KONU LA BATALANTOJN KIUJ SAVAS GERMANAN ARBARON 12 000-JARAĜAN DE LA TRANSFORMADO EN KARBO-MINEJO

La traduko aperis je 7 Februaro 2019 15:28 GMT

Kun permeso de Hambi-info via Flickr

La originala versio de tiu ĉi artikolo estis verkita de Renee Karunungan sur 350.org kaj baziĝas sur videointervjuoj faritaj de Sarah Hüther, Lou Huber-Eustachi kaj Ruben Neugebauer.

La arbaro de Hambach (de : Hombacher Forst) situas en la germana ŝtato Nordrejn-Vestfalio. Ĝi aĝas je 12 000 jaroj kaj naskiĝis en la lasta glaciepoko. Tamen, restas nuntempe nur 10 % el la originalaj 5 000 hektaroj.

Tiu parto de la arbaro de Hambach estas en tiu ĉi momento protektata. La germana giganto de la energio RWE, kiu aĉetis la arbaron en 1978, prepariĝis, malgraŭ furiozaj protestoj, por tranĉi tion kio restas de la antikva arbaro por pligrandigi unu el siaj subĉielaj minejoj. Komence de oktobro 2018, (fr) tribunalo ordonis al RWE suspendi siajn programojn. Dume, alia proceso por protekti la arbaron estas pendanta. Kvankam tio reprezentas gravan atingon por tiuj kiuj laboris por protekti la arbaron, la lukto estas tute ne finita. Ekde 2012, multaj aktivuloj okupas Hambach kaj estas deciditaj savi ĝin definitive kaj ĉesigi la karbo-ekstraktadon en Germanio.

La defendantoj de la arbaro

Strobo, unu el la aktivistinoj kiuj vivas en la arbaro de Hambach, diris al ni ke ŝi “decidis vivi en la arbaro kaj meti sian korpon antaŭ la buldozoj“.

La aktivistoj konstruis kabanojn en la arboj kaj instalis barikadojn sur la stratoj por haltigi la ministan kompanion kaj malhelpi la veturilojn de la polico veni liberigi la vojon por RWE.

En septembro, (fr) la autoritatoj de la germana ŝtato Nordrejn-Vestfalio ordonis la forpelon de la ekologiaj aktivistoj por liberigi la spacon kaj permesi la vastigon de la karbominejo.

Lou, alia aktivulino, rakontis ke “la homoj kiuj eligis min de la kabanoj estis profesiaj grimpistoj. Ili venis kun gruoj, levigplatformoj kaj lignorikoltmaŝinoj por detrui la arbojn kaj malfermi la vojon ĝis la okupita zono por povi kunporti la pezajn ekipaĵojn kaj eligi la homojn el la kabanoj.”

La germana giganto de la energio RWE, ekstraktas ĉiujare 49,6 milliojn de tunoj de lignito, nomata ankaŭ bruna aŭ mola karbo. Germanio estas la plej granda produktanta de lignito en la mondo. La lignito produktas pli da karbo-emisioj ol la antracito. La minaj kampoj de RWE en Rejnlando estas la plej grandaj fontoj de karb-emisioj en Eŭropo. Ili reprezentas 80% el la germanaj emisioj devenantaj el la energia sektoro. Tri el la kvin plej grandaj poluantoj el Eŭropo estas la industriaj uzinoj de karbo posedataj de RWE. La germana entrepreno eksprimis sian malkonsenton kun la germana agendo pri la eligo de la karbo.

“Ne temas nur pri la arbaro”

Alai aktivulino, Momo, ligas la lukton por savi la arbaron de Hambach al aliaj luktoj por klimata justeco: “Ni produktas nuntempe grandan procenton de karbaj emisioj sur tutmonda skalo, kio tuŝas la klimatan ŝanĝon, kaj pro tio homoj de la sudaj landoj devas forfuĝi. Tiu lukto reprezentas pli ol la detruado de arbaro”.

Lou konsentas. Por ŝi, “temas pri parto de pli grava tutmonda lukto. Tio kio okazas tie ĉi, la ekstraktado de karbo kiu daŭrigas la klimatan ŝanĝon, estas tergloba problemo. Estis tre grava por mi veni ĉi tien kaj sproni tiun lukton, esti solidara kun la lukto de tie ĉi kaj la luktoj de la tuta mondo, kontraŭ la klimata ŝanĝo, la kapitalismo kaj la rasismo. Estas parto de multe pri granda lukto kontraŭ la ekzistanta ĝenerala sistemo”.

Konstrui pontojn inter la klimataktivistoj kaj la karboministoj

Germanio promesis ke ĝi malaltigus kun 40% siajn gasajn ellasojn kun forceja efiko ĝis 2020, sed ĝi (fr) laŭŝajne maltrafos siajn objektivojn. La registaro konsistigis komision kiuj zorgu pri la elimino de la karbo. Ĝis la fino de la jaro, ĝi devas trovi ekonomiajn perspektivojn por la karbo-ministoj kaj la minejaj regionoj, anonci rimedojn por malaltigi la karbo-ellasojn kaj sekve helpi atingi la klimatajn objektivojn de Germanio, kaj proponi limdaton por la produktado de energio pere de karbo.

La sekvoj por la karboministoj kaj la aliaj laboristoj ricevis multan atenton en la publika debato pri la elimino de la karbo. Tie ĉi la laboro de Christopher iĝas grava.

Christopher partoprenas en la movado pri klimata justeco kaj laboris kun komunumoj trafitaj de la mineja ekspluatado. Li organizis la unuajn renkontiĝojn inter la ministoj de lignito kaj la aktivistoj por klimata justeco aŭ la “pacemaj diskutoj” kiel li nomas ilin, ĉar “ekzistis tro da konfronto” laŭ lia opinio.

“Ni diskutis pri la klimata ŝanĝo kaj pri la lignito, pri la laboro kaj la transformado de la ekonomio. Tio ne koncernas nur la laborpostenojn en la industrio de la lignito. Kiam ni ĉesas la ligniton, ni ne nur ĉesigas la plej grandan fonton de emisioj el Eŭropo, ni ankaŭ neprigas debaton pri aliaj ekonomiaj sektoroj : kian tipon de ekonomio ni volas? Ni komencis la konversacion kun la ministoj de lignito”, diris Christopher.

“Ne ekzistas laboro sur morta planedo” diras tiu banderolo en manifestacio por protekti la arbaron de Hambach

La povo de unuigita movado

Maria Fernanda el Kolombio vivas en Germanio depost 22 jaroj. Ŝi ankaŭ partoprenas la agadojn por savi la arbaron de Hambach. Temas pri grava batalo kaj por ŝi kaj por la kolombiaj indiĝenaj popoloj, ĉar la detruo farata de RWE tuŝis ankaŭ la arbarojn de ilia lando.

“Pasintjare, rakontas ŝi, kelkaj indiĝenaj virinoj el Kolombio iris en Germanio por peti la ĉesadon de tieaj karbominejoj”. Ŝi laboris kiel interpretistino por la indiĝenaj popoloj.

Strobo, Lou, Momo, Christopher kaj Maria Fernanda diras ke ilin kuraĝigas la grandiĝo de la movado por savi la arbaron de Hambach.

Christopher diras ke “estas bona sento ke ni sukcesis konstrui grandan kaj diversan movadon en mallonga tempo, kiu estas necesa por batali kontraŭ la klimata ŝanĝo.”

Por Maria Fernanda, temas pri vekiĝo de homoj kiuj ekkonsciis pri tio, ke ili “ne nur bezonas monon, ili dependas de la fruktodona tero, de la akvo, de la aero, por manĝi kaj vivi. Estas la bona momento por kunveni kaj kuniĝi”, ŝi diras.

Kaj per la kunvenado, Momo opinias ke ili sendas fortan mesaĝon al la germana registaro dirante ke tio estis tro kaj ke la solidareco de miloj da personoj montras ilian kunigan forton.

Aktivistoj kiel Lou kaj Strobo, kiuj konstruis kabanojn en la arboj, ne forlasos la batalon. La kabanoj estis detruitaj de la polico, sed la aktivistoj komencis rekonstrui ilin.

Strobo konkludas: “Ili forkondukas nin de la kabanoj, sed ili ne povas forpeli movadon, ili ne povas forpeli la ideojn, por kiuj ni batalas”.

FONTO: https://eo.globalvoices.org/2019/02/3226

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.