SCIENCISTOJ SUKCESIS MEZURI LA MASON DE LA TERO, UTILIGANTE ‘FANTOMAJN PARTIKLOJN’

Grupo da esploristoj de la Instituto pri Korpusklo-Fiziko de la Universitato de Valencio kaj de la Instituto pri Sciencoj de la Kosmo kaj de la Universitato de Barcelono publikigis en la lundo (la 5-a), en la scienca revuo Nature Physics, la unuan tomografaĵon de la Tero, pere de la utiligado de neŭtrinoj.
La hispanaj sciencistoj sukcesis esplori la internon de la Tero kaj realigis mezuron tute novan de la maso de nia planedo, per la helpo de neŭtrinoj, bazinte sin sur datenoj de IceCube, la plej granda neŭtrin-teleskopo en la mondo, situanta en Antarktio.


La neŭtrinoj, kiuj viciĝas inter la partikloj plej abundaj en la Universo, estas kapablaj trapenetri la planedon sen ia ajn ŝanĝiĝo. Ili povas doni valorajn informojn pri la disetendiĝo de la tergloba denseco, inkluzive de zonoj malmulte konataj, kia la interna nukleo.


La neŭtrinoj estas la solaj konataj partikloj, kiuj povas trapenetri la terglobon. Tio estas ebla, ĉar ili interagas malmulte kun la ordinara materio, kiun ni vidas en la Universo kaj kiu konsistigas nian planedon kaj nin mem. Pro tio oni diras, ke la neŭtrino estas ‘fantoma partiklo’, postulanta grandegajn detektilojn por rimarkigi sin” – elstarigis la sciencistoj, en la revuo Nature Physics.


Tradicie la denseco de la Tero estas trarompita per la maniero, kiel disvastiĝas la seismaj ondoj de tertremoj. Tamen la seismaj ondoj ne povas penetri la internan nukleon, sed la neŭtrinoj trapenetras ĝin, donante valorajn informojn pri ĝi, kiel klarigis la sciencisto kaj universitata profesoro Andrea Donini.


Por tiu studo, la skipo utiligis atmosferajn neŭtrinojn, kies pluvoj kreiĝas, kiam la energiaj partikloj de la Spaco kunfrapiĝas kun la atmosfero de la Tero. En la sekvo tiaj korpuskloj trapenetras la Teron, sed povas esti sorbitaj de la atomaj nukleoj de la materio, tra kiu ili pasas. Ju pli densa estas la materio, des pli granda estas la kvanto de sorbo, kio, siavice, ebligis al la esploristoj efektivigi studadon pri la denseco de la planedo.


Malgraŭ tio, ke la mapo de la denseco de la interno de la Tero, de la maso de la planedo kaj ĝia momento de inercio, kalkulitaj surbaze de datenoj de neŭtrinoj, estas konformaj kun antaŭaj mezuradoj faritaj per aliaj rimedoj, la esploristoj rimarkigis, ke la rezultoj “elmontras la subteneblecon de tiu esploro por la studado de la interna strukturo de la Tero, kio komplementas la tradiciajn geofizikajn esplormetodojn”.

FONTO:

https://br.sputniknews.com/ciencia_tecnologia/2018110612612280-cientistas-medir-massa-terra-particulas-fantasmas/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.