IRANO: LA PROCESO KONTRAU OK EKOLOGIISTOJ ESTAS MAKULITA DE NEREGULAĴOJ

2019/02/08

Akuzitoj asertis, ke ili estis torturitaj dum sia arestado.

La iranaj juĝaj aŭtoritatoj plu malobservas la normojn koncerne justan proceson en la afero de la ok ekologiistoj enkarcerigitaj de pli ol jaro, deklaris Human Rights Watch. La aŭtoritatoj devus tuj malfermi senpartiecan kaj publikan enketon pri la asertoj de torturo menciitaj de la akuzitoj komence de la proceso.  

La 30an de januaro 2019, ok membroj de la fondaĵo por protektado de la persa faŭno (Persian Wildlife Heritage Foundation) – Houman Jokar, Sepideh Kashani, Niloufar Bayani, Amirhossein Khaleghi, Sam Rajabi, Taher Ghadirian, Abdoreza Kouhpayeh kaj Morad Tahbaz – kiuj estas akuzataj pri spionado aperis ĉe la 15a ĉambro de la Revolucia tribunalo de Teherano je la komenciĝo de sia proceso. 

La juĝisto Abdolghassem Salavati ne permesis al iliaj advokatoj – selektitaj inter limigita listo de advokatoj antaŭe aprobita de la irana juĝaj aŭtoritatoj –  ekzameni la akuzajn dokumentojn antaŭ la komenciĝo de la seanco. Iom post la komenciĝo de la proceso, unu el la akuzitoj interrompis la seancon asertante, ke ŝi estis torturita, kaj trudita fari falsajn konfesojn, laŭ informfonto pridemandita de Human Rights Watch.

«Gravaj malobservadoj de la regulaj proceduroj plenumintaj kontraŭ tiuj aktivuloj dum tiu lasta jaro, kaj antaŭnelongaj asertoj pri torturo kaj truditaj konfesoj, konfirmas la bildon de la irana juĝa potenco, kiel represian ilon, kaj simbolon de maljusteco», deklaris Michael Page, kundirektoro de la fako Mezoriento kaj Norda Afriko ĉe Human Rights Watch. «La plej altaj iranaj aŭtoritatoj devus tuj enketi pri la asertoj de torturo, ordoni liberigon de la ok aktivuloj kaj ĉesigi la gravajn ekscesojn pri kiuj ili suferas».            

La spionservoj de la Gardistoj de la Islama Revolucio arestis sep el la akuzitoj la 24an kaj 25an de januaro 2018, kaj Kavous Seyed Emami, universitatan profesoron irana-kanadanon. La 25an de februaro, la aŭtoritatoj arestis alian defendanton de la mediaj rajtoj, Abdoreza Kouhpayeh, kiu estas unu el la akuzitoj, kadre de la kuranta proceso. 

La 10an de februaro 2018, membroj de la familio de Seyed Emami anoncis, ke li mortis dum sia enkarcerigo en suspektigaj cirkonstancoj. La iranaj aŭtoritatoj asertis, ke li mortigis sin, sed ne kondukis senpartiecan enketon pri lia morto, kaj malpermesis al lia edzino, Maryam Mombeini, ke ŝi vojaĝu.

La torturo kaj la kruelaj, nehumanaj aŭ malnobligaj mistraktadoj, estas ĉiam malpermesitaj, kaj la pruvoj akiritaj per torturo aŭ ĉiaj ajn devigoj, ne povas konsistigi pruvon dum proceso. La Konvencio pri torturo kaj aliaj punoj, aŭ kruelaj, nehumanaj aŭ malnobligaj mistraktoj, parte difinas la torturon kiel «ĉiun agon per kio, doloro aŭ akraj suferoj, fizikaj aŭ mensaj, estas intence suferigitaj al personoj, por akiri de li, ŝi aŭ de tria persono, informojn aŭ konfesojn… »

La principoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la rimedoj de efika enketo pri torturo mencias: «la supozitaj viktimoj de torturo aŭ mistraktadoj, la atestantoj, la personoj ŝarĝitaj pri la enketo kaj ties familio, devas profiti protektadon kontraŭ perforto, minacoj de perforto, aŭ ĉiaj ajn timigoj ligitaj al la enketo». 

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.