ĈU SAĜTELEFONO ESTAS VERE INTELIGENTA ?

Mi pensas ke jam ekzistas inteligentaj maŝinoj.
Modernaj saĝtelefonoj havas pli grandan komputan povon ol tiu komputilo, kiun Usonaj astronaŭtoj uzis iam dum sia vizitado de Luno.

Nuntempa saĝtelefono povas determini vian precizan lokon sur Tero, vian alton disde lanivelo de la maro, kaj vian direkton, se vi vin movas. Ĝi proponas itineron por vi por atingi vian celon. Ĝi povas proponi al vi vendejojn aŭ restoraciojn en via ĉirkaŭaĵo, ĝi povas eĉ proponi estontajn amikojn al vi, kies interesiĝoj kaj hobioj similas la viajn, kaj kiuj serĉas amikon similan al vi, kaj kiuj estas proksime de vi.

Ĝi povas traduki tekstojn el iu ajn lingvo en iun ajn lingvon, ĝi “komprenas” eĉ Esperanton. Nun jam ekzistas tia apleto, kiu komprenas vian anglan paroladon, ĝi transkodas parolon en tekston, poste ĝi tradukas la tekston en la francan, kaj fine ĝi diras la tekston france. Ĝi povas fari la samon elirante ankaŭ el franca parolo. Ĉu ĝi vere ne estas inteligenta?

Ĝi povas havi tian apleton, kiu pli bone ŝakludas ol vi.

Ĝi povas foti vizaĝon de nekonato, kaj poste povas determini la nomon, loĝlokon kaj aliajn personajn donitaĵojn de la nekonata persono. Oni jam havas similan apleton por determini specon de birdoj, hundoj, kreskaĵoj, papilioj aŭ fungoj.

Ĉu ĝi ne estas inteligenta?

TEKSTO VERKITA DE: Gabányi Zoltán

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.