GREKA ŜIPO JE 2,4 MIL JAROJ ESTAS ELTROVITA BONSTATA SUR LA FUNDO DE LA MARO

24-10-2018

Greka komercoŝipo je proksimume 2,4 mil jaroj estis eltrovita en bona stato de konserveco, proksime de la marbordo de Bulgario. Tio jam estas konsiderata la sendifekta dronintaĵo plej antikva en la mondo.

La navigilo, kiu estas 23 metrojn longa, datiĝas de 400 a.K. kaj estis uzata por traveturigi inter la grekaj kaj mediteraneaj kolonioj, tra la Nigra Maro.

La rudro, benkoj kaj eĉ partoj de la kelo estas preskaŭ sendifektaj, pro aparteco de la profundegaĵoj en kiuj la ŝipo estis trovita: pli ol 2 mil metrojn sube la oksigeno en la mara medio estas minimuma, kio ebligas, ke organaj materialoj restu konservataj dum miloj da jaroj.

Ankaŭ, pro tiu granda marprofundeco, la ŝipo neniam estis trovita de subakvistoj. Ĝi estis eltrovita nun danke al entrepreno, kiu utiligas kameraojn faritajn speciale por filmadoj en profundaj akvoj – antaŭe utiligitajn en ekspluatado de maraj kampoj de petrolo – alkroĉitajn al robotoj kiuj  traidentigadas la marfundon.

La fakto, ke ŝipo el la klasika mondo ĝisvivis la nuntempon sendifekte, estas io, kion mi neniam kredus ebla”, deklaris la ĉefa esploristo de la entrepreno, Jon Adams, profesoro de la Universitato de Southampton, en Anglujo. “Tiu eltrovo ŝanĝos nian komprenon pri la konstruado de ŝipoj kaj pri la navigado en la Antikveco”.

FONTO:

https://www.bbc.com/portuguese/internacional-45956153

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.