ESPERANTISMO KAJ NOVAJ ŜTATOJ

22 Oktobro 2018 de AlKo

Post la milito sur la ruinoj de la Aŭstria-Hungaria, Germania kaj Ruslanda imperioj fondiĝis pluraj novaj ŝtatoj.

Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu ĉesis ekzisti en 1917. Privat esperis, ke post nacia liberiĝo venos internacia refratiĝo, sed tio ne realiĝis…

Eble la ĉefa rezulto de la milito estos la renaskiĝo de diversaj ŝtatoj en orienta Eŭropo precize en tiu parto de l’ mondo, kie aperis Esperanto. Preskaŭ neniu en Okcidento komprenis kaj antaŭvidis, ke fatale tiu granda skuo devos inciti la multajn gentojn de l’ rusa Imperio barakti por regajni ilian antikvan sendependecon. Eĉ hodiaŭ, ekzistas multaj personoj, kiuj volonte diras pri Ukrainio aŭ Litovujo, ke ili ne ekzistas, kaj ĉiu povas vidi, ke politikistoj neantaŭvidemaj laboras ankoraŭ por restarigo de vasta unu Rusujo.

Estas vere, ke tre malmultaj homoj en Okcidento ion aŭdis antaŭ la milito pri la diversaj gentoj, kiuj loĝas sur la grandega teritorio regita de l’ caroj. Eĉ en lernejoj, francaj, anglaj kaj germanaj, infanoj ricevis iluziojn pri unueco de l’ orienta giganta ŝtato. Inter tiuj, kiuj ne partoprenis tian eraron kaj estis iom pli bone informitaj pri la vera stato de tiuj landoj inter Balta kaj Nigra maroj, oni povas kalkuli la Esperantistojn. Efektive, la tuta predikado de nia dolore bedaŭrata Majstro, D-ro Zamenhof, montris al ni ne nur la diversecon de gentoj pola, hebrea, ukraina, litova, leta, esta, fina, blank-rusa, tatara, georgia, armena, kirgisa, k. t. p., sed ankaŭ la disputojn kaj ofte malamon, kiuj ekzistas inter ili. Aŭdante la genian parolon de l’ amata mortinto estis facile kompreni, kiel fervore li deziris pacigon inter tiuj popoloj.

Cetere listoj de diverslingvaj Esperanto-lernolibroj, legado de naciaj Esperantaj gazetoj kiel “Pola Esperantisto”“Ukrajna Stelo”, k. t. p., korespondado kun samideanoj de tiuj regionoj konigis al ni la ekziston de tiuj nacioj premataj sub fremda regado.

Kiu el ni ne memoras ankaŭ la indignan proteston de finlanda aŭ pola delegitoj ĉar sekretario de kongreso nia forgesis kalkuli ilian nacion sur la listo de l’ parolontoj ĉe l’ malferma kunsido?

Tiel, en nia propra Esperantista rondo familia, ni lernis konatiĝi kun tiuj malfeliĉaj popoloj, kiuj ne ĝuas liberan vivadon kaj revis pri malproksima tago de nacia liberiĝo metante sian esperon en la sama stelo, kiu simbolas por ni la tempon de homa refratiĝo. Kun intereso, kun simpatio kaj ankaŭ eble kun iom da skeptika dubo ni sekvis ilian klopodadon por defendi la rajton de iliaj nacioj kaj memorigi la mondon pri ilia ekzisto. Ĉu kelkaj el la plej belaj tradukaĵoj aperintaj en nia lingvo ne estas efektive literaturaĵoj el tiuj lingvoj, kiujn imperia cenzuro malpermesis en oficialaj lernejoj kvazaŭ oni povus tiel elradikigi el koro de l’ homoj la karan hejman parolon lernitan sur genuoj de patrino?

Hodiaŭ, karaj fratoj, ukrainaj, litovaj kaj polaj, vi preskaŭ atingis la unuan celon, la horo de l’ liberiĝo subite jen eksonis por vi kiel hela sonorilo inter la dolora bruado de l’ milito kaj la frakaso de l’ ruiniĝanta imperio. Kun vi ni ĝojas pri via nacia renaskiĝo kaj ni tutkore esperas, ke vi sukcesos starigi viajn ŝtatojn en plena sendependeco je potencaj najbaroj. Se vere povas lumiĝi super viaj kapoj la tiom esperita tago de liberiĝo, al vi el malproksimo ni sendas tutkoran bondeziron kun frata saluto kaj al vi, kiuj restas ankoraŭ premataj ni sendas esperan senton. Sed la duan, nian komunan celon ni devas nun ĉiuj atingi. Post nacia liberiĝo devos iam veni internacia refratiĝo. Kiel ankoraŭ malproksima ŝajnas tiu tempo! Eĉ inter apenaŭ starigitaj novaj ŝtatoj jam komenciĝas akraj disputoj pri landlimoj kaj teritorio. Imperialismo, avideco kaj maltoleremo jam venenas la sunleviĝon en ĉielo de junaj popoloj.

Al tiaj tendencoj la Esperantistoj devas energie kontraŭbatali. Ni ŝiru la verdan stelon de nia brusto se ni konsentas akcepti patriotismon bazitan sur malamo! Pli ol unu fervora samideano subite fariĝis influa viro kaj politikisto en nova ŝtato de orienta Eŭropo. Ilia Esperantismo kaj la memoro de nia Majstro trudas al tiaj homoj gravan respondecon kaj tre klaran devon. Ĉiuj ni fidas, ke ili donos tutan sian forton por praktike realigi la principojn de Zamenhof en la konstruado de siaj ŝtatoj.

Neniam, kaj speciale ne en orienta Eŭropo, povos landlimoj precipe apartigi la gentojn laŭ lingvo kaj religio. Ĉiam restos polaj kaj hebreaj urboj meze de ukrainaj aŭ litovaj kamparoj. Malsaman lingvon kaj diversan religion havos eterne vilaĝanoj kaj urbanoj de vastaj regionoj. Kiel starigi pacan kunvivadon inter ĉiuj, se ne per plena toleremo kaj per reciproka respekto de ĉiuj gentaj rajtoj. Kiam kaj kie pli profete taŭgas la tuta homa instruado de Zamenhof?

En Svisujo neŭtrala kaj sen teritoria ambicio ni starigis Orientan Komisionon por interkonatiĝo kaj studado de komunaj demandoj inter Poloj, Ukrainoj, Litovoj, Letoj, k. t. p. Ni tutkore dezirus, ke en tiuj landoj disvastiĝu pli kaj pli la ideoj de Esperantismo, t. e. la tendencoj al internacia kunfederiĝo kaj al neŭtraleco. Kompreneble nenio pli helpos tian rezultaton ol propagando de nia lingvo mem. Tial duoble fervore ĉiuj Esperantistoj en orienta Eŭropo laboru por enkonduki Esperanton en la ŝtataj lernejoj. Neniam antaŭe estis la ŝancoj tiel vastaj kaj la eblaj rezultatoj tiel gravaj por tuta homaro.

Edmond Privat.

Fonto: Esperanto, 1918, №9-10 (217-218), p. 10 (102)

Retajpis kaj korektis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/privat

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s