GERMANIO: SENPRECEDENCAJ ARESTADOJ DE SIRIANOJ, AKUZATAJ PRI PRAKTIKO DE TORTURO EN SIA LANDO

14/02/2019

Bildo: Infanoj portas fotojn de Hamza al-Khatib – siria aktivista knabo , 13-jara. Li atestis, ke li estis torturita de la sekurecaj fortoj – dum manifestacio en Bejruto, junio 2011.   

Tio estas senprecedenca: tri sirianoj estis arestitaj en Germanio kaj Francio. Tiuj eksaj kunlaborantoj de la spionservoj de Damasko estas suspektataj pri krimoj kontraŭ la homaro kaj torturoj kontraŭ opoziciuloj al la siria reĝimo. Ili estis arestitaj kadre de komuna operaco inter Francio kaj Germanio.

«Germanio montris denove, ke ĝi serioze traktas la persekutojn kontraŭ la torturoj efektivigitaj en Sirio. Tio estas grava signo por la viktimoj de la reĝimo Asad» deklaris la advokato Wolfgang Kaleck.

Kiel ĝenerala sekretario de la Eŭropa centro por Homaj kaj Konstituciaj rajtoj, Wolfgang Kaleck luktas de longe pri la afero. Genocido, torturoj kaj krimoj kontraŭ la homaro povas esti plu persekutata en la lando, eĉ se la viktimoj kaj la koncernataj personoj ne estas nacianoj de tiu lando, kaj se iliaj krimoj estis plenumitaj eksterlande.

Tiuokaze, la supozitaj membroj de la siriaj spionservoj – du estis arestitaj en Germanio, la tria en la pariza regiono – estas suspektitaj pri krimoj kontraŭ la homaro en 2011 kaj 2012 kontraŭ opoziciuloj al la reĝimo Asad, raportas Pascal Thibaut, korespondanto en Berlino.

Ambaŭ suspektitoj arestitaj en Germanio estis identigitaj je la nomoj Anwar R. kaj Eyad A. Unu el ili estis arestita en Berlino, la alia en Rejnlando-Palatinato. Ili estas respektive 56 kaj 42-jara. Ili forlasis Sirion en 2012 post laboro en malliberejo de Damasko.

La tria viro estis arestita en la pariza regiono, kaj detenita la 12an de februaro, precizigis la pariza prokurorejo. La franca justico interesiĝas pri faktoj plenumitaj en Sirio inter marto 2011 kaj 2013.   

La francaj kaj germanaj enketistoj, kiuj kreis komunan skipon, baziĝas sur atestoj de viktimoj rifuĝintaj en Eŭropo. Tie ili rekonis siajn torturistojn, kiuj ankaŭ forlasis Sirion. 

Laŭ la Siria observejo pri Homaj rajtoj, NRO bazita en Londono, almenaŭ 60 000 personoj mortis dum torturo, aŭ mortis sekve de la teruraj kondiĉoj de enkarcerigo en la malliberejoj de la reĝimo.   

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.