JUDAJ KOLĤOZOJ EN SIBERIO

Dumjarcentoj da diaspora vivo la judoj ne havis eblecojn okupiĝi pri agrikulturo. Tio grave diferencigis ilin de la najbaroj, kaŭzante suspektemon kaj malkomprenon de la aliaj, plejparte kamparanaj popoloj, kiuj konsideris agrikulturon sola digna kaj honesta okupo.

Nesolvebla problemo

En Rusio aŭtoritatoj kelkfoje provis solvi tiun problemon. Tamen ĉiufoje oni alfrontis kaŝan, sed fortan reziston de lokaj aŭtoritatoj kaj senevitan disŝteladon de la asignita tiucele mono. Do la problemo restis nesolvita kadre de la cara reĝimo.

La februara kaj poste oktobra revolucioj de 1917 grave faciligis vivon de la rusiaj judoj. Estis nuligitaj ĉiuj (kelkcent) juraj limigoj. La 1920aj jaroj estis epoko de la renesanco de la sovetia judaro – judaj societoj, teatroj, lernejoj, institutoj aperadis ie kaj tie. Restariĝis ankaŭ malnova demando: kiel “superi nelaboristan pasintecon” de la granda parto de la sovetiaj judoj? Oni decidis lanĉi (jam sur socialisma bazo) grandskalan programon pri kamparigo de la juda loĝantaro de Sovetunio. Tiucele en 1925 estis fondita la Societo pri agrikulturado de la laboristaj judoj (rusa mallongigo: OZET).

Esperoj kaj problemoj

Baldaŭ sekcio de OZET aperis ankaŭ en Tjumeno. Rimarkindas ke tio okazis ne laŭ ordono, sed laŭ iniciato de loka juda intelektularo. En la “Raporto pri laboro de la Distrikta Administracio de OZET dum 1 jaro kaj 4 monatoj” legeblas: “Neniu oficiala papero el provinca kaj centra komitatoj de OZET estis senditaj, sed private unu el anoj de la provinca OZET sendis leteron al civitano Altŝuller, kiu kolektis ĉirkaŭ si konatojn kaj en privata apartamento okazis la unua fondiĝa kunsido de la organiza buroo de OZET la 16an de februaro 1928”.

La menciita Israil Leontjeviĉ Altŝuller estis unu el gvidantoj de la juda komunumo de Tjumeno jam antaŭ la revolucio, kiam li okupiĝis pri vendado de horloĝoj kaj juveloj. En 1928 li jam estis estro de la Tjumena sinagogo.

La iniciata grupo konsistis el sep homoj, el kiuj tri estis estraranoj de la juda religia komunumo de la urbo: Israil Altŝuller kiel iniciatinto, Morej Semjonoviĉ Kagan (li poste iĝis prezidanto de la organiza buroo) kaj Alter Samuiloviĉ Alterman, sekretario. Almenaŭ du grupanoj havis neproletan devenon – unu estis komercisto, senigita je elektorajtoj kaj alia estis registrita kiel senlaborulo. Nur du plej junaj grupanoj estis komunistoj.

Unue la agado de la tjumena organizaĵo estis spontanea, preskaŭ neformala. Oni planis engaĝi en la agrikulturigo la tutan judan loĝantaron de la regiono, ne nur la tiel nomatan “proletan elementon”. Partopreno de la ne-judoj en la agado de OZET ne estis planata. 

Evidente alvoko de la iniciatintoj trovis sufiĉe viglan reagon en la juda komunumo de la urbo, ĉar jam en la sekva kunsido okazinta la 4an de marto venis 87 homoj dum la tuta komunumo apenaŭ superis 300 judojn. Tiutage oni elektis la organizan buroon, kiu komencis intertraktojn kun la sovetiaj institucioj pri ricevado de la terenoj por organizado de la judaj agrikulturaj setlejoj. Baldaŭ Morej Kagan vizitis apudan urbeton Jalutorovskon fondinte tiel lokan sekcion. Nombro de la sekcioj kaj ĉeloj de la tjumena organizaĵo rapide kreskis, ili aperis eĉ en vilaĝoj Nova Zaimko kaj Niĵnjaja Tavda.

Komenciĝis sukcesa laboro pri listigado de la familioj, kiuj decidis transiri al la agrikultura laboro. Jam la 28an de marto 1928 la organiza buroo informis la Centran Administracion de OZET pri tia grupo el 10 homoj. En siaj sciigoj la buroo atentigis, ke temas pri la homoj “likvidintaj sian vendo-komercon”.

Tamen baldaŭ evidentiĝis ke la realigo de la ĉefa tasko de OZET – agrikulturigo de la juda loĝantaro – alfrontas plurajn obstaklojn. La sovetiaj instancoj ne proponis al la organizaĵo akcepteblan terenon por fondo de la setlejo. Ekzemple anstataŭ la petita Ulanovska setlejo, situinta 8 verstojn for de Tjumeno, la terena administracio proponis la Golubiĥinan terenon, 180 verstojn for. La setlontoj estis denaskaj urbanoj, tutjare vetureblaj vojoj mankis, do kompreneble ili ne deziris translokiĝi tiom for de la civilizo.

Alia obstaklo iĝis financado de la programo. Por komenci novan vivon en nova loko la translokiĝintoj bezonis pruntojn, necesis helpo pri aĉetado de argikulturiloj, impostaj prokrastoj kaj avantaĝoj. La Tjumena sekcio plurfoje informis pri tio la Centran Administracion, sed respondoj ĉiam estis la samaj: “vi ne povas kalkuli je materia helpo de la Centra Administracio”. Do sola helpo al la novaj kamparanoj devis esti prunto de la distrikta terena dministracio je 300 rubloj por la familio por 10 jaroj.

Krome evidente okazis ankaŭ la kaŝita rezistado al la agado de la societo flanke de lokaj aŭtoritatoj, kaŭzita de la banala antisemitismo.

Kolĥozoj aperas kaj… malaperas

Tamen certaj sukcesoj haveblis. En majo 1928 en vilaĝo Maslanskaja (Iŝima distrikto) estis establita kolĥozo “Energio” subestre de la Urala provinca OZET (Uraloblozet). En marto 1929 tie jam laboris kvar familioj; la kolĥozo posedis du domojn, 80 brutojn, traktoron kaj kelkcent hektarojn da tero. La administracio de la Tjumena OZET-sekcio rekomendis al ĉiuj judoj, dezirintaj iĝi agrikulturistoj, aniĝi al tiu ĉi kolĥozo.

Tamen rilato de lokaj aŭtoritatoj al la kolektivo videblas el dokumentoj, en kiuj la administracio de Uraloblozet diras pri neceso eltrovi homojn pro kiuj “laboro de la kolektivo estis bremsata dum longa tempoperiodo danke al ĝia malkredigo fare de iuj malamikaj elementoj en la urbo Iŝimo”.

Post unu jaro, en majo 1928 apud Jalutorovsko aperis la dua juda kolĥozo, kiu nomiĝis “OZET”. Al ĝi aniĝis ok familioj, kiuj ricevis la Pervuĥinan terenon, 12 verstojn for de Jalutorovsko. Tamen jam en julio la administracio de la Tjumena distrikta OZET-sekcio pritraktis organizadon de la helpo al la kolĥozo, ĉar la Jalutorovska distrikta plenuma komitato bremsis registriĝon de la tereno por tiu ĉi kolĥozo, argumentante ke la tereno estas tro malgranda. 

Evidente la fino de tiu ĉi historio estis trista. En septembro la distrikta terena administracio, la menciita plenumkomitato kaj la Tjumena OZET-sekcio donis al la komandestro de la 7a komunika regimento kamarado Antonov dokumenton, laŭ kiu la malmobilizitaj ruĝarmeanoj de tiu ĉi regimento ricevis tiun ĉi terenon en la Avazbakejeva terenaro, iam destinitan por la kolektivo de la kolĥozo “OZET”. Kiel kondiĉon oni menciis, ke la terenojn devos ricevi ankaŭ la “restintaj anoj de la kolĥozo “OZET” kun sekvonta kuniĝo je unu kolĥozo”. En la sama dokumento estis menciata ankaŭ kolĥozo “Laboro de la judoj” – supozeble alia juda setlejo.

For de la judoj kaj kamparo

La menciitaj faktoroj kaŭzis rapidan kaj drastan malinteresiĝon pri agrikulturigo eĉ flanke de la Tjumena OZET-administracio. Tiu temo ĉiam malpli ofte aperas en protokoloj de la kunsidoj, ordonoj kaj alvokoj. De la 1a de marto 1928 ĝis la 1a de marto 1929 la sekcio elspezis por la “helpo al translokiĝintoj” nur 41 rublojn el sia buĝeto je 844,32 rubloj. Por ekzemplo salajro de la sekretario kostis al la organizaĵo 185 rublojn. 

Dum la sama periodo 1929-1930 tiu ĉi sumo falis ĝis 3 rublojn ĉe la ĝenerala buĝeto je 261,12 rubloj. En la kalkulado por 1930 oni planis elspezi por la “kultura priservado de kolĥozoj kaj ilia aŭspiciado” 24 rublojn, dum por abonado de gazetoj oni planis elspezi 36 rublojn kaj por vesperaj renkontiĝoj – 60. Nome aranĝado de la renkontiĝoj, lekcioj kontraŭ antisemitismo kiel armilo de la klasa lukto de burĝaro, kaj disvastigado de la biletoj de ĉiaspecaj ŝtataj pruntoj kaj loterioj iĝis la ĉefa tasko de la Tjumena OZET-sekcio.

Kadre de la tutlanda kampanjo en la Tjumena sekcio en 1929-1930 komenciĝis aktiva reorganizado de la tuta societa agado. Ĝia anaro draste kreskis per amasa aniĝo de nejuda loĝantaro. De la 1a januaro 1929 ĝis la 1a de marto 1930 nombro de la ne-judaj anoj de la sekcio kreskis de 33 ĝis 661, dum nombro de la judaj anoj eĉ reduktiĝis de 94 ĝis 73. Tiun malkreskon kaŭzis forigo de la “neproletaj elementoj”. Fakte la societo transiris sub plenan kontrolon de lokaj partiaj organizaĵoj kaj eĉ translokiĝis en la sidejon de la distrikta partia komitato.

Aldone komenciĝis la kolektivigo kaj jam la 16an de novembro 1929 la Centra Administracio de OZET pritraktis dum sia kunsido komplikan staton de la judaj kolĥozoj de Omska provinco, kiun kaŭzis misuzoj de lokaj aŭtoritatoj dum la “purigoj”.

La finan najlon en la ĉerko de la juda agrikulturigo enbatis deklaro de la Centra Administracio de OZET, farita la 18an de januaro 1930. Ĝi interalie diris ke: “ĉe la realigata nuntempe totala kolektivigo estas neracie organizi apartajn judajn kolĥozojn en regionoj, kie mankas kompakte loĝanta juda malriĉularo kaj kie ne okazas laboro pri setligado de tiu malriĉularo en kontinuaj terenaj masivoj. En tiaj regionoj OZET devas helpi al la engaĝado de la judoj-laboristoj en la komunajn internaciajn kolektivojn”. 

La lando staris ĉe la sojlo de la “granda rompo” kaj ne plu interesiĝis pri la judaj agrikulturistoj.

FONTO: https://stanobelov.blogspot.com

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.