LONGA VOJO AL LA FONTOJ DE ĈOKOLADO

La vojo al la fontoj de la ĉokolado estis longa kaj temporaba. En 2013 mi eksciis per kontakto kun afrikaj farmistoj pri la voloro de la restaĵoj, kiuj ekestas dum la produktado de kakao. En Ganao, kiel en ĉiuj aliaj landoj, kiuj produktas kakaon, oni nur eksportas la grenojn de la kakaoarbo kaj lasas la kakaoujojn en la kakaoarbaro. Estas materialo simile al ligno kaj ni taksis, ke nur en Ganao estas ĉirkaŭ 1 miliono da tunoj jare. La farmistoj rakontis, ke ili provis eksporti la materialon al Britio por anstataŭigi karbon.

Kiel kemiisto mi tuj komprenis, ke tio ne povas funkcii kaj intertempe oni tutmonde komprenis, ke simpla bruligo ne funcios. Mi vidis la alternativon en la preparo de biokarbo (angle:biochar), kiu utilas en lagrikulturo kaj konservas la valoron de la mineraloj. Ganao ĉiujare pagas grandan sumon por la importo de potaso. Sed ĝi estas abunde en la kakaujoj. Nia grupo de la privata universito SRH en Berlin proponis prilabori per pirolizo. Tiel oni povus eĉ produkti elektron, pri kiuj ĉiuj afrikaj landoj sopiras.

La unua provo, akiri subvencion de la germana registaro estis malsukcesa kaj pasis plia jaro atendante la decidon pri draste reduktita projekto. En somero 2018 ni ricevis la konfirmon kaj preparis vojaĝon por oktobro 2018, dum kiu ni intencis konatiĝi al la lokaj fakuloj en Accra kaj Kumasi. La projekto havas la titolon: ENGHACO = Energize Ghana by Unitization of Cocoa Pod Husks (energion por ganao per utiligo de kakaujoj.

En la vespero de la 10a de Oktobro mi alvenis sur la internacia flughaveo de Accra kaj niaj kolegoj kondukis nin al la gastejo de la universtitato de Ganao (Legon), de kie ni organizis niajn vizitojn en Accra. La ĉefa programero estis la granda konferenco en la salonegeo universitato (Volta Hall), sed krome estis diversaj aliaj kontaktoj, ekzemple kun la germana komerca ĉambro (Auslandsahandelskammer AHK), la ambasadejo, la normiga institucio (Ghana Standards) kaj vizito de la 4a foiro pri alternativaj energio.

Mi provis kontakti Esperntistojn. Per amikumu mi tuj trovis kontakton en Accra, dum la aliaj estis kelkaj cent kilometroj for en aliaj landoj. Mi sukcesis aranĝi renkontiĝon kun samideano Alfred, kiu renkontis min en la plej malbona itala restoracio sude de la saharo. Ni tie povis iomete babili kaj li afable proponis ŝofori mi al mia gastejo. Veturante sur la nokta »Liberation Road« ni povas bone diskuti pri diversaj aferoj kaj eĉ diveni ideojn por plia komerca kunlaboro. Li bone kompreis, ke mia universitato okupiĝas interalie pri sunenergio kaj peris kontakton al institucio en Ganao, kiu intencas eduki junulojn en ĉi tio kampo. Ni konsentis, ke Esperantistoj en Afriko tro multe okupiĝas pri instrudado de la lingvo kaj neglektas la aplikon por praktikaj aferoj.

Post la konferenco en la universitato de Ganao (Legon) vojaĝis per buseto al Kumasi. Tie mi vidis per amikumu, ke estas alia Esperantisto sur la tereno de la universitato KNUST (Kwame Nkrumah University of Science and Technology). Bedaŭrinde ne eblis persone kontakti, ĉar ni nur estis du noktojn en Kumasi kaj poste devis viziti la farmistojn en la vilaĝo Asaman. Ili kondukis nin al la kakaoarbaroj, kie ili rikolas la kakaon. Ni povis gustumi la freŝan kakafruktojn kaj manĝi la kakaon antaŭ la fermentado kun la dolĉa suko. En la vilaĝo estas vastaj tabloj, sur kiuj la farmistoj sekigas sian rikolton por vendi al eksterlando. Kontraste al la ĝenerale bona retaliro, en ĉi tio vilaĝo ne estis altkvalita kontakto al la cetera mondo.

Por tranokti ni havis ĉambrojn en »Paradise Resort« apud la bordo de »Lake Bosumtwi«. Estas lago, kiu ekestis pro meteorito antaŭ unu miliono da jaroj. Estas trankvila loko sen tro da turistoj. Tamen por telefoni, oni devas migri 2 kilometrojn al ĉevalejo.

Post nokto en la konata gastejo en Accra ni (mi kaj du kolegoj de la SRH universtito) per aviadilo senpobleme kaj sane alvenis en la flughaveno Berlin-Tegel (TXL).

Ni interkonsentis inviti la fakulojn el afriko al konferenco en Berlin. Pro la konataj problemoj kun pasportoj kaj vizoj la dato estis prokratita de novembro 2018 al januaro 2019. La celo estas akiri subvenciojn por pli vasta projekto, dum kiu ekestos moderna instalaĵo por la pirolizo de kakaoujoj kaj de aliaj agrikulturaj restaĵoj. De la kolegoj en Ganao ni lernis, ke ekzistas pliaj metodoj por velorigi la restaĵojn. Ekzemple oni produktas sapon el palmoleo per potaso de kakaoujoj sur metia nivelo kaj estas divajersaj eblecoj por produkti altvalorajn substancojn por la farmacia aŭ nutraĵa industrio.

Antaŭ la foriro ni povis aĉeti certan stokon da ĉokolado, kiu estas nun produktada en Ganao de la kompanio »Niche Confektionery Ltd.« en Tema kun ekzotikaj aromoj. Antaŭ kelkaj jaroj la tuta produktado de kakao iris eksterlanden, kie okazis la produktado de la ĉokolado. Ni estas konvinkitaj, ke ankaŭ la utiligo de la restaĵo povas okazi en la propra lando kaj utili al la bonfarto de la enloĝantaro.

Roland Schnell

FONTO:

Roland Schnell <agrokarbo.de@gmail.com>

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.