SES HUNDOJ ATENDIS 24 HOROJN ĈE LA PORDO DE HOSPITALO SIAN MAJSTRON, KIU SUFERIS CVA-n

07-01-2019

Jen ekzemplo de la hunda fideleco! Ses hundoj restis preskaŭ 24 horojn ĉe la pordo de iu hospitalo en la sudo de Brazilo, atendantaj sian mastron, kiu havis CVA-n (cerbovaskulan akcidenton).

Luizo, kiel li estas konata, suferis la cerban sang-elfluon en la lasta 3-a, en la urbo Sianorto, nordokcidente de la brazila ŝtato Paranao. Tiam li estis kondukita per ambulanco al la loka hospitalo de la institucio “Sankta Domo de Mizerikordo”.

La ses hundoj sekvis la majstron kaj restis antaŭ la pordo, ĝis li estis forliberigita en la sekvanta tago.

Ili restis plorantaj ekstere… en vigilo” – rakontis en Fejsbuko la NO (Neregistara Organizo) Piedegaj Amikoj Sianorto, kiu diskonigis la fotojn de la bestoj.

La amesprimo de tiuj hundoj al S-ro Luizo havas kialon. Krom kunvivi kun ili, li kundividas ĉion, kion li havas kaj ricevas kun la hundoj.

Luizo estas tre konata en la urbo. Li diradas, ke li estas stratloĝanto laŭ sia “propra elekto”.

En la lasta vendredo, la 4-a, Luizo forliberiĝis de la hospitalo kaj, laŭ la NO, ripozas kun siaj ses hundoj en familia loĝejo.

FONTO: https://jotakaeme.blogspot.com/2019/01/esperanto.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.