NOBELO AU STULTAĴO ?

Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. “Mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute”, – skribas Minnaja por LF.

En La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun Sten Johansson pri la esperanta literaturo, konekse al la mencio pri Nobel-premio. Lia respondo esencas tiel: “kandidatigi esperanto-verkistojn al Nobel-premio estas stultaĵo”.

Ni startu de baza demando: ĉu la esperanta popolo strebu al rekono de nia lingvo kiel arta esprimilo tra la Nobel-premio pri literaturo, samkiel ĝi ja strebis al la rekono de ĝiaj atingoj en la kampo de intelektaj interŝangoj tra la agnosko de Unesko? Se la respondo estas nea, ĉar la Nobel-premio ne estas fidinda kiel akreditanto de literaturaj valoroj, jen finita afero. Se la respondo estas nea, ĉar la esperantistoj ĝenerale opinias, ke la verkado en esperanto ne estas sufiĉe altnivela, tio stimulas komenton. Johansson pluas dirante, ke estas jam sufiĉe mirinde, ke ekzistas esperantlingva literaturo. Nu, la lingvo ekzistas jam dum kvin generacioj: ke tiom da uloj sukcesis produkti literaturon, estas ordinare, estus ja miriga la malo.

Dum tro bombastis la fiero de Auld, kela nivelo de nia literaturo estas samnivela kun tiu de “la”(kiuj?) etnaj lingvoj, tamen estas nekontesteble, ke ekzistas unuopajjuveloj, kaj ke ekzistas verkistoj, kiuj, malgraŭ la asfiksia kajfakte sentantiema merkato, digne tenus sian lokon apud jamajNobel-laŭreatoj. Tial primeditiga estas la pozicio esprimita depluraj lingvo-centroj ene de la internacia, pli ol centlingva, PEN:la Nobel-komitato ne sufiĉe atentas la minoritatajn kaj diasporajnlingvojn. Fakte la diktatoreco de malmultaj “grandaj” (fakte nureŭropaj) lingvoj, kiuj havigas trikvaronan plimulton de la ĝisnunajpli ol 110 premiitoj, estas diskriminacia, kiel cetere ĝi estasdiskriminacia kontraŭ la ĉina, kiu ĝis nun ricevis nur duNobelojn.

Antaŭ pluraj jardekoj la posedanto de eldonejo, kiu nun estas la plejaltprocenta distribuanto de libroj en Italio, verdiktis “Ne eblasesti granda poeto bulgara”. Per tiu diro li celis, paradokse, ke sene estas sufiĉa aĉetanta publiko, la koncepto mem de “grandapoeto” krizas, kaj tio evidente dependas de la disvastigiteco de lalingvo. Akcepteble, laŭ ekonomia vidpunkto. Sed la juĝkriterio porliteratura premio devus esti alia: kiom profundaj estas la emociojkiujn verkisto vekas en la unuopa leganto, senkonekse kun la nombrode la aliaj unuopaj legantoj? Ja, emocioj varias laŭ la leganto kajlaŭ la tempoj; kiu ne spertis la katastrofon de la unua mondmilito,povas indiferenti ĉe la romanoj de Baghy, kiu nur en lernejajtekstoj legis, ke okazis peza kolonia subpremo, povas seninteresegapi ĉe la romanoj de Steele, kiu ne havas tuthomaran perspektivonpovas rigardi kiel kuriozaĵon la eposojn de de Kock aŭ de Montagut.Kiu ilin ne legis, ĉar ili apenaŭ eliris el la esperantlingvakokono, ne estas en la kondiĉo juĝi.

Tial estas esence traduki ne ja al esperanto, sed el ĝi; nibezonas konvinki la mondon ne pri tio, ke en esperanto oni povas diriĉion, sed ke oni povas diri ion kulture valoran, kiel proklamas laplu aktuala deklaracio de Raŭmo de antaŭ jam preskaŭ kvardekjaroj. Se ni kredas, ke esperanto ne estas nura “mensogo sorĉebrila”, sed ja portanto de kulturaj kaj artaj valoroj, tial laaspiro al agnosko tra Nobel-premio estas tute legitima. Mi mem estasjuĝanto en tutnacia itala konkurso en kiu mi devas legi pli ol centlibrojn jare, do iujn ĝeneralajn parametrojn pri literatura valorokaj juĝkapablon mi ja posedas.

Kiun ni kandidatigu? Inter la movadanoj estas amaso da unuopaj personoj kaj institucioj kvalifikitaj por prezenti kandidatojn, sed neniu moviĝas tiucele. La esperanta PEN-centro, ekzistanta de 1991, kiu regule havas dumonatan revuon, jarkunvenojn, estrarelektojn kaj partoprenas en la internaciaj PEN-kongresoj, havas du-ŝtupan elektometodon, kiu kondukis, post la morto de Boulton, al la kandidatigo de Silfer, cetere populara en la internacia PEN. La prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), fondita en 2008, deklaris, ke li ĉiujare konfirmas kandidatigon de Ragnarsson (parenteze dirite: la ALE-membrolisto registras, kvazaŭ vivantojn, ses jam forpasintojn, do ĝisdateco verŝajne problemas).

UEA startigas neniun kampanjon tiu celan, malgraŭke la Belartaj Konkursoj pintas ĉe la kongresoj; evidente ĝi nekredas sufiĉe je agnosko de la literaturaj valoroj de esperanto trala Nobel-premio, alie ĝi nomumus komisionon, kiu zorgu prikandidatigo per esplorado de bibliografioj, enketo, kolekto deproponoj, kribro, diskutado, fina decido kaj redakto de vivpriskribo.Tial mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidatonproponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute. Ja la nurakandidatigo, eventuale eĉ pli ol unu, kio montrus vivantecon de nialiteraturo, sendube estas minimume vitrino kaj signo, ke ni kredas(kaj fieras) pri ĝi; kial rezigni aŭ eĉ defetisme desuprece (kajsupraĵece) deklari ĝin stultaĵo?

Carlo Minnaja

FONTO: https://www.liberafolio.org/2018/11/29/nobelo-au-stultajo/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s