LA ĈINA ‘ARTEFARITA SUNO’ ROMPIS LA REKORDON KAJ SUPERIS MULTAJN FOJOJN LA TEMPERATURON DE LA STELO-PATRINO

15-11-2018









La ĉina eksperimenta reaktoro de nuklea fuzio EPST (Eksperimenta Pintteknika Superkonduktanto Tokomako), konata kiel ‘la artefarita suno’, atingis pli ol 100 milionojn da gradoj centigradaj en la plasmo de la nukleo, kiel informis ĉinaj sciencistoj.
La plej supera temperaturo estis registrita dum la kvar-monata eksperimento farita en tiu ĉi jaro, laŭ esploristoj de la Institutoj pri Fizikaj Sciencoj de Hefejo de la Akademio de Sciencoj de Ĉinujo.
EPST estas reaktoro por havigi energion de nuklea fuzio, imitante la manieron, kiel la Suno generas sian enorman potencon de varmo kaj lumo.
En komparo kun la ĉina “suno”, la nukleo de la stelo de nia sunsistemo havas temperaturon multe malpli grandan, je ĉirkaŭ 15 milionoj da Celsiaj gradoj.
Per tiu reaktoro Ĉinujo celas esplori la nuklean fuzion, por povi iam estonte utiligi ĝin kiel fonton de alternativa energio. Malsame ol la centraloj de nuklea energio, kiuj utiligadas la uranion, la nuklea fuzio produktadas neniajn specojn de radioaktivaj reziduoj.
La ‘artefarita suno’ ne estas la sola inventaĵo de la ĉinoj en tiu fako. En la lasta oktobro estis anoncita, ke la urbo Ĉengduo, la ĉefurbo de la provinco Siĉuano, ellaboris aŭdacegan planon lanĉi al la Spaco, en 2020, unu ‘artefaritan lunon’, kiu lumigos la stratojn en la nokto, anstataŭante la publikan iluminadon.

FONTO:

https://br.sputniknews.com/ciencia_tecnologia/2018111512680221-china-sol-artificial-reator-fusao-nuclear-estrela/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.