. Sed Kristo ne reagis tiel. Li ja tamen kriis: ” Mia Dio, mia Dio. kial vi forlasis min?” Tio ja ĝuste estis esprimo de tiu stadio, kiun dum la venonta momento venkis. Li mortis sen iu ajn negativan en sia konscio. Oni volas diri, ke tio estas neebla. Tion li povis fari, sed ne aliaj. Tial oni faris dogmojn pri tio, ke li surprenis ĉiujn “pekojn” de la homoj tiel, ke la homoj nur bezonis kredi, konverti kaj konfesi siajn “pekojn” ktp. Do oni faris Jesuon al pekovirŝafo anstataŭ modelo por homa konduto, ĉar oni opiniis, ke la modelo estis tro malproksime de la ordinara homa. Sed por la unua la modelo devas esti perfekta, kaj por la dua multaj homoj ne plu estas tiel malproksime la modelon nun, kiel la homoj estis en la tempo de Kristo. Por la tria: La kristanismo kiel mondimpulso tute ne finis kun la vivo de Kristo sur ĉi tiu globo. Li montris la konduton kaj donis per sia paraboloj kaj montprediko esprimon por la grandaj rezultoj de la vivo. Kaj nun, kiam la tera homaro estas matura al tio, la impulso daŭras tiel, ke spirita scienco donas la rezultojn al la grandaj rezultoj, kiujn Kristo donis al ni. 

Mi ricevis la taskon doni al la homaro vicon da kosmaj analizoj, kiuj kune kreas mondbildon, malkaŝon de la vivleĝoj kaj la dian mondplanon. Tiu kosmologio samtempe estas de la fizika scienco kaj ĝia limigita superrigardo super la rilatoj de kaŭzoj kaj efikoj. Kaj tiu estas instruo en tio, kio estas homa profita kaj dementio de la komerca principo, kiel tiu elvolvis sin nun. La kosmologio ne devos esti modomovado, kiu tro rapide vastiĝas sur la teron. Tio trankvile kaj malrapide volos vastiĝi de homo al homo dum la venontaj tempoj, kaj al la homoj, kiuj povas uzi tion.

Nova vivsinteno.
Kaj kiu povas uzi la spirita scienco? Tio estas al tiuj homoj, en kies konscio la malĝojoj, la suferoj kaj trompadoj jam kreis la kompaton kun aliaj, kiuj havas malfacilaĵojn. Do homoj, en kies sentoj estis evoluinta kapablo por amo ne nur al unu estulo de la kontraŭa sekso, sed al ĉiuj ĉirkaŭoj. Tiu homa sentovivo ne faras ilin sentimentalaj, ĉar samtempe ilia logika senso, ilia kapablo por pripensi kaj havi superrigardon de kaŭzoj kaj efikoj samtempe estas evoluinta. Tiuj homoj estas maturaj por lerni pensi logike, ne nur rilate fiziko sed ankaŭ rilate spiritaj sferoj. De tiaj homoj venos pli kaj pli multaj estonte. Tio kondukas al nova kurso de scienco rilate la mensaj kaj spiritaj sferoj: Ne tiel, ke tio estas scienco nur por certa grupo da homoj kun speciala eduko. Oni prefere povas diri, ke tiuj homoj, kiuj povas akcepti la kosman logikon, estas la homoj, kiuj la vivo mem edukis. Estas tiuj, kiuj tra grandaj malfacilaĵoj komencas senti, kio estas la absoluta bono por ili.

Nova formo de sento de sekureco kreskos en la menso de tiuj ĉi homoj. Ili ne timas la morton, ĉar ili jam komprenas, ke la morto ne ekzistas, sed nur estas transformado tra reenkarniĝo kaj renaskiĝo, kiu en si mem estas evoluo. Kaj tiu evoluo dum la tempo kondukas la homon antaŭen al la stadio de la vera feliĉo, kie ne regas sensekurecon, malsanon aŭ trompadon, kio nuntempe suferigas la homaron. Tiu venonta stadio ne estas atingebla per mirakloj, kaj ankaŭ ne per “pardonado” de kolera Dio. Dio estas la unua, kiu scias, ke neniu estulo momente povas esti alie ol ĝi estas. Tiu scio la homoj ankaŭ volos proprigi al si, kaj tio volas helpi ilin pardoni ilian proksimulon kaj ne postuli, ke li devas pensi kaj agi de spertoj, kiujn li ankoraŭ ne havas. Sed kiam “la maljusteco” estas kontraŭ oni mem, tiam estas grava, ke oni jam komprenas la leĝon pri kaŭzo kaj efiko dum la sortokreado kaj la perspektivon de la reenkarniĝo. Kiam oni scias, ke nenio okazas al iu alio, ol tio al kio oni mem estas la plej interna kaŭzo, kaj ke oni mem dum ĉi tiu aŭ pli frua vivo mem semis la sorton, kiun oni nun devas rikolti, do ne ekzistas iun, pro kiu oni koleru. La aliaj, kiujn oni eble antaŭe malamis, malŝatis aŭ malestimis, tiuj nun estas rigardataj kiel la iloj, kiuj de la providenco estas uzata, por ke oni per tiuj povas rikolti tion, kion oni semis. Tio ne estas puno, sed estas instruo kaj lernado pri tio, kio donas homan profiton, se oni volas esti homo. La feliĉo oni atingas iom post iom per tiu transformado, kio okazas en la menso de la homo. Ĉar la vera feliĉo estas sendependa de la eksteraj rilatoj.

De krucumo al releviĝo.
La historio de la tera homo estas historio pri krucumo, ĉar ĉiu foje la tera homo denove enkarniĝas en fizika materio kaj ricevas novan fizikan korpon, ĝia konscio estas firme “najligita” al tiu “kruco”, kiu tiu korpo estas. Sed ĉu la homo do ne nur povis evolui per vivo en la spiritaj sferoj sen fizika enkarniĝo? Ne, ĝis la homoj vere lernos pripensi konvene kun la leĝoj de la vivo, ili devos enkarniĝi en fizika materio, ĉar tio estas la sola kosma regiono, kie doloras pensi erare. Kaj estas tiun lernadon, tiun instruon, kiu iom post iom lernas ĝin pensi korekta. Neniu ajn de tiu kontraŭoj kaj malfacilecojn, kiujn vi eventuale renkontas, estas kaŭzita de aliaj ol vi mem. Tio validas malĝojojn kaj trompadojn kaj ankaŭ malsanojn. Sed se vi provos pacience porti vian sorton, tie, kie ĝi ne momente povas esti alia, kaj se vi samtempe provas labori per vi mem, ŝaniĝi viajn kutimojn en pli homa direkto, do vi volos senti, kiel la sekureco kaj la feliĉo venas de la interno en vi mem. Via feliĉo ne devas esti dependa de la sinteno de alia homo al vi. sed de via propra sinteno al tiu kaj la ĉirkaŭo en tute. Se vi iom post iom provas ŝanĝi vian sintenon de nevolo, envio, ĵaluzo, ekscitado, kolero, amareco kaj akcideco al bonvolo, amikeco kaj kompreno de tio, ke neniu momente povas esti alia ol ili estas, kaj ke ne estas via tasko transformi ilin. Tio la vivo absolute prizorgos. Via tasko estas transformi vin mem, kaj kvankam tio estas malfacile, la modelo de “la vera homo” aŭ ” la homo en la bildo de Dio” Kristo ankaŭ instruis al vi la metodon, kiu povas esti tre utila, kaj tio estas la preĝo. Tra via rilato al la eterna Dieco vi iom post iom atingos la internan sekurecon, kiu volos helpi vin en ĉiu ajn situacio. Tiam via “krucumo” komencas fariĝi “releviĝo”, tiam via krucformita organismo fariĝas lumcentro de la amo, kaj la feliĉo io, kion vi kreas per viaj pensoj kaj agoj kaj vivo. Kaj tio estas io, kion vi semas, kaj kiel la homo semis, tiel ĝi ankaŭ rikoltas.

De prelego en Klint dimanĉe la 6an de julio 1947..
Prilaborita de Mogens Møller kaj akceptita de Martinus.
En dana Kosmos n-ro 21/1968
Originala dana titolo: “Vejen til den sande lykke”
Traduko:
© Martinus Institut 1981,

FONTO:  http://www.martinus.dk/eo/la-literaturo/artikoloj/vojo-al-felico/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.