ADSTRINGA SORPUJO -SANIGANTAJ KVALITOJ

Adstringa sorpujo aŭ adstringa sorbuso [1] (Sorbus torminalissinonimo Torminalis clusii), estas specio de sorbuso (Sorbus) hejma en Eŭropo ekde Anglujo kaj Kimrujo, oriente ĝis Danujo kaj Polujo, sude ĝis nordokcidenta Afriko,kaj sudoriente ĝis sudokcidenta Azio ekde MalgrandaAzio ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro[2][3].

Matura adstringa sorbuso en printempo
Biologia klasado Regno: Plantoj Plantae Divizio: AngiospermojMagnoliophyta Klaso: DukotiledonajMagnoliopsida Ordo: Rozaloj Rosales Familio: Rozacoj Rosaceae Genro: Sorbuso Sorbus Subgenro: Torminaria Specio: S. torminalis
Dunomo
Sorbus torminalis
(L.Crantz
Sinonimoj
Torminalis clusii (Roemer) K.R.Robertson & J.B.Phipps
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
v • d • r

Priskribo

Trunko kaj kanopeo.

Ĝi estas mez-granda falfolia arbo kreskanta ĝis alto de 15–25 m, kun trunko atinganta diametronĝis 1,3 m. La arboŝelo estas malkruda kaj grizeca, sed skvameca, forsenŝeliganta je kvadratajplatoj por montri pli malhelajn brunajn tavolojn. La folioj longas kaj larĝas 6-14 centimetrojn kun petioloj de 2.5–5 cm, malhele verdaj je ambaŭ flankoj, kun kvin ĝis naŭ akrapintaj loboj; la baza paro de loboj estas disetendiĝantaj, la resto pli antaŭen-pintiĝantaj kaj dimensie malgrandiĝantaj apud la foliopinto, kaj kun fajne segildentaj randoj. La malsupraj flankoj havas haretojn kiam junaj, sed ambaŭ flankoj estas glataj kaj brilaj kiam pli maljunaj; la aŭtunaj koloroj estas flavaj ĝis ruĝ-brunaj. La floroj havas diametron de 10–15 mm, kun kvin blankaj petaloj kaj 20 kremkolor-blankaj stamenoj; ili konsistigas korimbojn kun diametro de 5–12 cm en malfrua printempo kaj frua somero, kaj estas hermafroditaj kaj insekte polenataj. La frukto estas globa ĝis ovoida pomofrukto kun diametro de 10–15 mm, gruneca aŭ flavruĝa aŭ bruna, kovrita de malgrandaj palaj lenticelajmakuloj kiam maturaj en meza ĝis malfrua aŭtuno [2][4][5][6].

De tiu palearktisa specio estas du varioj [2] :

  • Sorbus torminalis var. torminalis. Eŭropo, nordokcidenta Afriko.
  • Sorbus torminalis var. caucasica. Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro. La folioj estas pli profunde lobitaj ol ĉe var. torminalis

Ekologio

Foliaro kaj fruktoj.

Ĝi estas relative malofta kaj en Britujo kutime nuntempe limigita al grupoj de praa duonarbaro, kvankam troviĝas ankaŭ en heĝoj. Ofte oni trovas ĝin asociata kun kverkaj kaj fraksenaj arbaroj, preferante argilecajn kaj lomecajn grundojn. En Britujo, someraj temperaturoj ofte estas tro malaltaj por la maturiĝado de la semoj, do la ĉefa metodo por plantopropagado estas per draĵoj[2].

Uzado kaj etimologio

La fruktoj, kiujn oni nomas sorpoj, estas manĝeblaj kaj havas daktilan guston, kvankam ili nuntempe malofte estas kolektataj por nutraĵo. Kutime ili estas tro adstringaj por manĝi ĝis ili estiĝas molmaturaj. Tradicie ili estas konataj kiel herba kuracilo kontraŭ koliko; la latina nomo torminalis signifas ‘taŭga por koliko’. Antaŭ la enkonduko de lupolo, la frukto estis uzata por aromigi bieron.

 FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Adstringa_sorpujo

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s