NOVA SPECO DE GIGANTA DINOSAŬRO ESTAS ELTROVITA EN ARGENTINO

2018-11-05

Grupo de hispanaj kaj argentinaj sciencistoj eltrovis fosiliojn de dinosaŭroj apartenintaj al nekonata specio, en la argentina provinco Neŭkenio (kies ĉefurbo estas Neŭkeno). La esplorstudo estis publikigita en la scienca revuo Acta Palaeontologica Polonica. Unu skipo de sciencistoj elkavigis la restaĵojn de tri dinosaŭroj – unu adolta kaj du junaj, kiuj vivis sur la Tero antaŭ 110 milionoj da jaroj. Ili ricevis la nomon Lavocatisaurus agrioensis. Tiu ĵus eltrovita speco estis herbovora kaj apartenis al la grupo saŭropodo, kun tre longa kolo kaj malgranda kapo. Krom partoj de la kolo, vosto kaj dorso, la esploristoj eltrovis la plimulton de la kraniaj ostoj, inkluzive de la muzelo, mandiblo kaj dentoj, kio ebligis fari “preskaŭ kompletan rekonstruon”, kiel rimarkigis Jose Luis Carballido, esploristo de la Muzeo Egidio Feruglio (en Argentino) kaj de la Nacia Konsilio pri Scienca Esplorado. La fosilioj rivelis, ke la adolta dinosaŭro havis 12 metrojn da longo, dum la du junaj estis inter ses kaj sep metrojn longaj. La paleontologoj kredas, ke tiu specio estis ŝanĝinta sian originan lokon kaj mortis en alia grupo, pro cirkonstancoj ankoraŭ nekonataj. “Tio ne estas nur la eltrovo de nova specio en areo, kie ni ne esperis trovi fosiliojn, sed estas ankaŭ la fakto, ke la kranio estas preskaŭ kompleta”, komentis Jose Luis Carballido. La areo, kie la fosilioj estis eltrovitaj, estus estinta dezerto kun raraj lagoj, medio ne favora por la dinosaŭroj. La dezertaj kondiĉoj estus kunkaŭzintaj la morton de la herbovoroj, kiuj bezonadis multe da plantoj kaj akvo por vivi.

FONTO:

https://br.sputniknews.com/ciencia_tecnologia/2018110512602717-dinossauro-nova-especie-fosseis-argentina/

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s