TERAPIOJ NATURAJ

Akvoterapio (kuracado per akvo) Kuracado per akvo. La akvo, tiu nepre necesa elemento de la naturo, estas grava kuracilo, kiu helpas restarigi la cirkulad- kaj nervan ekvilibron rompitan de la malsano.  Ĝi agas pleje pere de la haŭto, kies riĉa reto de kapilaraj angioj kaj nervaj fibroj transigas tiun agon sur la internajn organojn. Ĝustadire ne estas do la akvo, kiu kuracas, sed la reago de la organismo antaŭ la stimulo de la akvo. Tial la akvoterapiisto devas esti tre kompetenta kaj apliki tiun kuracilon ĝustatempe laŭ kelkaj elementaj reguloj kun speciala konsidero al la individua kondiĉaro de la malsanulo.  Ne apliku varman akvon al februlo, sed malvarman. Tamen, se liaj piedoj estas malvarmaj, unue revarmigu ilin per varma piedbano aŭ litvarmigilo por ke la reago estu pli favora.  La korpo devas esti varma antaŭ malvarma apliko. Tial estas konsilinde ĝin fari tuj post ellitiĝo. Se la korpo ne estas varma, eĉ se nur la piedoj kaj manoj estas malvarmaj, oni devas unue revarmiĝi pere de marŝado, gimnastikaj ekzercoj ktp. Vintre la (ban)ĉambro estu hejtata.  Post malvarma apliko atendu 15-30 minutojn por manĝi, ĉar la temperaturo de la korpo devas unue normaliĝi. Se necese, faru tiucele gimnastikajn ekzercojn, marŝu ktp. Se temas pri maljunulo, malfortulo, aŭ grava malsanulo, li devas enlitiĝi kaj revarmiĝi helpe de litvarmigilo. Post manĝo atendu 3 horojn por fari malvarman aplikon, evitante tiel diversajn (precipe digestajn) perturbojn.  Homoj tre maljunaj, malfortaj aŭ grave malsanaj devas esti singardaj pri aplikoj ampleksantaj la tutan korpon aŭ grandan parton de ĝi. Prefere ili konsiliĝu unue kun kompetenta naturkuracisto.  Kiam trafe indikita kaj farita, la hidroterapio sub siaj plej diversaj formoj senfebrigas, seninflamigas, trankviligas, sentoksigas, sendolorigas, stimulas la cirkulig-, digest- kaj urinaparatojn, fortigas la metabolajn kaj endokrinajn funkciojn, beligas la haŭton kun siaj aneksaĵoj kaj havigas sanigan efikon en granda kvanto da malsanoj kaj perturboj.  Ĝenerale virinoj dum monataĵo sin detenos fari akvoterapiaĵojn.  supren Diversaj aplikoj de akvokuracado Alterna membrobano  Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj  Duonkorpa banado  Frotado de la malsupra parto de la ventro  Frotado per salo  Gargaroj  Klisteroj  Kompresoj  Malvarmaj kompresoj  Mergobano  Naza tralavo  Okulbano  Paŝadi nudpiede sur malseka grundo  Ŝprucigoj  Ŝvitiga envolvo  Samtempa varma krur- kaj antaŭbrakbano  Sidbano  Trunkobano  Tutkorpa frotado  Tutkorpa vaporbano  Vaginaj enŝprucigoj  Vaporbano al la gamboj  Vaporbano al la malsupra duono de la korpo  Vaporbano al la supra parto de la korpo  Varmaj kompresoj  Diversaj aplikoj de akvokuracado Alterna membrobano  Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj  Frotado de la malsupra parto de la ventro  Frotado per salo  Gargaroj  Klisteroj  Kompresoj  Malvarmaj kompresoj  Mergobano  Naza tralavo  Okulbano  Paŝadi nudpiede sur malseka grundo  Ŝprucigoj  Ŝvitiga envolvo  Samtempa varma krur- kaj antauxbrakbano  Sidbano  Trunkobano  Tutkorpa frotado  Tutkorpa vaporbano  Vaginaj enssprucigoj  Vaporbano al la gamboj  Vaporbano al la malsupra duono de la korpo  Vaporbano al la supra parto de la korpo  Varmaj kompresoj  -------------------------------------------------------------------------------- Alterna membrobano  Metu sur la plankon du sitelojn aŭ aliajn taŭgajn ujojn. Plenigu unu el ili je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni, kaj la alian je malvarma akvo. Enigu ambaŭ krurojn (aŭ manojn, antaŭbrakojn, laŭbezone) ĝis preskaŭ la genuoj en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto. Ripetu la samon kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma bano daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma bano 1 minuton. Oni faras unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. Ĉio daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al la koncerna ujo.  Tiu alterna bano forte plivigligas la sangan cirkuladon, malpliigas la altan sangopremon kaj estas tre efikoplena ĉe arteriito (intermita lamado), arteriosklerozo, frostoŝvelo (pernio), malvarmaj piedoj ktp.Similmaniere, pere de 2 grandaj kuvoj, oni povas preni alternan sidbanon, kiu estas rekomendinda ĉe hernioj, ptozo (malaltiĝo) de reno kaj intestoj, stomaka dilatiĝo ktp.  Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj  Plenigu pelvon je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni kaj mergu tukon en ĝin; plenigu alian pelvon je malvarma akvo kun aparta tuko en ĝi. Unue elakvigu la varman tukon, vringu ĝin, faldu ĝin plurfoje, kaj apliku ĝin sur la koncernan korpoparton (plej ofte la ventron); kovru ĝin per seka flanelo por ke ĝi ne malvarmiĝu, aŭ surmetu tiucele ujon kun varma akvo. Atendu 3 minutojn kaj poste demetu la varman kompreson, kaj remetu ĝin en la koncernan pelvon. Elakvigu tuj la malvarman tukon, vringu ĝin, faldu ĝin plurfoje, kaj apliku ĝin sur la saman korpoparton dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma kompreso daŭras 3 minutojn, kaj ĉiu malvarma nur 1 minuton. Oni aplikas unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna pelvo.  Tiuj alternaj kompresoj, speciale rekomendindaj ĉe mallakso, estigas fortan lokan reagon, aktivigas la sangan cirkuladon, sendolorigas kaj seninflamigas.  Frotado de la malsupra parto de la ventro       Tiel preparu por frotbano:  plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidiĝu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu ĝin en la akvo de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn-ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvo kaj ripetula saman frotadon kaj tiel ripetu seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reŭmatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj, kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman, precipe vintre. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefika.      Frotado de la malsupra korpo  Se vi ne havas tiucele taŭgan kuvon, uzu bideon; sed renovigu kontinue la akvon dum la frotado.  Tiu frotado estas deiriga apliko, kiu ĉefe pere de la nervaj fibroj de la haŭto forte influas la internajn organojn, precipe la renojn kaj la intestojn. Sekve de tio seninflamiĝas la abdomenaj organoj, pliiĝas la kvanto de urino kaj la peristaltaj intestaj movoj kun vigla eliminado de organismaj malpuraĵoj. Krome ĝi influas ia sangcirkuladon kaj la nervaron kun favora reefiko sur multajn malsanojn.  Jen variaĵo de tiu frotado: anstataŭ meti tabulon sur la kuvon, enmetu en ĝin benketon, tiel, ke du fingroj da akvo kovru la benketon. Kiam la paciento sidiĝas, do lia postaĵo trempiĝas en tiuj du fingroj da akvo. Cetere la frotado mem estas ekzakte la sama. Tiu variaĵo estas indikita ĉe rektumaj kaj anusaj afekcioj: hemoroidoj, fistuloj ktp. Se la hemoroidoj estas grandaj kaj doloraj, la akvo ne devas esti tro malvarma. -------------------------------------------------------------------------------- Frotado per salo  ujon kun iom da malvarma akvo enmetu 1 aŭ 2 manplenojn da kruda salo por ke ties eĝoj kaj akraj elstaraĵoj iom malakriĝu, sed evitu, ke ĝi solviĝu.  La paciento, tute nuda, devas stari en pelvo kun varma akvo en sufiĉa kvanto por atingi liajn piedojn ĝis la maleoloj. La helpanto prenas manplenon da tiu trempita salo kaj frotadas la korpon de la paciento laŭ jena vico: maldekstra kaj dekstra brakoj, brusto kaj dorso, maldekstra kaj dekstra flankoj, ventro kaj lumboj, maldekstra kaj dekstra gamboj. Tuj poste, pere de tolaĵo aŭ viŝtuko trempita en abunda malvarma akvo, li viŝas la korpon laŭ la sama supre indikita vico. Ĉio ĉi devas esti rapide farata, dum 5 aŭ 6 minutoj. Fine li sekigas la pacienton per seka viŝtuko kaj lin enlitigas dum duonhoro por revarmiĝo.  Kiel supre dirite, la piedoj de la paciento, ĝis la maleoloj, devas esti mer-gitaj en varma akvo dum la tuta tempodaŭro de la frotado, kaj, ĉe la fino, li devas enlitiĝi dum duonhoro. Nur tiel la reago estos bona.  Se temas pri infaneto, uzu tablan (muelitan) salon malsekigitan per malvarma akvo anstataŭ kruda salo, kiu povas difekti lian delikatan haŭton.  La frotado per salo estas efikoplena fortigilo, stimulas la apetiton ktp. Oni povas ĝin fari 2 aŭ 3 foje semajne.  Gargaroj  kaj tralavoj de la buŝo kaj gorĝo per 1 kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 1 aŭ 2 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ malvo aŭ per sala akvo aŭ per roza mielo miksita kun akvo aŭ per solvaĵo de natria dikarbonato en akvo aŭ per citronsuko miksita aŭ ne kun akvo efikas ĉe aftoj kaj stomatito (respektive ulceretoj kaj inflamo de la buŝa mukozo), same kiel ĉe faringito kaj tonsilito.  Klisteroj  ne nur utilas por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigi februlon, kiam malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo estas uzata. Malgrandaj klisteroj de glaso da malvarma akvo, retenitaj dum kelkaj minutoj kaj plurfoje ripetitaj, se necese, en la sama tago, tre efikas ĉe tahxikardio, miokardiito kaj aliaj mal-sanoj kaj perturboj de la koro, kiuj manifestiĝas per tro rapida aŭ tro forta korbatado. Ĉe akuta inflamo de la urinveziko, de la dika kaj maldika intestoj ktp. efikas kontraŭ la doloroj ĉiutaga klistero de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ de malvo aŭ simpla akvo tiom varma kiom nur eble elteni; krome, ankaŭ utilas en tiuj ĉi kazoj 1 aŭ 2 ĉiutagaj klisteroj de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ de malvo tiom varma kiom al vi eblas elteni (pli aŭ malpli je 45 °C), retenante ĝin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio.  Por pli ol duonlitro da enŝprucigota likvaĵo uzu klisterilon; se temas pri malgranda kvanto (glaso da likvaĵo), uzu klisterpilkon.  Kompresoj  Prenu tolaĵon el lino aŭ kotono (peco da malnova littuko taŭgas), trempu ĝin en akvo, vringu ĝin iom, faldu ĝin du-, tri- aŭ kvaroble, depende de ĝia dikeco, kaj apliku ĝin sur la koncernan korpoparton. Tuj poste oni ĝin kovras per tuko, vindo, bendo aŭ strio el flanelo aŭ alia ŝtofo sufiĉe granda porĉirkaŭvolvi tiun korpoparton kaj firme teni la kompreson helpe de sendanĝera pinglo.    -------------------------------------------------------------------------------- Malvarmaj kompresoj  estas konsilindaj ĉe lokaj, precipe akutaj, inflamoj (apendicito, hepatito, enterito, kojlito, prostatito, testikito, ovariito, tonsilito, pleŭrito, pulmito, artrito, flebito ks.), kaj ĉe doloroj, spasmoj, mallakso, dispepsio, varikoj, febro ktp. Oni renovigas ilin ĉiu-10, -15 aŭ -20minute, laŭbezone, dum la tago. Nokte oni aplikas alian kompreson, kiun oni demetas la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin, ĝenerale, dum la dormohoroj. De temp' al tempo oni devas ĝin lavpurigi, ĉar ĝi estas penetrita de malpuraĵoj kaj tok-soj de la malsano.  En kelkaj kazoj oni ne bezonas kovri la malvarman kompreson; ekzemple, kiam ĝi estas aplikata sur la ventro de kuŝanto, kaj oni devas ofte ĝin renovigi; aŭ sur la kapo, ĉe kapdoloroj ktp.  Mergobano La paciento mergiĝas en la akvon de la banujo ĝis la kolo kaj restas tie dum fiksota tempodaŭro; dume oni malsekigas la kapon per la sama akvo. La malvarma mergobano, precipe rekomendinda dum alta febro  (pli ol 39 °C), estigas intensajn nervan, cirkulan kaj varmregulan reagojn. Tial ĝi devas daŭri nur kelkajn sekundojn, kaj estas aplikebla sole nur al fortuloj. La varmeta mergobano, kiu daŭras 10-20 minutojn, preskaŭ ne estigas tiajn reagojn (aŭ ili estas tre malfortaj), kaj estas rekomendinda ĉe sendormeco, nervozeco ktp. Aldonante al la akvo 1 aŭ 2 manplenojn da amelo (aŭ dekokto de malvofloroj aŭ de brano de tritiko) ĝi tre utilas ĉe jukado, ekzemo kaj aliaj dermatozoj. Ĉe Bazedova malsano (hipertiroidismo) kaj ĉe tahxikardio (troa rapideco de la kora pulsado) prenu la mergobanon laŭ jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 °C; la duan tagon, je 34 °C; la trian tagon, je 33 °C; ĉiun sekvantan tagon malpliigu 1 °C, ĝis atingi 28 aŭ 29 °C, kaj tiam daŭrigu ĉiutage je tiu ĉi temperaturo, se eble. Ĉe febro oni prenas la mergobanon je 3 aŭ 4 °C malpli ol la temperaturo de la korpo. La varma mergobano, kiu deprimas, kiam ĝi estas tro longa, havas limigitajn indikojn ĉe malfortuloj, senmineraliĝintoj ktp. Ĉe rena koliko prenu ĝin dum 15-30 minutoj, kaj ripetu ĝin, se necese; aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Dume surmetu malvarman kompreson sur la kapon.  dfgs  Naza tralavo  per unu kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 2 aŭ 3 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per citronsuko miksita kun komuna akvo laŭ la sama proporcio aŭ per iom varmeta sala akvo aŭ per dekokto de ekvizeto utilas ĉe rinito (inflamo de la naza mukozo), kongesto de la nazaj kavoj ktp. Oni devas sorbi la likvaĵon en la nazon, kaj klini la kapon malantaŭen por ke la nazaj kavoj plene trempiĝu.  Okulbano  Plenigu pelvon per malvarma akvo, prefere apenaŭ salita per pinĉopreno da salo, kaj enakvigu la frunton kaj la fermitajn okulojn. Tiam malfermu la okulojn en la akvo, rigardante en diversajn direktojn dum 5 sekundoj; elakvigu la kapon, iom palpebrumu, kaj denove enakvigu la frunton kaj la okulojn dum aliaj 5 sekundoj. Oni povas ripeti la samon 3 aŭ 4 foje, tiel, ke la okulbano daŭros entute 15-20 sekundojn.  Tiu okulbano estas tre rekomendinda por fortigi la vidkapablon, kaj por ripozigi la okulojn kaj cerbon post mensa aŭ vida laciĝo aŭ troa streĉado (longa legado aŭ simila laboro, precipe ĉe arta lumo). Ĝi ankaŭ efikas ĉe okul- kaj orbitinflamoj.  Paŝadi nudpiede sur malseka grundo  Tiu-ĉi simpla akvoterapiaĵo tre utilas al tiuj, kiuj suferas de malvarmaj piedoj, kapdoloroj, astmo, perturboj en la urina veziko, en la utero ktp. Ĝi ankaŭ influas reflekse la renojn kaj la intestojn, favorante ties funkciojn, kaj plifortigas la tutan nervan sistemon. Ĝi konsistas en paŝadi nudpiede (cetere varme vestita, se malvarmas) sur la malseka grundo, prefere sur gazono aŭ herbotapiŝo kovrita de matena roso; aŭ sur malseka bordo de maro, lago, kanalo aŭ rivero; aŭ simple sur la tera grundo, aŭ sur planko tegita per brikoj, ŝtonoj, mozaikoj aŭ kaheloj antaŭe malsekigitaj per abunda malvarma akvo. Komencu paŝadi dum 1 minuto la unuan tagon, kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis atingi, post 15-20tagoj, 15-20 minutojn, kaj tiam daŭrigu en tiu tempodaŭro ĉiutage. La plej konvena horo por tion fari estas frumatene, ĉe ellitiĝo; tamen, se tio ne eblas, faru ĝin dum la tago, almenaŭ 3 horojn post manĝo. La efikeco de tiu apliko ŝuldiĝas ne nur al la agado de la malvarma akvo, sed ankaŭ al la rekta kontakto de la piedoj kun la elektromagneta energio de la tero, kiun la homa organismo nepre bezonas por la ekvilibro de siasano, kaj disde kiu li estas ordinare izolita per nilonaj (aŭ el aliaj arte faritaj materialoj) ŝtrumpoj, ŝuoj el plasto aŭ el kaŭĉuko ktp.  -------------------------------------------------------------------------------- Ŝprucigoj  Pere de ŝprucigilo aŭ kaŭĉuka tubo aŭ rekte de la krano aŭ uzante la bideon, oni ŝprucigas akvon, ĝenerale malvarman, sur la indikitan korpoparton de la paciento, dum 2-3 minutoj. Sur la gambojn aŭ krurojn, la ŝprucigoj utilas ĉe varikoj; sur la skroton, ĉe skrotovariko; sur la anuson, ĉe hemoroidoj; sur la vizaĝon, ĉe inflamo aŭ kongesto de la okuloj, de la fruntaj kaj maksilaj sinusoj ktp.; sur la kranion, ĉe kapdoloro, kapkongesto, migreno ktp. La ŝprucigoj kapablas influi reflekse eĉ malproksimajn organojn. Ekzemple: ŝprucigo sur la plandojn normaligas la sangcirkuladon ĉe la abdomenaj organoj kaj kontribuas en la kuracado de uteraj hemoragioj.  dfgs  Ŝvitiga envolvo  Sternu unue litkovrilon sur la lito, sursternu sekan littukon kaj tuj poste alian littukon trempitan en malvarma akvo kaj iom vringitan. La paciento, tutnuda, kuŝiĝas dorse sur la malseka littuko, kaj la helpanto streĉe envolvas en ĝin lian tutan korpon, escepte de la kapo; tuj poste en la sekan littukon, kaj finfine en la litkovrilon, streĉante ĝin helpe de sendanĝeraj pingloj. Ĉio devas esti rapide farita por ke la paciento ne malvarmiĝu. Apliku tuj litvarmigilon ĉe la piedoj kaj aliajn ĉe la flankoj, aparte vintre, ĉar tre gravas, ke li baldaŭ revarmiĝu kaj ekŝvitu. Por faciligi la ŝvitadon, la paciento devas trinki tason da tizano de tili- aŭ boragofloroj 10 minutojn antaŭ la envolvo, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum ĝi.                       Preparo de s'vitiga envolvo  La ŝvitiga envolvo daŭras ordinare 1 ĝis 1, 5 horojn; iom malpli ĉe malfortuloj, kormalsanuloj ks. Ĉe la fino la helpanto devas rapide frotadi lian korpon per tuko trempita en malvarma akvo, precipe ĉe februlo, kaj ĝin sekigi.  Tiu envolvo efikas ĉe febraj malsanoj, sendormeco, nerva ekscitiĝo ks.; ankaŭ ĉe tiuj pacientoj, kiuj bezonas ŝviti, sed kiuj ial ne povas aŭ ne devas preni vaporbanon.  Antaŭ la envolvo la paciento devas urini kaj, se eble, feki.                             Ŝvitiga envolvo   Se dum la envolvo estiĝas kapdoloro aŭ -kongesto, apliku malvarman kompreson sur la kapon.  Normale la reago aperas tuj post la apliko de la envolvo. Do, se post 5-10 minutoj la paciento sentas malvarmon malgraŭ la litvarmigiloj, estas preferinde ĝin demeti.  --------------------------------------------------------------------------------   Samtempa varma krur- kaj antauxbrakbano  Metu sur la plankon sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni. Metu sur tablon aŭ benkon alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj.  Tiu bano devas daŭri pli aŭ malpli 10 minutojn. Se ĝi estas bone eltenebla, ĝi povas daŭri 12-15 minutojn, kaj oni povas ripeti ĝin 2-3foje en la sama tago, se necese; kontraŭe, oni devas ĝin ĉesigi post 6 aŭ 8 minutoj.  Tiu ĉi bano bone utilas al astmuloj kaj al suferantoj de malforteco kaj nesufiĉeco de la kormuskolo, ĉar ĝi forte plivigligas la sangan cirkuladon.  Sidbano  Plenigu larĝan pelvon (aŭ kuvon aŭ tinon) per akvo kaj sidiĝu en ĝin tiel, ke la nivelo de la akvo atingu vian umbilikon. La krurojn ne enakvigu. La sidbano daŭras proksimume 5-15 minutojn kaj povas ripetiĝi en la sama tago, se necese.  Malvarma, ĝi utilas ĉe febro, inflamo aŭ kongesto de ventraj kaj pelvaj organoj, hemoroidoj ktp.  Varmeta, ĝi estas rekomendinda ĉe sentemaj hemoroidoj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon.  Varma, prenu ĝin ĉe inflamo de la urinveziko, malfacila kaj dolora menstruado ktp.  -------------------------------------------------------------------------------- Trunkobano  Ĝi similas la sidbanon, sed la paciento devas duonkuŝiĝi en la akvon por ke lia dorso enakviĝu. Tiucele iom pli ampleksa ujo estas necesa. Krurojn, brakojn kaj bruston ne enakvigu.  Oni prenas la trunkobanon: malvarma, ĉe alta febro; varmeta, ĉe sendormeco, nervozeco, arterisklerozo; varma, ĉe rena kaj hepata kolikoj, lumbago ktp.  La trunkobano povas iel anstataŭi la mergobanon, kiam granda banujo ne estas havebla.  -------------------------------------------------------------------------------- Tutkorpa frotado  Vi mem aŭ prefere helpanto devas energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en akvo kaj apenaŭ premtordita laŭ tiu ĉi vico: la krurojn, la brakojn, la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekiĝu kaj, se vi estas malforta, enlitiĝu.  Malvarma, ĝi hardas kontraŭ oftaj malvarmumoj kaj fortigas la korpon.  Malfortuloj kaj ĝenerale tiuj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon, faru ĝin apenaŭ varmeta.Varma, ĝi tre utilas ĉe kronika renito, uremio ktp., ĉar ĝi draste stimulas la funkciadon de la haŭto, kiu certagrade plenumas la taskon de suplementa reno.  Tutkorpa vaporbano  Sub kanplektita (aĵura) seĝo metu sur la plankon ujon kun bolanta akvo; sidiĝu tute nuda sur tiu seĝo kaj envolvu vin mem kune kun la seĝo per granda mantelo, kiu iras de la planko ĝis via kolo al kiu ĝi alĝustiĝas por eviti, ke la vaporo tralikiĝu. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu primuson, braĝujon aŭ elektran varmigilon (atentu: ne brulvundu vin!). Nur la kapo devas resti ekster la mantelo. Tiu vaporbano daŭras 15 minutojn la unuan fojon; 20 minutojn la duan fojon; 25 minutojn la trian, kaj 30 minutojn la kvaran fojon. Duonhoro estas ĝenerale la maksimuma daŭro, kiun oni ne transpasu. Se dum la vaporbano vi sentas kapdoloron, -turniĝon aŭ sveneton, apliku malvarman kompreson sur la kapon, renovigante ĝin laŭbezone; se tio ne efikas, ĉesigu la vaporbanon.              Tutkorpa vaporbano  Tiuj, kiuj suferas de la koro, arterioj, alta sangopremo, nervaro, tuberkulozo, same kiel troaĝuloj, malfortuloj kaj februloj tute ne devas preni vaporbanon. Virinoj dum menstruo kaj gravediĝo ne prenu vaporbanon.  Vaporbano ŝvitigas la pacienton, eliminante tiel el la korpo diversajn malu-tilajn substancojn tra la poroj. Por intensigi do la ŝvitadon, la paciento devas trinki tason da varma akvo kun citronsuko aŭ tizanon de tili- aŭ boragofloroj kelkajn minutojn antaŭ la vaporbano, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum ĝi.  Fininte la vaporbanon, estas konsilinde en multaj kazoj forigi la ŝvitaĵon per tuko trempita en malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo; poste kuŝiĝu kaj ripozu duonhoron.  Oni fabrikas specialajn aparatojn por preni hejme vaporbanojn. Sed tiuj,  kiuj ne havas la eblecon ilin aĉeti, povas improvizi pere de stangetoj kaj  tolaĵo kestegon tiucelan. Tamen la supre indikita simpla procedo sufiĉas. En multaj urboj funkcias bandomoj kun instalaĵoj por vaporbanoj.  Ĝenerale oni prenas tutkorpan vaporbanon unu fojon semajne, malproksime de la manĝoj (1 horon antaŭe aŭ 3 horojn poste).  -------------------------------------------------------------------------------- Vaginaj enssprucigoj  per 4-6 kulerplenoj da oksigena akvo je 10 volumenoj miksitaj kun 1 litro da komuna varmeta akvo aŭ per solvaĵo de 2 kulerplenoj da natria hidrokarbonato en la sama kvanto da akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ mal-vo aŭ ekvizeto aŭ folioj de juglandujo; aŭ simple per iom varmeta sala akvo utilas ĉe vaginito, utera cervikito, vagina elfluo ktp. Tiucele la virino devas kuŝi horizontale (ne kaŭri), kaj uzi enŝprucigilon aŭ klisterilon kaj komunan vaginan kanulon, iom retenante la akvon, laŭmezure, kiel ĝi penetras.  Vaporbano al la gamboj  La paciento sidiĝas sur seĝo kaj apogas sian piedon sur alia seĝo aŭ benko. Sub la gambo oni instalas sur primuso, braĝujo aŭ elektra varmigilo ujon kun bolanta akvo. Oni kovras la gambon per tuko aŭ mantelo sufiĉe granda por atingi la plankon tiel, ke la vaporo ne tralikiĝu. Post tiu vaporbano, kiu daŭras 15-30 minutojn, oni refreŝigas la membron per iom da freŝa aŭ apenaŭ varmeta akvo, kaj oni sekiĝas.  Similmaniere oni prenas vaporbanon al la brako. En tiu-ĉi okazo oni apogas la manon sur la dorso de seĝo sub kiu oni instalas la ujon kun bolanta akvo.Tiu vaporbano efikas ĉe artrozoj, kronikaj artritoj, reŭmatismo ktp.  Vaporbano al la malsupra duono de la korpo  Kiam oni celas ŝvitigi nur la malsupran duonon de la korpo, tio estas de la talio ĝis la piedoj, la procedo estas tiel kiel supre indikite, kun la diferenco, ke la mantelo devas alĝustiĝi ne al la kolo sed al la talio, lasante la supran duonon de la korpo libera. Oni povas preni ĝin pli ofte ol la antaŭan (2-3 fojojn semajne). Ĝi efikas ĉe fistuloj, hemoroidoj, blenoragio, ascito, hidropso, malsanoj de la renoj, ovarioj, utero kaj aliaj abdomenaj organoj.  -------------------------------------------------------------------------------- Vaporbano al la supra parto de la korpo  Sur tablon aŭ benkon metu ujon kun bolanta akvo kaj folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu nur elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas. Se ĝi ne estas havebla, demetu la ujon kun bolanta akvo de sur la primuso, braĝujo aŭ gasfornelo tuj antaŭ la vaporbano por eviti ties toksajn haladzojn. Senvestigu la supran duonon de via korpo, kovru ĝin per granda tuko aŭ mantelo, alĝustigu tiun ĉi al via talio, kaj, kliniĝante super la ujon, ricevu tiun vaporon al via busto dum 15-20 minutoj, sidante aŭ starante. Je la fino forigu la ŝvitaĵon per tuko trempita en apenaŭ varmeta akvo, sekiĝu, vestiĝu kaj ripozu duonhoron.  Tiu ĉi vaporbano al la busto efikas ĉe bronkito, traheito, pleŭrito kaj aliaj malsanoj de la spira aparato, ĉar ĝi helpas elimini mukaĵojn, mikrobojn, polvon kaj aliajn malutilajn substancojn. Oni povas preni ĝin ĉiunokte (aŭ ĉiuduanokte) antaŭ enlitiĝo.  Se temas pri malsanoj de la nazo, sinusoj, faringo, laringo, tonsiloj, parotidoj, okuloj, oreloj ktp., la paciento ne bezonas senvestiĝi, ĉar li prenos la vaporbanon nur al la kapo. Cetere la procedo similas al la antaŭa.  En kelkaj kazoj oni povas limigi ankoraŭ pli la traktotan regionon pere de inhalilo, kiu estas aĉetebla en la komercejoj, sed kiun oni povas ankaŭ improvize fari hejme el kartono aŭ alia materialo, kaj ĝin adapti al beko de akvoboligilo.  Varmaj kompresoj  estas konsilindaj ĉe inflamo de la urinveziko, menstruaj doloroj, kaj aliaj doloroj (hepataj, uteraj, intestaj, renaj, torakaj) ĉe kiuj la malvarmaj ne efikas. Kovru ilin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur ilin ujon kun varma akvo. Ĉe apendicito apliku nur malvarmajn kompresojn, ne varmajn.  Alopatio Kion faras la alopatio?  La alopatia kuracisto antaŭ iu ajn el la menciitaj malnormalaĵoj, nur vidas malbonaĵon, kiun oni devas kontraŭbatali per ĉiuj fortoj. Ju pli rapide ĝi malaperas, des pli granda estas la sukceso; tion opinias la kuracisto kaj la malsanulo.  Kontraŭ la doloroj de la kapo aŭ de aliaj partoj de la korpo li preskribas iun sendolorigilon (aspirinon, antipirinon ktp.); kontraŭ la lakso, adstringaĵon (taninon, tanalbinon aŭ alian); kontraŭ la mallakso, laksilon; kontraŭ la manko de apetito, iun amaran substancon; kontraŭ la sendormeco, sulfonalon, luminalon, kloralon, bromidon ktp. Kaj tiel sinsekve.  Evidente, tiuj hemiaj drogoj baldaŭ efikas: malaperas la kapdoloro, ĉesas la diareo ĉe la laksulo, la mallaksulo fekas, la sendormulo dormas, kaj la senapetitulo eble reakiros apetiton.  Liberigita momente de la malbonaĵo, la paciento sin konsideras sana kaj daŭrigas sian antaŭan vivsistemon. Lia korpo plue akumulas malpuraĵojn kaj senprokraste reaperas la unua malnormalaĵo. Denove li uzas drogojn kaj tiel estiĝas neelirebla rondo en kiun enfalas la kompatinda malsanulo kaj el kiu estas des pli malfacile eliri, ju pli longe ĝi daŭras.  Estas necese kompreni unu fojon por ĉiam, ke la drogoj ne kuracas nek povas kuraci la malsanojn. lli nur servas por "stop" la simptomojn, ŝajnigante ke ili resanigas.  El tio oni povas konkludi, ke la oficiala aŭ alopatia medicino, kiun oni lernas en la universitatoj, tute ne estas scienco; ĝi nur estas pseŭdoscienco, bazita sur la eraro, kiu kondukas nur al fiasko. Tion atestas milionoj da malsanuloj vagantaj tra la mondo kaj kies resanigo des pli malproksimiĝas ju pli "progresas" la alopatia medicino.  Sin dediĉi al simpla "stopado" de simptomoj, estas tasko tiel malsaĝa kiel tiu de ministro, kiu, enirante la subterajn galeriojn, estingus ĉiujn lanternojn kaj lampojn, kiujn li renkontus laŭ sia vojo: baldaŭ li sin trovus en mallumo. Same la simptomoj, kiujn prezentas la paciento, estas kvazaŭ lanternoj lumigantaj la scenon pli aŭ malpli malhelan de la malsano.  La simptomo estas signo de alarmo de la naturo. Kiam ĝi prezentiĝas, oni devas serĉi la kaŭzon, kiu ĝin okazigas por povi elradikigi ĝin: kiam malaperas la kaŭzo, ankaŭ malaperas la efiko. ĝuste tion faras la naturismo.  Farante la kontraŭon, estas kvazaŭ mortigi la gardostaranton, kiu avertas nin pri la proksimeco de danĝero; aŭ ni donu pli trafan ekzemplon: estas agi kiel la struto, kiu enŝovas la kapon en la sablon, kaj kredas ke tiel ĝi evitos la alproksimiĝantan katastrofon.  Apiterapio Abeloj kaj abelaj produktoj Nuntempe oni ĉiam pli ofte legas pri kreskantaj kostoj de klinika kuracado, kiuj altigas la kotizojn por la asekurasocioj ĝis apenaŭ mezurebla grado. Oni legas pri kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj la tradicia medicino estas senpova, pri kromefikoj kaj missukcesoj de kemiaj preparaĵoj. Tial tute ne hazarde ĉiam pli multaj homoj serĉas naturajn metodojn, per kies helpo oni povas refortigi la korpon, konservi ĝin sana kaj ĉe bezono ankaŭ kuraci. Unu el tiuj metodoj estas uzado de abelaj produktoj.  En preskaŭ ĉiuj kulturoj de la homa civilizacio mielo, la plej konata abela produkto, validis kiel grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kiel kuracilo.  Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la 5 ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj: La cefa nutrajo de la abeloj – krom la nektaro – estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon. En vaksĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estigas tiel nomata abelpano.  Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas  propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn.  Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon.  Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi  povas helpi.  Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson.  Por nutri la abelreginon ili preparas specialan nutrajon tiel nomatan gelee royale.  Ĉiuj tiuj abelproduktoj estas bezonataj ne nur por la abeloj, sed ili bone efikas ankau je homoj, pri kio vi konvinkigos legante la paĝon pri Abelaj produktoj.  La artikolo aperis en la INA-revuo 2004-03  (paĝoj 15 ĝis 18).    Normigo kaj apiterapio  abelpoleno (ĉi-kaze florpoleno) devas pludoni la genetikan  informon, kiu estas bezonata por generi novan vivestaĵon;  mielo estas energiofonto. Sen energio neniu viva estaĵo povas  evolui kaj plu generiĝi;  propoliso estas ideala vivo-protektilo.  Apiterapio en ĉiutaga vivo. Ekzemploj:  Uzado de abelpolenoj  Preventado / resanigado de arteriosklerozo helpe de propoliso  Herbokuracado (kuracado per herboj) Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci, ĉar per konstanta observado de la naturo li povis konstati ties efikecon ĉe bestoj kaj homoj. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj.  Dum la pasinta jarcento la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp.  Tiu tendenco ekstrakti substancojn el la plantoj kun kuracaj celoj ne ĉesis, kaj nun oni eĉ sintezas ilin, ĉar la kemia industrio kune kun la alopatia medicino pretendas apartigi la homon de la naturo por plene profiti de tiu situacio.  La laŭdira scienco asertas, ke la kuracaj ecoj de la plantoj ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj -male - povas esti perfekte dozitaj.  Oni ja scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sed aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion; des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.  Post la stabiligo, do, oni povas esti certa, ke la kuracaj plantoj konservas siajn biokemiajn karakterojn kaj fiziologiajn ecojn. Tamen, kiam haveblaj, la freŝaj plantoj estas preferindaj.  La aktivaj elementoj ekstraktitaj el la plantoj, per kiuj la laboratorioj superŝutas nin, estas pleje malakceptindaj, ĉar temas pri mortintaĵoj, veraj drogoj kun agresa damaĝa efiko, en frapanta kontrasto kun la plantoj, kiuj agas tute nature kaj senriske.  Jen la diversaj manieroj de preparado: infuzo: Verŝu kvaronlitron da bolanta akvo sur kulerplenon da floroj aŭ folioj de la planto; kovru la tason kaj lasu infuzi dum 10 minutoj; filtru.  dekokto: Temante pri radikoj, ŝeloj, guŝoj, semoj, malmolaj folioj ks. hakpecetigu ilin unue, kaj poste boligu dum 20-30 minutoj en kovrita vazo; lasu ĝin malvarmiĝi kaj filtru.  macerado: Oni lasas la hakpecetigitajn aŭ muelitajn plantojn en kovrita vazo entenanta malvarman akvon dum 15-20 horoj; poste, oni filtras.  suko de la freŝa planto: Muelu aŭ raspu ĝin subtile; poste elpremu ĝin en peco da tolaĵo; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele.  Ĝenerale sufiĉas kulerpleno da plantopartoj por taso da akvo. Sed en kelkaj specialaj okazoj (ekzemple digitalo ktp.) la kvanto devas esti preskribi-ta de la kuracisto.  Oni trinkas laŭbezone 1 ĝis 3 tasojn ĉiutage; matene, ĉe ellitiĝo, inter la manĝoj, kaj antaŭ kuŝiĝo. Oni povas dolĉigi per iom da mielo.  Ĉar ĉiu regiono posedas siajn proprajn kuracajn plantojn, estas neeble enlistigi ĉiujn. Vi enketu pri la ekzistantaj en via lando kaj bone informiĝu pri ties terapia agado.  Ni nur donos kelkajn ekzemplojn kun la koncernaj indikoj; sed ne forgesu, ke la vulgara nomo de planto ofte varias laŭ la diversaj regionoj eĉ de la sama lando. Vi fidu, do, la sciencan (latinan) nomon por eviti erarojn.  supren Indikoj kun ekzemploj  Digestigaj: kamomilo, timiano, salvio, mento, meliso ktp.  Dormiga: laktuko  Galproduktigaj: boldo, folioj de artiŝoko (kreskantaj sur la tigo), cikorio ktp.  Hipotensiigaj (por malaltigi la sangopremon): folioj de olivarbo, visko  Karminativaj (por elpeli la intestajn gasojn): semoj de anizo kaj de fenkolo  Kontraŭparazitaj: semoj de kukurbo aŭ de melopepo, rizomo de virfiliko, cepo, ajlo, karoto ktp.  Korfortigaj: digitalo, printempa adonido, konvalo (majfloro)  Laksigaj: frangolo, kasifolio, gelatenaĵo el linsemoj ktp.  Menstruofaciligaj: ruto, suko de freŝa petroselo, safrano  ŝvitigaj: borago- kaj sambukofloroj, bukso  Sanghaltigaj: suko de krudaj rafanetoj, paŭtista kapselo, akileo (milfolio)  Sangpuriga: smilaka radiko  Sendolorigaj: papavo, papaveto  Sputigaj: alteo, tusilago, poligalo, verbasko, glicirizo ktp.  Trankviligaj: tilifloroj, pasifloroj, oranĝofloroj, valeriana radiko ktp. Urinigaj (diurezigaj): stigmoj de maizo, pedunkloj de ĉerizoj, borago, violfloroj, radiko de celerio, ekvizeto ktp.  Klimatoterapio (kuracado per klimato) La klimato forte influas la homan sanon, ĉar ĝi devigas la organismon sin adapti al diversaj veteraj kondiĉoj ekzistantaj en unu regiono.  Kiam oni translokiĝas, la organismo devas adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj tiu ŝanĝo estigas stimulon aŭ eksciton, kiu agas ne tiom sur unuopajn organajn funkciojn kiom sur la ĝeneralan korpan kondiĉaron.  Tial la kuracisto devas zorge pripensi antaŭ ol rekomendi translokiĝon al paciento, atentante la aĝon, la fizikan kaj psikan statojn de tiu ĉi, same kiel la diversajn lokajn klimatajn elementojn: altitudo, sunradiado, temperaturo, malsekeco, ventoj, vegetaĵaro (arbaroj ktp.), atmosferaj elektro kaj premo ktp.  La klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) estas tre ekscita kaj tial kontraŭindikita al hipertensiuloj kaj kormalsanuloj. Kompense ĝi estas tre rekomendinda ĉe osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj, ĉe bronka astmo (ĉefe se temas pri adoltoj), anemio, kelkaj formoj de kronika artika reŭmatismo ktp.  La klimato de mezalta montaro (600-1000 metrojn super marnivelo) estas rekomendinda ĉe pulma tuberkulozo, hipertiroidismo, sangocirkulaj perturboj (temante pri hipertiroidismo kaj hipertensio, la altitudo devas esti je malpli ol 700 metroj), astenio, astmo ĉe sentivuloj ktp.  La mara klimato, tre ekscita kaj fortiga, estas indikinda ĉe anemio, senapetiteco, trograsiĝo, miksedemo, nesufiĉa metabola aktiveco, kaj speciale ĉe infanoj kun astmo, ekzemo, alergio, limfatismo, rakitismo, skrofolo, osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj ktp. Male, ĝi estas kontraŭindikita al reŭmatismuloj, neŭrozuloj kaj nervozuloj enkomune.  La marbanoj kompletigas la sanigan efikon de la mara klimato kune kun la ĉiutaga enstomakigo de 1 aŭ 2 kuleretplenoj da pura mara akvo (= talaso-terapio).  Sanuloj kaj despli malsanuloj estas tre sentemaj al la veterŝanĝiĝoj. Dum ŝtormo, ekzemple, plimalboniĝas la suferantoj de astmo, brustangoro, reŭmatismo, perturboj en la sanga cirkulado kaj sangopremo ktp.  Koloroterapio (terapio per koloroj) La sunlumo konsistas fakte el serio de diversaj koloroj, kiujn oni povas disigi per refrakto tra prismo. Kiam oni prenas sunbanon, oni profitas de ĉiuj koloroj de la spektro kaj tial la terapia rezulto estas efikoplena kaj kompleta.  En kelkaj okazoj, kiam la sunlumo mankas aŭ ne sufiĉas, aŭ kiam la sunbano estas ial kontraŭindikita, povas taŭgi la koloroterapio, kiu estas iusence derivaĵo, tre limigita, de la helioterapio.  Tiu metodo baziĝas sur la efiko de la koloroj de la naturo sur la homajn korpon kaj animon. La ĉiela bluo refreŝigas kaj mildigas; la verdo de la vegetaĵaro trankviligas la nervaron kaj tiu de la maro stimulas la metabolon; la ruĝo (de la floroj ktp. ) ekscitas ktp. Sed, kompreneble, estas neeble apartigi la influon de la koloroj mem disde la aliaj naturaj faktoroj: klimato, altitudo, pura aero, malstreĉiĝo en trankvila kaj bela ĉirkaŭaĵo ktp.  Nervozuloj, sendormemuloj ktp. uzu prefere bluajn lampojn por lumigado.  Apatiuloj, deprimitoj, melankoliuloj ktp. povas sin elmeti dum 15-30minutoj ĉiutage al la lumo de ruĝa lampo. Maljunuloj kaj tiuj, kiuj ne bone toleras la ruĝon, uzu violan lampon.  La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01  (paĝo 9)  Mineralakvoterapio Kondukita de natura instinkto, la homo profitis de la kuracpovo de la mineralakvoj por sin kuraci ekde la pratempo. Tiel, kvankam bazita sur nura praktika, nesufiĉe kontrolita sperto, la mineralakvoterapio utilis al la homaro dum jarmiloj ĉe multaj kaj diversaj malsanoj en preskaŭ ĉiuj landoj kaj kontinentoj de la terglobo.  Nur antaŭ nelonge la scienco vere interesiĵis pri la mineralakvoj, studis kaj analizis ilin, eksperimentis kaj kontrolis, kaj fine venis al la konkludo, ke ili konsistigas tre valoran rimedon por kuraci sennombrajn malsanojn kaj perturbojn, kaj eĉ por preventi ilin.  Por ke mineralakva kuracado estu vere sukcesa, kompetenta kuracisto devas unue zorge esplori la pacienton, ĉar nur laŭ ties individua kondiĉaro kaj la evolua fazo kaj prognozo de la malsano, li povos precize determini la mineralakvoterapian indikon, ekzaktan dozadon ktp. Tiuj indikoj devas esti poste ekzakte obeataj en la banloko en ĉiuj siaj detaloj, ne forgesante, ke la ĵusta dieto estas la nepre necesa kompletigaĵo de ĉiu kuracado. Gra-va eraro do estas kaprice fari tiun kuracadon, sen sperta, kompetenta gvidado.  Oni klasifikas la mineralakvojn laŭ ties temperaturo (ne varma: 0-20 °C; varmeta: 20-30 °C; varma: 30-50 °C; varmega: pli ol 50 °C), osmoza premo, radiaktiveco, gasoj kaj kemiaj elementoj en ili entenataj ktp. Ekzistas akvoj litiaj, stronciaj, bariaj, ferohavaj, bromidaj, jodidaj, fluoro-, arseno-, sulfuro- kaj borohavaj, alkalaj, acidetaj ktp.  La ofteco kaj tempodaŭro de la varmobanoj kaj -aplikoj dependas de la kazo kaj de la akvoj. ĵenerale sufiĉas nur unu bano ĉiutage, kiu daŭros laŭ inversa rilato de ĵia temperaturo. Ekzemple: varmeta, 20 ĵis 30 minu-tojn; varma, 10-20 minutojn; tre varma, 8-12 minutojn.  Kiam la mineralakvoj estas tre varmaj, oni komencas per varmeta akvo (35 °C) kaj iompostiome oni prenas ĵin pli kaj pli varma ĵis atingi la indikitan temperaturon. Oni evitos tiel kelkajn reagojn kaj krizojn, kiuj prezen-tiĵas plurfoje ĉe sentemuloj aŭ ĉe tiuj, kiuj deziras akceli la kuracadon prenante tro longajn aŭ tro oftajn aŭ tro varmajn termobanojn. Post termobano kaj -aplikoj la paciento devas kuŝiĵi varme vestita dum duonhoro por ripozi.  La mineralakvoterapio trafe indikita estas efikoplena ĉe reŭmatismaj malsanoj, artritoj, artrozoj, podagro, lumbago, iskiatalgio kaj aliaj neŭritoj kaj neŭralgioj, spondilito, haŭt-, hepat-, spir-, digest-, virin-, ren-, metabol-, arteri-, kor- kaj nervmalsanoj kaj perturboj ktp. ĵi estas ofte asociigita al kinezoterapio (kuracado per aktivaj kaj pasivaj movoj, masaĵoj, gimnastiko ktp.).  Trinkkuracado  La mineralakvoterapio inkluzivas la trinkeblajn mineralajn akvojn kun efiko laksiga aŭ laksetiga, diureziga, digestiga, galproduktiga ktp. Trinkkuracado daŭras proksimume 3-4 semajnojn kaj eĉ pli. La ĉiutaga dozo varias laŭ la individuoj, sed kalkulu mezkvante 100-150 gramojn, kiujn vi devas trinki malrapide, per mallongaj glutetoj. Ĉe ellitiĵo aŭ malproksime de la manĵoj. Ne trinku troan kvanton, speciale se vi suferas de la koro, arterioj, hipertensio ks.  Nur la virga, ĵus el la tero elŝprucinta minerala akvo havas ĉiujn originajn kuracajn proprecojn de la fonto mem. Tuj poste ĵi komencas alieciĵi, almenaŭ parte, pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo.  Ĉe la fino ni diru, ke la mineralakvoterapio havas ne nur indikojn, sed ankaŭ kontraŭindikojn determinotajn de la kuracisto.  Movoterapio (kinezoterapio) En kinezoterapio oni uzas ĉiujn movojn aktivajn aŭ pasivajn, kiuj povas helpi la pacienton al resaniĝado. Tiu mirinda ilo de la kuracisto, nomita mano, ludas ofte gravan rolon en tiuj ĉi kuracadoj. Jen la diversaj kaj plej gravaj kinezoterapiaj metodoj:  Pasivaj movoj  La kuracisto faras la naturajn movojn de la artikoj de la paciento, kiu mem faras neniun streĉadon: fleksado, ekstensado, rotaciado, adukcio, abdukcio, pronado, supinado, ĉirkaŭmovado ktp. Por eviti malutilon oni devas agi tre singarde, sen troa forto, kaj nur laŭmezure, kiel la sanstato de la paciento kaj ties korpopartoj permesas.  En esceptaj kazoj la tirado de la koio aŭ de la lumbo pere de specialaj aparatoj estas indikinda.  Aktivaj movoj  La paciento mem faras la movojn indikitajn de la kuracisto, celante al normaliĝo de la funkcioj, precipe artikaj kaj muskolaj. Per tiu motora reedukado oni trejnas la frapiton de ankilozo, atrofio, paralizo ktp. refari iujn mo-vojn de la trunko, membroj aŭ certaj organoj; ĉar pro daŭra ripetado, li kreas novajn kapablojn kun interveno de la nerva sistemo.  Kelkfoje oni povas fari tiun kuracgimnastikon ankaŭ per specialaj aparatoj aŭ iloj (mehanoterapio).  Varianto estas la aktivaj movoj kun rezisto fare de la kuracisto, kiu grade kontraŭstaras al la movoj por estigi plian streĉon, celante al fortikigo de la organoj. La kuracgimnastiko povas ankaŭ aplikiĝi al multaj aliaj malsanoj kaj perturboj (spiraj, digestaj, cirkulaj, vidaj ktp.); sed nur la specialisto rajtas precize indiki ĝin en ĉiu aparta individua kazo.  supren Ludoj kaj sporto  Nur post metoda antaŭa reedukado la fakulo plurfoje indikas specialajn ludojn kaj sportojn por sukcese kompletigi la kuracadon. Ĉar la trouzo estas tre proksima al uzo, la paciento devas esti konstante kontrolata dum la ek-zercadoj por eviti malutilon.  Marŝado estas natura kaj simpla formo de sporto farenda en multaj kazoj celante la resaniĝadon. Daŭro kaj rapideco de la marŝado, distanco trairota, deklivo kaj karakterizaĵo de la tereno kaj eĉ ties ĉirkaŭaĵo ktp. estas detaloj, kiujn la kuracisto devas atente konsideri antaŭ la koncerna indiko.  Ĉar la akvo malplipezigas enakviĝintan korpon, la movoj iĝas en ĝi pli faci-laj kaj suplaj. Tial ĉe motora (mova) nekapabliĝo pro artritismo, certaj paralizoj, nervaj malsanoj, spasmoj, poliomjelito ktp., post la akuta fazo, estas tre konsilindaj la fizikaj ekzercadoj en la akvo (naĝejo). Same por muskola kaj artika reedukado post longdaŭra enlitiĝo, post demeto de la gipsobandaĝo pro ostrompiĝo, ĉe ortopediaj kazoj antaŭ kaj post kirurgiaj operacioj ktp.  Laborterapio  Tuj kiam la sanstato de la paciento tion permesas, estas tre konsilinde komenci labori, ne nur pro ekonomiaj (fonto de enspezo), sed ankaŭ pro fizikaj kaj psikaj kaŭzoj, kiuj fine influos favore lian sanon.  La laboro povas esti la sama, kiun li havis antaŭ la malsaniĝo aŭ, se tio ne eblas, iu alia al kiu li devas adaptiĝi, konsiderante lian kapablon.  Samtempe la paciento devas laŭeble reorganizi sian tutan vivsistemon, eliminante ĉiujn damaĝajn faktorojn kaj adoptante novan, konstrueman, optimisman sintenon antaŭ la vivo. Masaĝo  ĝi konsistas en permana premfrotado kaj knedado pleje de muskoloj kaj artikoj por kuracaj celoj, kaj ĝi postulas neniun strebadon aŭ streĉadon fare de la paciento.  La kuracisto (aŭ masaĝisto) devas masaĝi per varma mano, ĝenerale per la tuta mano, kelkfoje nur per la fingroj. Oni povas uzi talkon aŭ sapon aŭ oleon por ŝmirado de la haŭto; aŭ prefere neniun ŝmiraĵon.  Ekzistas diversaj manipuladoj uzendaj laŭbezone: pinĉado (premado inter la fingroj), frotado (ir-reira movo de la mano kun sufiĉa premo, por ke la tegumentoj estu ŝovataj), knedado (premado per la manoj kvazaŭ farante paston), frapado (ektuŝado per rapida movo de la fingropintoj aŭ manplato aŭ manrando aŭ pugno), vibrigado (per la mano aŭ per vibrigilo) ktp.  La kuracisto mem devas precize indiki kiun manipuladon oni aplikos al la paciento laŭ ties malsano kaj individua kondiĉaro, same kiel la daŭron kaj oftecon de la aplikoj.  La masaĝo estas kontraŭindikita en infektaj (febraj) malsanoj, akutaj artrito kaj flebito, inflamo de la haŭto, kancero kaj en gravaj kor-, arteri-, hepat-, ren- kaj pulmaj malsanoj.  Musikoterapio La historio kaj la mitologio sciigas nin, ke ekde la plej antikvaj tempoj la homo komprenis la gravecon de la muziko en paco kaj en milito.  La pastroj utiligis la muzikon (ankaŭ la kantadon kaj eĉ la dancadon) kiel parton de la ritoj por atingi la ekstazon kaj por spirite plinobligi la piulojn.  La militestroj utiligis ĝin por igi siajn soldatojn laciĝorezistaj kaj por levi ties kuraĝon dum la bataloj.  La kuracistoj ankaŭ ĝin uzis de antaŭ jarmiloj, ĉar ili konstatis ĝian efikecon ĉe diversaj malsanoj, precipe nervaj kaj mensaj.  Nia hodiaŭa mondo rekonis la valoron de la muziko en pluraj kampoj kaj ĝin alproprigis al si en la praktiko. Multnombraj estas jam la oficejoj, fabrikoj ktp., kiuj disaŭdigas fonmuzikon por eviti la laciĝon de la laboristoj kaj kreskigi ties produktokvanton.  Ankaŭ la moderna medicino tute ne malatentis la muzikon. Kontraŭe, ĝi agnoskis ĝin kiel efikoplenan faktoron de kuracado kun nespecifa agado sur diversspecajn perturbojn kaj malsanojn.  La sciencistoj konstatis, ke la muziko efikas sur la spiran, digestan kaj cirkuladan aparatojn, kaj la nervan sistemon.  Sub la influo de gaja kaj viveca muziko ekbrilas la okuloj, gajas kaj koloriĝas la vizaĝo, rapidas la spirado, la digestado aktiviĝas kaj reguliĝas, la diversaj glandoj vigle sekrecias, dilatiĝas la arterioj, la koraj kontrahiĝoj reguliĝas aktivigante la sangocirkuladon kun favora reefiko sur la sangopremon, malaperas kvazaŭ mirakle la ĉagrenoj kaj afliktoj, kaj la individuo sin sentas vivoĝoja, eŭforia, preta alfronti senhezite la ĉiutagajn problemojn de la vivo.  Male, sub la influo de malgaja kaj monotona muziko, la okuloj vualiĝas de malĝojo, la pulso malfortiĝas, la spirado malrapidas, la animo defalas, kaj tristaj pensoj invadas la menson.  La malsanoj plej ofte kuraciĝas per si mem pro la spontanea kuraciga peno de la naturo. lu ajn faktoro kapabla plibonigi la ĝeneralan staton de homo, plifortigas tiun penon kaj kontribuas al la resanigado en iu ajn punkto de la organismo. La adekvata muziko estas unu el tiuj faktoroj kaj la kuracisto devas ĝin uzi en la ĝustaj kazoj, laŭ jenaj elementaj principoj:  La muzikaĵo estu simpla kaj komprenebla por la paciento, konsiderante ties klerecon kaj sentemecon. Ĝi estu prudente dozita laŭ lia aĝo, sekso kaj farto, ne forgesante, ke la troaj daŭro kaj intenseco povas lacigi, iriti aŭ perturbi lin. Oni procedu grade kaj malrapide por ne veki ian ŝokon ĉe lia animstato. Se li estas trista, deprimita aŭ melankolia, ne aŭdigu al li abrupte gajan melodion, kiu nur deprimos lin eĉ pli. Komencu per malrapida kaj trankviliga muziko; daŭrigu per alia pli vigla, kaj finfine - kiam la animstato de la paciento tion permesas - per la gaja muziko, kiun li bezonas kaj povas aŭskulti.  Por kvietigi ekscititan, nervozan pacienton oni procedu simile, sed inverse.  La psikiatrio estas unu el la ĉefaj kampoj de aplikado de la muzikterapio, kiu plene pruvis ĝian efikecon ne nur kiel distrilo aŭ amuzilo (la paciento kiel pasiva aŭskultanto), sed ankaŭ kiel parto de la laborterapio (la paciento kiel aktiva partoprenanto en la ludado de muzikiloj, en la kantado prefere hora, dancado ktp.). La muziko ebligas, ke la mensaj malsanuloj sin dediĉu al utila aktiveco, grave kontribuante tiel al la malpliigo de ilia forta izo-liteco.  Ĝi ankaŭ efikas ĉe la sendormeco, kontraŭ la doloroj (eĉ ĉe operaciitoj, dum akuŝoj ks.) ktp.  Fine la prepara muzikterapio dum proksimume 30 minutoj estas grava helpilo al la psikoterapio, ĉar ĝi ofte venkas la reziston aŭ kontraŭstaron de la paciento, faciligante tiel la laboron de la terapiisto.  La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01  (paĝoj 7 ĝis 8)  Naturkuracado Kion faras la naturismo?  Ni revenu al Alopatio kaj ni vidu, kion faras la naturkuracisto ĉe la suferanto de iuj el la jam menciitaj malnormalaĵoj.  Kompreneble, la malsanulo antaŭ ĉio deziras baldaŭan mildigon, kiun la naturismo havigas al li per procedoj fizikaj, simplaj kaj tamen efikoplenaj, kiuj neniel malutilas al la organismo; kontraŭe la drogoj, kiuj je la komenco ŝajne efikas, sed poste ne plu, okazigante tutan serion da danĝeraj fiziologiaj malordigoj. Sed la tasko de la naturkuracisto ne haltas ĉi tie, sed ĝi ĝuste komenciĝas.  Antaŭ ĉio li serĉas la kaŭzon de la malbonaĵo kaj tiel li povas konstati, ekzemple, ke la kapdoloro estas sekvo de fumado aŭ de malorda vivsistemo, aŭ de obstina mallakso. Li plue povas konstati, ke tiu, kiu suferas de lakso aŭ de mallakso, nutras sin malracie, per kadavraĵoj kaj produktoj industriaj, ke li manĝas ekscese ktp.  La naturismo estas pli vere vivsistemo ol terapia sistemo. Tiel klariĝas, kial la naturkuracisto antaŭ ĉio klopodas informiĝi detale pri la nutrado de la paciento, kiom ofte li tage manĝas, el kio konsistas la manĝaĵoj, kion kaj kiom li trinkas, kiel li maĉas kaj ensalivas la manĝaĵojn. Li plue esploras lian labormanieron, la horojn dediĉitajn al ripozo, distroj aŭ amuzoj; ankaŭ li demandas pri la karaktero de la domo aŭ ĉambro kie li loĝas kaj pri cent detaloj pli, kiujn estas neeble mencii nun. Posedante ĉiujn ĉi informojn, la naturkuracisto povas fari al si klaran bildon pri la vivsistemo de la paciento.  Tio kune kun la esploro de la malsanulo donas al li ĝustan ideon pri la afekcio de kiu li suferas kaj tiel la naturkuracisto povas starigi efikan kaj ĝisfundan kuracplanon, kiu direktiĝas al la radikoj mem de la malsano.  Tiel klariĝas, kial la naturismo sukcesas kuraci ĉiujn malsanojn, kvankam ne ĉiujn malsanulojn.  Efektive, ekzistas pacientoj, kies malsano jam disvolviĝis ĝis tia grado, ke liaj naturaj defendfortoj estas jam elĉerpitaj. Estas kompreneble, ke en tiaj okazoj oni ne povas esperi sukceson.  Sed, la resanigebleco aŭ neresanigebleco ne dependas de la naturo de la malsano, sed de la naturo de la malsanulo. Laŭ tiu koncepto, same kiel laŭ multaj aliaj fundamentaj punktoj, la naturista medicino tute diferencas de la pseŭdoscienco alopatia, ĉar ĝi purigas anstataŭ malpurigi; ĝi edukas anstataŭ senlumigi; ĝi antaŭgardas de la malbonaĵo anstataŭ ĝin konservi; ĝi renovigas anstataŭ difekti; ĝi malmateriigas anstataŭ materiigi.  supren Rekomendoj al malsanuloj  Iom da historio  La pioniroj de la naturista medicino  Sano kaj malsano  Kiel estiĝas la malsano?  La malsano estas ununura  La akuta malsano kaj kiel oni ĝin kuracas  La kronika malsano kaj kiel oni ĝin kuracas  Kion la naturismo faras ĉe kronika malsanulo?  Naturaj elementoj de kuracado  Naturkuracado Rekomendoj al malsanuloj  Kelkaj el tiuj personoj, kiam ili sin sentas malsanaj, ne konsultas kuraciston; ili kontentiĝas legante en iu ajn libro pri naturista medicino la kuracadon kiu koncernas ilian malsanon. Kelkfoje ili atingas sukceson, sed ofte ili malsukcesas, ĉar la indikoj de la libroj ĉiam estas farataj en ĝenerala formo, tute ne atentante pri la individuaj kondiĉoj nek la propra reagforto de ĉiu organismo.  Estas necesege, do, konsulti aŭtoritatulon. Por plenumi iun ajn profesion, oni postulas kompetentecon; despli prave koncerne la kuraciston, en kies manoj kuŝas la plej valora trezoro de la paciento: lia sano kaj eĉ lia vivo mem.  Estas nepre necese, ke la malsanulo sin turnu al naturkuracisto kaj konfidu al li la gvidadon de la kuracado. Malfeliĉe, en nia lando ekzistas nur tre malmultaj diplomitaj kuracistoj, kiuj sin dediĉas al la naturmedicino: oni apenaŭ trovas ilin en kelkaj grandaj urboj. Ni esperu, ke baldaŭ kreskos ilia nombro por la bono de nia suferanta loĝantaro.  Ĉe manko de naturkuracistoj, ekzistas multaj personoj nomataj naturistaj "profesoroj", kiuj sin dediĉas al la kuracarto, sed ne posedas laŭleĝan diplomon, kiu rajtigu ilin kuraci. Estas el ili nur malmultaj, kiujn ni povas konsideri kompetentajn, ĉar nur ili studis ĝisfunde la aferon kaj akiris vastan sperton per ĉiutaga kontakto kun malsanuloj.  Sed la plimulto el ĉi tiuj naturistaj "profesoroj" estas empiriuloj pli aŭ malpli groteskaj kaj malkleraj, kiuj havas nenian ideon pri tio, kio estas la homa korpo. lli kredas sin kapablaj kuraci nur ĉar ili legis unu aŭ pli da libroj pri naturmedicino.  Tiuj senskrupulaj individuoj, kiuj trovis en la naturismo komfortan rimedon por gajni facile monon, kaŭzas veran malfeliĉegon ĉe la nesingardemaj malsanuloj, kiuj falas en iliajn manojn. Tiel ili senkreditigas la movadon, senigante ĝin je seriozeco. Kaj pro tio ili devus esti persekutataj de la aŭtoritatoj kaj malakceptataj de la konsciaj naturistoj.  La malsanulo, kiu sin metas sub la gvidado de naturkuracisto, devas plene fidi al li. Li devas sekvi fidele liajn instrukciojn, ne lasante sin influi de konsiloj de familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj scias nenion pri naturismo, sed tamen ofte havas firman opinion pri ĝi. Se malfacilaĵo, malhelpaĵo aŭ malkonvenaĵo okazas, li tuj devas sciigi la kuraciston, la sola persono kapabla solvi liajn dubojn.  Plej ofte la malsanulo en naturkuracado malgrasiĝas: kaj tio pensigas tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin, ke li pli malbone ekfartas. La vero estas tute alia. La malsanulo komence malgrasiĝas, ĉar lia organismo liberiĝas de granda kvanto da venenaj kaj malsanigaj substancoj, kiuj amasiĝis en la korpo dum jaroj. Tiuj malutilaj substancoj ekmoviĝas kaj estas forigitaj el la organismo, pro la puriga efiko de la natura kuracsistemo; ili estas kvazaŭ la cindroj de maŝino, kiuj malhelpas ĝian liberan funkciadon. Tiu malgrasiĝo, anstataŭ malĝojigi, devas ĝojigi la malsanulon kaj lian familion, ĉar ĝi ja estas la unua paŝo al la resanigo. La pruvo estas, ke samtempe kun la perdo de pezo, la malsanulo preskaŭ ĉiam sentas pli grandan facilmovecon, forton kaj vivoĝojon; signoj de la vivorenoviĝo, kiun li spertas.  Krome, tiu pezoperdo ne estas definitiva. Laŭmezure kiel progresas la kuracado, la stato de la malsanulo normaliĝas; tiel oni rimarkas, definitive, ke tiuj, kiuj antaŭe estis malgrasaj, grasiĝas, kaj la graseguloj malgrasiĝas.  Alia tre atentinda afero estas la kurackrizoj, jam antaŭe menciitaj. Tiuj, kiuj komencas naturistan kuracadon, ofte sentas ŝajnan malboniĝon: lacecon, kongestojn, lakson, kapdoloron, migrenon, febron: kelkfoje sangelfluon; ĉe iuj aperas ulceroj, furunkoj kaj diversaj haŭterupcioj; ĉe aliuloj reaperas malnovaj malsanoj, ekzemple uretra elfluo, kiun la paciento kredis defini-tive kuracita ktp.  Tiuj perturboj, kiuj prezentiĝas ofte, sed ne ĉiam, indikas la klopodon de la organismo liberiĝi de la malsano. Tial ili nomiĝas: kurackrizoj.  Tiuj, kiuj ne estas avertitaj kredas, ke ili malboniĝas kaj kelkfoje forlasas la kuracadon. Gravega eraro, ĉar ĝuste la apero de la kuraciga krizo estas la unua signo de la batalo, kiu okazas en la korpo por elpeli la malbonaĵon. La paciento devas ekĝoji pri ĝia apero kaj komuniki ĝin al sia kuracisto, kiu en ĉiu okazo scios kia estas la konvena agmaniero.  La sistemo de naturkuracado, pli ol iu alia, postulas intiman kunlaboron de kuracisto kaj paciento.  Pro tio estas necese, ke la malsanulo akiru naturistan kulturon; tiel li havos klaran koncepton pri la kuracado kaj povos interpreti mem ĝiajn alternaĵojn.  La kuracisto indikos, kiaj libroj aŭ revuoj estas konvenaj al ĉiu individuo, laŭ liaj kazo kaj kulturo.  Tiel, la malsanulo vidos reaperi iom post iom la perditan sanon.  Estas neeble fiksi la daton de resanigo. La akutaj malsanoj kuraciĝas rapide, sed la kronikaj postulas semajnojn, monatojn kaj eĉjarojn, laŭ la graveco de la malsano kaj laŭ la kvanto da hemiaj drogoj, kiujn la korpojam ricevis.  Sed la malsanulo povas esti certa, ke tion, kion la naturismo ne kuracas, neniu alia sistemo povas kuraci. Se li sekvas la ordonojn konstante, optimisme kaj fide, li fine vidos aperi la aŭroron de nova vivo.  Iom da historio  Ni ja vidas kiom malnova jam estas la naturismo. ĝi ne havas sian originon de Kuhne kaj Kneipp, kiel kelkiuj kredas. Ankaŭ ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. ĝi naskiĝis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la voĉon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupiĝi en triboj kaj kiam montriĝis la unuaj aŭroroj de la civilizacio, la intelekto anstataŭadis iom post iom la instinkton. Tiam la homo ĉesis obei la voĉon de la Naturo, kiu ĉiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstataŭis la instinkton kaj ĉio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la superstiĉoj, antaŭjuĝoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed saĝa. Tiel okazis, ke la homo apartiĝis de la naturo kaj sekve de la naturismo.  En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj civilizacioj ekzistis saĝaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serĉis ĝian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj Ĉinaj, Hindaj, Kaldeaj kaj Egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de ŝlimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.  La naturismo suferis la sortoŝanĝojn, kiujn la diversaj historiaj okazintaĵoj kaŭzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antaŭ kelkaj jarmiloj.  Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la Mezepoko la kuracistoj apartiĝis de la sanaj principoj Hipokrataj kaj dediĉis sin al terapio absurda, sen bazo scienca, plena je superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. Oni facile povas kompreni tiun juĝodeflankiĝon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambaŭ lernobjektoj fariĝis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel ĉio apartenanta al la skolastiko.  Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigliĝo de la natura medicino, kiu komenciĝis en la 18a jarcento kaj daŭris en la 19a. supren La pioniroj de la naturista medicino  Ni tuj diru, ke ne estis la akademianoj nek la kuracistoj, kiuj partoprenis en tiu renoviga movado. lli ja tute ne povis tion fari ĉar la instruitaĵo de la universitatoj sufiĉis por fermi ilian intelekton al ĉiu nova ideo, fosiliiĝante ilin en daŭra eraro.  La pioniroj de la nuntempa naturismo estis do, plimulte, personoj humilaj, ofte neinstruitaj, simplaj metiistoj aŭ kamparanoj. Sed kontraŭe menso ne estis konfuzita de la antaŭjuĝoj de la skolastiko, ili povis libere kaj saĝe pripensi la naturajn fenomenojn. Escepte de la Germana kuracisto Hufeland, kiu estis profesoro de la Universitato de Berlino, preskaŭ ĉiuj aliaj estis empiriuloj. Ni citu jenajn: Johano Sigismondo Hahn; PrieЯnitz, kreinto de la akvoterapio; la mondkonata Ludoviko Kuhne; Rikli, kreinto de la aero- kaj sunoterapio; la abato Kneipp ktp.  Multaj el ili publikigis verkojn montrantaj la bazojn de la naturismo scienca; ili estas paĝoj, kiujn oni legas kun emocio kaj respekto, ĉar en ilia simpleco, kelkfoje krudeco, oni antaŭsentas la fibron de la genio.  Sano kaj malsano  Antaŭ ol klarigi kiel oni kuracas la malsanojn per la naturismo, ni devas fiksi la koncepton pri sano kaj malsano, ĉar la kriterio kiun havas pri ili la alopatiuloj kaj naturistoj estas tre malsama.  La homo estas vera trio, kiu konsistas el korpo, menso kaj animo. La disvolviĝo kaj funkciado normalaj de ĉiu el tiuj elementoj, same kiel la harmonio necesa, kiu devas regi inter ili, donas al ni la tipon de la homo plena, kompleta, senmanka; unuvorte, la homo sana.  Estas la idealo, kiu celas havigi al ĉiu homa estulo korpon de atleto, menson de saĝulo kaj animon de sanktulo.  Oni ne povas paroli pri kompleta sano, se ekzistas senproporcio aŭ anomalio inter ĉi tiuj elementoj; do, saĝulo kun malfortika korpo estas tiel nenormala kiel atleto kun menso malklara kaj deviita animo.  Por akiri ĉi tiun staton de kompleta sano, estas necesaj diversaj kondiĉoj. Unue gravan rolon ludas la hereda faktoro, ĉar gepatroj malsanaj ne povas naski sanan infanon. Krom ĉi tiu hereda faktoro ekzistas faktoroj, kiujn la individuo mem akiras dum sia vivoekzistado: ĉirkaŭanta medio, kie li disvolviĝas, ĉu moralo, profesio, vivmetodo kaj precipe la nutrado. Ne estas eble trastudi ĉiun el tiuj faktoroj, kies graveco jam estis elpruvita pli ol necese. Ni parolu ĉi tie en terminoj tre facilaj kaj simplaj, ĉar ni ja ne direktas nin al kuracistoj, sed al la ĝenerala publiko. Ni povas diri, ke homo estas sana, kiam li estas pura. Sed ni ne parolas ĉi tie nur pri la ekstera pureco de la haŭto, sed precipe pri la interna, kiu koncernas ĉiujn histojn kaj finfine la sangon. Malmultvorte, la homo estas sana, kiam li havas puran sangon.  Nu, kiam la sango malpuriĝas, jam komenciĝas la stato de malsano. Tiujn substancojn, kiuj malpurigas la sangon, ni povas nomi "substancoj malsanigaj". De kie venas tiuj malsanigaj substancoj, kiuj pasas al la sango? Multaj povas esti la kaŭzoj, kiuj estigas ilin, sed ĉiuj reduktiĝas al unu sola: la vivo kontraŭnatura, t. e. ĉio kio kontraŭagas la naturajn leĝojn, kiuj regas la homan ekziston. Koncerne la nuntempon, ni povas diri, ke la vivo de la moderna homo estas ekstreme kontraŭnatura: li manĝas kaj trinkas en malracia formo, distribuas malĝuste la tempon de laboro kaj ripozo, fariĝas sklavo de ĉiuj malvirtoj ktp. ktp. Puŝata de iu freneza dezirego de mehanika progreso, li malzorgas ĉion ceteran, forgesante la plej mirindan maŝinon el ĉiuj: la homan maŭinon. Kaj tiu, kompreneble, suferas pro tiom da eraroj kaj konsekvence svarmas hodiaŭ nekalkulebla nombro da malsanuloj, kiuj plenigas hospitalojn, kuracejojn, azilojn kaj frenezulejojn, tiel, ke oni bezonas konstrui ĉiutage pli kaj pli da ili. Sed ne estas tiel kiel oni solvos la problemon de la malsano, same kiel oni ne povas solvi la problemon de la krimoj, konstruante pli da malliberejoj.  Kiel estiĝas la malsano?  Ni jam diris, ke la malsano estiĝas pro malobeo al la naturaj leĝoj.  Sed la homa korpo, tiu mirinda maŭino, posedas siajn proprajn defendajn rimedojn, kiuj konstante klopodas liberigi ĝin de tiom da venenaj substancoj, kiel la viando kaj aliaj produktoj kadavraj, alkoholo, tabako, nutroproduktoj falsitaj de la industrio ktp. La haŭto, la renoj, la pulmoj, la hepato kaj la intestoj estas la organoj precipe celantaj liberigi nin de tiuj malpuraĵoj.  Nu, ni konsideru, ke la homo faras malbonaĵojn kontraŭ sia sano ne nur unufoje, sed ĉiutage kaj eĉ kelkfoje en unu sama tago.  Venas do la momento, kiam la menciitaj organoj superŝarĝiĝas per laboro kaj ne povas funkcii plu kun la necesa efikeco. Tiam la malsanigaj substancoj, kiuj ne povas esti eliminataj, estas retenataj en la organismo, eniĝas en la intimo de la histoj kaj malpurigas la sangon. Oni povas diri, ke ĝuste en tiu momento komenciĝas la stato de malsano. Oni devas tre bone atenti tiun koncepton, ĉar ĝi estas fundamenta por la naturismo. La malsano ne subite estiĝas, kiel kredas la plimulto de la personoj kaj eĉ la alopatiaj kuracistoj, sed laŭ grada, iompostioma formo. Por la naturistoj la malsano ne estas iu spado de Damoklo, pendanta super ĉiu persono por celdirekti al li baton en tute neatendita momento; sed la rezulto de longa proceso da eraroj kaj mallertaĵoj pro malracia vivsistemo.  Ni revenu al nia antaŭa ekzemplo. Ni diris, ke, kiam la malsanigaj substancoj reteniĝas en la organismo, tiam komenciĝas la stato de malsano. Plej ofte en tiaj okazoj la persono afekciita ankoraŭ sentas nenian malnormalaĵon, ĉar la korpo havas kompensajn mehanismojn, kiuj penas lokalizi kaj kontraŭbatali la malsanon. Sed tiu persono, kiu nur ŝajne bonfartas, ne ŝanĝas sian vivsistemon kaj daŭre veneniĝas pli kaj pli. Tiam, la kompensaj mehanismoj, antaŭ la kreskanta pligrandigo de la laboro, iĝas momente senprovaj kaj aperas kelkaj malnormalaĵoj, kiuj per si mem ne konsistigas la malsanon (oni bone atentu tion), sed estas nur simptomoj, t. e. eksteraj manifestadoj de la malsano, kiu kuŝas en la intimo de la histoj kaj en la sango.  Tiel ni ofte vidas personojn, kiuj neniam antaŭe plendis pro malsano, kaj kiuj iutage prezentas kapdoloron, lakson aŭ mallakson aŭ malapetiton, sendormecon ktp.  Laŭ tio, kion ni jam diris, oni deduktas ke, nek la kapdoloro, nek la lakso aŭ mallakso, nek malapetito aŭ sendormeco ktp. konsistigas per si mem la malsanon. lli nur estas alarmsignoj, anoncoj pri danĝero, kiuj indikas, ke la organismo ne funkcias en ĝusta formo. Kion oni devas fari, kiam gardostaranto avertas pri minacanta danĝero?  supren La malsano estas ununura  Jen ni alvenas al la unueca koncepto pri la malsanoj, kiu estas baza por la naturismo: "La malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura".  La alopatia pseŭdoscienco okupas sin pri la ekzakta diagnozo de la malsanoj, kvazaŭ ili estus realaj kaj bone fiksitaj estaĵoj, preskaŭ ĉiam kaŭzitaj de mikroboj, kiujn oni devas bone individuigi por celdirekti al ili mortbaton. Estas impresiga la amaso da diagnozaj rimedoj, kiujn disponas la alopatio: hemiaj analizoj, iksradioj, elektrodiagnozo, ĉelodiagnozo kaj mil aliaj. Ekzistas multekostaj kaj komplikaj aparatoj, nur en la servo de la kuracisto, kiu nepre volas enketi la nomon de la malsano, por alglui al ĝi la ĝustan etikedon.  Rimarkinde estas, kaj multfoje la publiko ne ĝin scias, ke tia subtileco de diagnozo nur taŭgas por konfuzi eĉ pli la kuracistojn. Escepte la malsanojn plej vulgarajn, estas malfacile trovi du samajn diagnozojn ĉe ununura klinika afero.  Sufiĉas vidi la informojn, kiujn la leĝistaj (alopatiaj) kuracistoj prezentas al la tribunaloj; la rezultoj de la kuracistaj konsiliĝoj (precipe se "eminentuloj" ĝin partoprenas); kaj fine la nekropsio (postmortekzameno), kiu ofte elmontras, ke la diagnozo farita al la malsanulo nur servis la kuraciston por brili ĉe la katedro aŭ en la kunsidoj de iu Scienca Societo.  Sekvante la fadenon de la fundamenta koncepto, ke la malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas ĝin ankaŭ estas ununura, ni vidu la mehanismon kaj signifon de la akutaj malsanoj kaj poste tiujn de la kronikaj malsanoj.  La akuta malsano kaj kiel oni ĝin kuracas  Ni prenu nian antaŭan individuon, kiu periode suferas iujn banalajn malnormalaĵojn kaj kiu iun tagon prezentas gripon aŭ bronkopulmiton, aŭ tifecan febron. Por la naturismo iu ajn el la akutaj malsanoj estas krizo, per kiu la organismo penas liberiĝi de tiom da malsanigaj substancoj akumulitaj iompostiome en la korpo. Kiam la organoj precipe celantaj tion fari (intestoj, renoj, haŭto kaj pulmoj) ne kapablas elimini tiom da malpuraĵoj, la korpo decidas forbruligi ilin; okazas tiam vera brulado, kies plej grava manifestado estas la febro. Kiel ni vidas, la akuta febra malsano estas konsiderata de la naturismo, ne kiel proceso malutila, sed tute kontraŭe, treege utila, ĉar ĝi donas okazon, ke la korpo puriĝu.  ĝustasence ni povas diri, ke la febra malsano ne bezonas esti kuracata, ĉar ĝi mem jam estas kuracado.  Estas nenio pli mirinda por tiu, kiu kapablas observi, ol la proceso ĉe malsanulo atakita de febra afekcio.  Ĉiuj organoj de la korpo, ĉiuj defendoj de la diversaj histoj, senkondiĉe sin metas je la servo de la batalo kiu okazas, ne inter la mikroboj kaj la korpo, kiel kredas la alopatiuloj, sed inter la malsanigaj substancoj, t. e. la akumulitaj organikaj restaĵoj kaj la histoj komisiitaj por forbruligi ilin. La tuta organismo ŝanĝiĝas al vera bruliga forno, kie cindriĝas la ruboj, kiujn li amasigis per lia malĝusta nutrado kaj kontraŭnatura vivsistemo.  Kio estas la rezulto de tiu batalo?  Se la plej gravaj organoj de la paciento ne estas afekciitaj; t. e. se la hepato, la renoj, la koro, la pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, ne prezentas gravajn lezojn, ĉu heredajn, ĉu akiritajn, la rezulto estas favora.  La malsanulo plene triumfas, kaj tiel ni vidas, ke, post kelkaj tagoj, kiam estas forbruligitaj ĉiuj malpuraĵoj, ĉesas la febro, la temperaturo kaj la pulso normaliĝas, reaperas la apetito kaj la homo baldaŭ ekresaniĝas.  Sed, se la malsanulo jam de antaŭe suferas iun lezon en la hepato, la renoj aŭ la koro aŭ iun alian organdifekton, tiam la rezulto estas duba. La luktado fariĝas malegala kaj la korpo ofte cedas, ĉar ĝia tasko forbruligi la rubojn superas ĝian kapablon.  Malzorgata malsano kuraciĝas per si mem en la plej oftaj okazoj. Estas la vis medicatrix naturae, t. e. la spontanea kuraciga peno de la naturo, kiu triumfas, se la viviga energio ankoraŭ ne estas elĉerpita aŭ se la batalo ne estas tro malegala. Pro tio gravas vivo higiena kaj saniga, kiu konservas sendifekta la vivigan energion, kiu ja estas la unika kaj vera defendo, je kiu ni povas kalkuli okaze de malsano.  La naturismo insistas pri la fundamenta graveco de tiu ĉi punkto kaj kiun la popola saĝeco sankciis per la aforismo: "Pli utilas prevento ol kuraco".  Ni diris, ke la malsano emas kuraciĝi spontanee. Sed tio ne signifas, ke la kuracisto estas superflua, ĉar ĉe patologiaj procesoj oni bezonas kompetentulon, kiu helpos la defendpenojn kaj redirektos la deflankiĝojn kaj la troiĝon de kelkaj simptomoj. Ekzemple la febro, simptomo utila, kiu indikas la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, povas tro altiĝi kaj naski danĝeron por kelkaj gravaj organoj de la korpo, kiuj suferus patologian difekton pro troa temperaturo.  En tiu okazo la naturkuracisto malaltigas la febron per hidroterapiaj aplikaĵoj: mildaj banoj, malvarmaj frotadoj kaj envolvaĵoj, kompresoj ktp. Estas miregige vidi kiel la febro malaltiĝas per simpla hidroterapia aplikaĵo, sen bezono uzi kontraŭfebrajn produktojn, kiujn oni hodiaŭ trouzas kun gra-vega danĝero por la malsanulo (aspirino, antipirino, kriogenino, fenacetino, kinino, koloidaj medikamentoj ktp.).  lu ajn el tiuj venenaj drogoj paralizas kaj senkapabligas la organajn defendojn kaj atencas kontraŭ la jam menciita viviga energio. La samon ni po-as diri pri la danĝeraj sulfamidoj, penicilino, antibiotikoj ktp.  Oni povas maltime aserti ke la plimulto de la mortoj konstatitaj ĉe la menciitaj malsanuloj, estas kaŭzitaj de erara kuracado per serumoj, vakcinoj kaj hemiaj substancoj ĝenerale, kiuj tute ne kuracas la malsanon, sed pligravigas ĝin, ĉar ili sumigas sian venenan balaston al la jam peza tasko de la batalanta organismo. La "ŝoko" kiun la alopatia kuracisto klopodas atingi per la kontraŭfebriloj kaj per kiu la temperaturo malaltiĝas ĝis 37 °C estas nur paraliza efiko. Ni faru vulgaran komparon: ĝi estas kvazaŭ bastonfrapo sur la kapo de homo, kiu sin defendas kaj kiu senkapabligas lin por plue sin defendi.  Plenumante altan moralan devon, la naturismo atentigis kaj daŭre atentigas la publikon kaj la respondecajn kuracistojn kiuj volas kompreni, pri la pereiga uzado de la kontraŭfebriloj en la luktado kontraŭ la infektaj malsanoj.  lu ajn persono kuracita per naturismo de febra afekcio, povas observi, ke post la malsano, li sentas sin organe kaj funkcie multe pli bone ol antaŭ la malsano. La klarigo estas tre simpla. En la daŭro de la febro forbruliĝis ĉiuj malpuraĵoj kaj organikaj ruboj, kiuj embarasis antaŭe la liberan movofacilecon de la funkcioj. La plipurigado estis granda, ĉar dume li manĝis nenion (la manĝado ja nur malfavorus la procezon de la malsano) kaj trinkis nur sufiĉe da akvo aŭ sukoj de fruktoj, laŭokaze, kiuj refreŝigas la korpon kaj faciligas la rapidan eliminadon de la postrestaĵoj de la batalo per la eligaj organoj (intesto, renoj, pulmo, haŭto).  Senfanfarone ni povas diri, ke la naturismo sukcese kuracas 100% da akutaj infektaj malsanoj, kaj (tio ankoraŭ pli gravas) tute sen komplikiĝoj. Tion montras la statistikoj de la naturistaj sanatoriaj kaj hospitaloj, kiuj troviĝas multnombre en Eŭropo kaj Usono, kaj la ĉiutaga praktikado de la naturkuracistoj.  Sed por atingi tiujn 100% da sukcesoj, estas necese, kiel ni antaŭe diris, ke la malsanulo havu nenian organdifekton kaj ke lia malsano estu kuracata per naturismo ek de la unua momento.  Verdire, la akutaj malsanoj tre malpliiĝis en la lastaj tempoj. Oni ne plu vidas nuntempe tiujn grandajn epidemiojn de pasintaj jarcentoj, kiuj pereigis tiom da homoj.  Tamen, tiun rezultaton ni ne povas atribui al uzo de serumoj, vakcinoj kaj venenaj drogoj, sed al la progresoj de la sanitara inĝenierarto kaj al la plibonigitaj vivkondiĉoj de la malriĉaj klasoj.  Ni povas prezenti kiel ekzemplon la urbojn Rio de Janeiro, Guayaquil kaj Panama, kie la flava febro regis en karaktero endemia ĝis antaŭ nelonga tempo, kaj kiun oni sukcesis malaperigi, ne per serumoj kaj vakcinoj, sed metante la regionon en bonaj sanitaraj kondiĉoj: drenado de marĉoj, kanalizado de malaltaj terenoj, forigado de balaaĵoj, konstruado de loĝejoj laŭ higienaj normoj, kloakoj, fluanta kaj trinkebla akvo, krematorioj ktp.  Sed tiu malpliiĝo de la epidemioj koincidas kun alia fakto tre alarma: la grandega plimultiĝo de kronikaj malsanoj (tuberkulozo, sifiliso ktp. ) kaj degeneraj (kancero, diabeto, arterisklerozo, mensaj malsanoj ktp. ). La kaŭzojn de tiu fenomeno oni devas serĉi en la neracia nuntempa vivo de la homaro, kiu apartiĝas pli kaj pli de la naturo.  Tiun interesan punkton mi bedaŭrinde ne povas plue trakti, ĉar mi devas nun klarigi koncize, kio estas la kronika malsano kaj kiel oni kuracas ĝin per naturismo.  supren La kronika malsano kaj kiel oni ĝin kuracas  Kiam la homa organismo malsukcesas en sia batalo kontraŭ akuta malsano, ĝi pasas al kronika stato, se antaŭe ne okazas la morto.  Tiu fiasko povas esti kaŭzata de malbona korpa kondiĉaro (heredaj aŭ aki-ritaj difektoj) aŭ de la intenseco de la akuta afekcio, kiu venkis la organajn defendojn, aŭ eĉ pli ofte, de erara kuracado per hemiaj drogoj, serumoj kaj vakcinoj, kiuj, kiel ni diris antaŭe, nur sukcesas "stopi" la simptomojn, netuŝante la kaŭzojn de la malsano.  Farante vulgaran komparon, ni povas diri, ke ĉiu kronika malsano indikas staton de malvenko de la organismo, kiu ne povis elpeli la malamikon. Tiu ĉi, do, enlokiĝas en la korpo, kie ĝi latente vivas, donante de tempo al tempo signojn de vivo: periodaj evoluciaj ekpuŝoj, kiuj indikas senfortajn penojn por sin forsavi de la malsano. Kion la naturismo faras ĉe kronika malsanulo?  La naturo mem indikas al li tion. Oni devas helpi tiun elĉerpitan organismon batalanta vane por liberigi sin de la malsano. Kaj la helpo nur povas veni en formo, kiu permesu ŝanĝi la kronikan staton en akutan, t. e. reaktivigi la proceson.  Tiuj estas la kurackrizoj, kiuj prezentiĝas preskaŭ en ĉiuj okazoj. Malsanulo submetita al naturista kuracado surpriziĝas ĉe apero de tre diversaj simptomoj: kelkfoje kapdoloro aŭ doloro de iu ajn parto de la korpo; aŭ tuso, sputado, lakso, febro; okaze reaperas uretra elfluo, kiun la paciento kredis definitive kuracita ktp. ktp.  Se li ne estis avertita, li povus kredi, ke tiuj novaj malnormalaĵoj signifas malboniĝon de lia ĝenerala stato; multaj pacientoj forlasas la kuracadon ĝuste en la momento, kiam oni rimarkas la vekiĝon de iliaj organaj defendoj.  Pro tio, ĉiu malsanulo, kiu komencas naturkuracadon, devas scii, kio estas kurackrizo kaj atendi ĝin sen timo; prefere kun ĝojo, ĉar ĝi ja estas la unua signo, kiu indikas pli aŭ malpli proksiman triumfon.  La rimedoj, kiujn disponas la naturismo por batali kontraŭ la kronikaj kaj degeneraj malsanoj, estas multnombraj. Estas neeble ilin detali ĉi tie, ĉar ĉiu malsanulo estas tute individua kazo, kiun oni devas kuraci tiele. Ne ekzistas kuracadoj aplikeblaj al ĉiuj afekciitoj de sama malsano pro la simpla kialo, ke ĉiuj organismoj ne estas egalaj, nek reagas sammaniere ĉe la kuracado.  Sperta persono, la naturkuracisto en tiu ĉi kazo, devas zorge esplori la pacienton, por determini la sekvendan procedon.  La naturismo povas kuraci ĉiuspecajn malsanojn, sed ne ĉiujn malsanulojn. Tio signifas, ke iu ajn malsano, eĉ de la plej malbona prognozo, povas esti kuracata perfekte per la natura sistemo, kondiĉe, ke la viviga energio de la malsanulo ankoraŭ ne estas elĉerpita. Ju pli frue oni aplikas la naturmedicinon, despli rapida kaj certa estos la resanigo. Malfeliĉe estas, ke la plimulto el tiuj malsanuloj jam estas trakurintaj multe da konsultejoj kaj hospitaloj, kie ili estis absurde kuracataj per injektaĵoj kaj hemiaj drogoj, kiuj nur povas venenigi la sangon kaj malbonigi la ĝeneralan staton. Kaj eĉ tiam la naturismo atingas ofte grandajn sukcesojn.  Naturaj elementoj de kuracado  La unuan honoran lokon de la naturista terapio okupas la dieto. La aforismo de Hipokrato ja diras en mirinda koncizeco: "Ke via nutraĵo estu via kuracilo".  Tre grandaj estas la avantaĝoj atingitaj per dieto adaptita al ĉiu individua kazo.  Kiam oni celas rapidan kaj kompletan senvenenadon, oni aplikas fastadon, armilo tre efikoplena, sed ambaŭtranĉa, kiu devas esti ordonita kaj kontrolita de sperta kuracisto. Malpli rigora ol la fastado estas la senveneniga dieto konsistanta el krudaj fruktoj kaj salatoj (sunaj nutraĵoj de Bircher-Benner).  Ekzistas specialaj dietoj por afekciitoj de renoj, hepato, koro; revigligaj dietoj por tiuj, kiuj suferas je malfortikeco, anemio, tuberkulozo ktp. ktp. Sed, sciu, ke la naturista dietaro tute forigas ĉiuspecajn viandojn, fiŝon, ŝinkon, kolbason kaj aliajn porkaĵojn, konservaĵojn kaj ĉiujn aliajn kadavrajn nutraĵojn. Kompreneble, ankaŭ estas malpermesataj vino, biero, likvoroj kaj aliaj alkoholaj trinkaĵoj, mateo, kafo kaj teo, kaj ĉiuj aliaj produktoj malutilaj kaj venenigaj. Kontraŭe oni permesas la naturajn nefermentintajn sukojn de fruktoj (ekzemple suko de vinberoj) kaj infuzaĵojn de maltkafo (ĝerminta rostita hordeo) kaj de aromaj, sendanĝeraj herboj (mento, timiano, salvio, rosmareno, kamomilo ktp.).  La naturista dietaro estas tre ampleksa kaj interesplena, sed ni ne povas etendiĝi en pliajn detalojn.  Krom la dieto, la naturista terapio aplikas la naturajn elementojn: sunon (sunoterapio), aeron (aeroterapio), akvon (akvoterapio); kelkfoje teron, argilon, sablon (teroterapio, ŝlimterapio) ktp., ktp.  La suno estas la plej grava el tiuj elementoj. Same kiel en ĉiuj aliaj kazoj, nur la kuracisto devas determini, kiu povas preni sunbanon kaj kiumaniere. Estas malsanuloj, feliĉe la malplimulto, kiuj ne povas nek devas preni sunbanojn; aliaj devas sekvi tre specialan teknikon. La plimulto, tamen, povas profiti la sunradion kun kelkaj antaŭzorgoj: sin elmeti grade, ŝirmi la kapon kaj okulojn ktp.  En la dua loko estas la aero. Evidente, la moderna homo atrofiigis sian haŭton, malfaciligante ĝian normalan funkciadon, kaŭze de siaj tro dikaj vestaĵoj, kiuj malpermesas la aerotrapason, la haŭto de la moderna homo spiras malbone kaj ŝvitas nesufiĉe. Tio kaŭzas retenadon de malutilaj sub-stancoj en la sango kaj superŝarĝiĝon en la eliminlaboro de la renoj kaj pulmoj. La aerbanoj ankaŭ havas specialan teknikon kaj povas esti ordo-nataj preskaŭ al ĉiuj malsanuloj.  La hidroterapio aŭ aplikado de akvo por kuraci malsanojn, okupas la trian lokon en la naturista terapio.  La empiriuloj de la pasinta jarcento iom tro uzis la akvon kiel kuracilon kaj kontraŭ tiu eksceso jam leviĝis aŭtoritataj voĉoj avertantaj la senspertulo-jn. Oni devas memori, kiel diras Monteuuis, ke la homo estas kreito apar-tenanta pli al la aero ol al la akvo.  Tamen, prudenta aplikado de akvo daŭre estas gravega kaj efikplena ele-mento terapia. Ekzistas diversaj formoj de aplikado: duŝoj, ŝprucadoj, duonbanoj, enakviĝaj banoj, ŝvitbanoj, envolvaĵoj, frotadoj, kompresoj, la-vadoj, fomentadoj, gargaradoj, enŝprucigoj, klisteroj, piedbanoj ktp. ktp. Ĉiu el tiuj terapiaj aplikaĵoj estas diversmaniere modifebla laŭ indiko farota de la kuracisto en ĉiu aparta okazo.Krome ekzistas aliaj terapiaj rimedoj, kiujn oni ne devas flankenlasi, ĉar ili estas efikaj helpiloj en la kuracado de diversaj malsanoj; nome: la elektro-terapio (la elektro ja estas natura elemento), la movoterapio (masaĝoj, medicina gimnastiko, mova reedukado ktp.; kinezoterapio), la teroterapio (aplikoj de tero, ŝlimo, argilo, sablo; geoterapio), la plantoterapio aŭ kura-cado per vegetaĵoj, la psikoterapio; en kelkaj specialaj okazoj, la koloro-terapio, la sugestio, la muzikterapio, la magnetismo, la ostopatio ktp. ktp. 

FONTO: http://www.ukrainio.org.ua/dosieroj/ulej/libroj/Terapioj.txt

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.