MP21 – MONDA PARLAMENTO POR LA 21-A JARCENTO KUN SOCIA JUSTECO, SENARMIĜO KAJ PACO.


En ĉi nunaj tempoj de tutmondiĝo, aro da problemoj pri la tuta planedo surtabliĝas. Al ili ni ankoraŭ ne trovis komunajn respondojn. Kaj la egoismo de iuj kaj la indiferenteco de multaj permesas, inter aliaj katastrofoj, al mizero kunvivi kun lukso, al militoj ĉesigi la vivon de milionoj da personoj, al la medio reagi per neantaŭvideblaj katastrofoj, al individuismo forigi nian respondecon kaj hipnotizi nin per falsaj konsum-paradizoj.

Nia planedo similas drivantan ŝipon sen direktilo. Same kiel ĉiu parto de ŝipo estas nemalhavebla por ĝi, kaj ĉiu socia dimensio fariĝas necesa por la bona funkciado de la mondo, ni bezonas tutmondan jur-politikan dimension, specon de tutmonda direktilo. Ni timas administri tutmondan politikon, ĉar la pasintaj ideologioj ankoraŭ zorgigas nin pro siaj sirenkantoj de elsaviĝo.

Ĉi tiu forumo kunigis, inter oktobro 2002 kaj aprilo 2003, reprezentantojn de multaj el la plej gravaj mondaj iniciatoj por monda demokratio, kaj ankaŭ multajn aliajn membrojn de asocioj kaj individuojn el la tuta mondo, ĝis preskaŭ 250 partoprenantojn.

La kvalite riĉaj kontribuoj plejparte pritraktis grandan gamon de aferoj pri la neceso kaj la strategio por monda demokratio, interalie valoroj kaj principoj; arkitekturo de demokratia administrado tutmonda; strukturo kaj organizo de la monda parlamento; evoluigo kaj efektivigo de la internacia juro; konstruado de strategioj por krei mondan parlamenton; kaj la sekvaj paŝoj kaj fazoj de la prepara procedo. Oni pretigas raporton de la 1-a fazo, kiu estos baldaŭ eldonita.

Ni invitas vin aliĝi al la forumo kaj subteni la organizan procedon en la nun komenciĝanta 2-a fazo (junio – septembro 2003). La forumo konsistas el ĝenerala listo, en la angla, franca kaj hispana lingvoj, kiu funkcias nur per maŝina tradukado. Estas aliaj listoj en aliaj lingvoj, kiuj poste povos fariĝi regionaj grupoj por monda demokratio. Jen la ĝenerala tagordo por ĉiuj listoj:

– 1/20 jun, a) Enkonduko de la novaj partoprenantoj, b) daŭrigo de la temo de aprilo: unuaj paŝoj por krei Mondan Parlamenton (MP), kaj c) interŝanĝo de propraj kaj lokaj aktivismaj spertoj.

– 20 jun/15 jul, Kion MP povus atingi kaj kial ĝi estas bezonata, laŭ viaj spertoj kaj interesoj, aŭ ankaŭ de la vidpunkto de via kulturo, propraj valoroj kaj tradicioj.

– 15 jul/15 sep, Kiuj debataj sistemoj estas taŭgaj kaj por interkonsento en la diskutlisto kaj por definitiva Monda Parlamento.

– 15 sep/15 okt, Etika kodo aŭ ĉarto. Ellaborado kaj konsento kiel eble plej larĝa de etika kodo aŭ ĉarto, pere de, se necese, la antaŭe konsentita debata sistemo.

La kvalito de la permaŝinaj tradukoj povas malfaciligi la legadon de mesaĝoj verkitaj en aliaj lingvoj. Ni esperas arigi unu aŭ pliajn tradukistojn post septembro. Alie, se vi volas partopreni iam nur en Esperanta listo, bonvolu skribi al ni pri ĉi tio.

Se vi volas partopreni bonvolu sciigi nin per sendado de mesaĝo al: germa@alliance21.orgrobineagle@worldcitizen.org

Ne hezitu ankaŭ resendi ĉi tiun mesaĝon al iuj ajn, aliuloj, grupoj kaj listoj kiuj vi opinios oportunaj.

Por pliaj informoj bonvolu viziti la ttt-on: http://www.alliance21.org/forums/info/world-parl

Ĝenerala ideo pri la homoj en ĉi tiu forumo estas ĉe http://www.alliance21.org/forums/d_read/world-parl/participants

(*) La Fondaĵo por la Progreso de Homaro (FPH) subtenis la 1-an fazon de la forumo. La financado de estonta agado ankaŭ dependos estonte de la subteno de aliaj fondaĵoj, institucioj kaj personoj.

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.