LA BONAJ MOTIVOJ, KIAL LA KILOGRAMO HAVOS MALSAMAN PEZON DE 2019

19-11-2018

Adiaŭ al la “granda K”! La Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj adokptis, en la lasta vendredo (la 16-a), en la urbo Versajlo (Francio), novan sistemon de internacia mezurado, sendependan de ia ajn materia objekto.

De 2019 la norma kilogramo estos difinata surbaze de la elektra kurento, kiu cirkulas en la elektromagneta telero de la vat-pesilo (aŭ pesilo de Kiblo), kiu kapablas ekzakte ekvilibrigi 1 kilogramon surmetitan sur la alian teleron. Tio ebligos kunrilatigi la kilogramon al la konstanto de Planck, farante tiun uniton facile konstatebla en iu ajn parto de la planedo, plibonigante ĝian uzeblecon kaj certigante, ke ĝi ne difektiĝos kun la paso de la tempo.

La problemo de la ĝisnuna norma kilogramo estas, ke ĝi estas arbitra, tio estas, ĝi ne estas kunrilata kun universalaj konstantoj, krom tio, ke ĝi perdas mason iom post iom laŭlonge de la tempo, iĝante ĉirkaŭ 50 mikrogramojn malpli peza en unu jarcento, ĉar la atomoj de la metaloj, kiuj konsistigas ĝin, emas liberiĝi de ĝia surfaco per la interago kun la medio. Tiu maso perdita en unu jarcento povas ne esti signifa por la komercaj transakcioj, kiujn ni faras en la ĉiutago, sed tamen por certaj sciencaj esploroj, ĝi estas kritiga.

Krome, ankaŭ kopii la nuntempan norman kilogramon ne estas facile, ĉar por fari tion, oni bezonas manpreni ĝin, kaj en tiaj okazoj la perdo de maso kaj la risko de eventualaj akcidentoj pligrandiĝas. Pro tio estas rekomendinda la elekto de iu referenco kunrilata al universalaj konstantoj kaj kiu povas esti reproduktita – en la esprimaro de la metrologio, oni diras ‘efektivigita’ – disigita pli facile kaj kun sekureco, kaj kiu ne suferas variadojn kun la tempo. Jen estas pro tio, ke la norma kilogramo ŝanĝiĝos.

FONTOJ:

https://gauchazh.clicrbs.com.br/opiniao/noticia/2018/11/os-bons-motivos-para-o-quilo-ter-peso-diferente-a-partir-de-2019-cjoof865n0eŭ01piqme57kb1.html

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s