INDIĜENOJ MANIFESTACIAS EN BRAZILJO, POR PROTESTI KONTRAU LA POLITIKO DE BRAZILA PREZIDENTO MICHEL TEMER

indiĝenoj

29/04/2018

Bildo: Indiĝenoj manifestacias en Braziljo, la 26an de aprilo, por protesti kontraŭ la politiko de la brazila prezidento Michel Temer kontraŭ ili. REUTERS/Adriano Machado

Ĉirkaŭ 3000 indiĝenoj, kiuj reprezentas centon da etnoj, kolektiĝis en Braziljo ĝis sabato 28a de aprilo. Ili partoprenis la tradician kolektiĝon «tendaro libera tero» por defendi siajn rajtojn. Ĵaŭdon 26an de aprilo, ili defiladis sur la stratoj de la brazila ĉefurbo por denunci la politikon de la prezidento Temer kontraŭ ili, kaj la perforton, de kiu ili estas viktimoj, laŭ ili. Tradicie vestitaj, ili ankaŭ petis limdifinon de siaj praaj teroj.    

Laŭ la organizaĵo AIPB, kiu reprezentas la indiĝenajn popolojn de Brazilo, la minaco estas reala: «Ni spertas la plej gravajn atencojn kontraŭ niaj rajtoj de post la demokratia reveno», ĝi deklaris dum la kolektiĝo en Braziljo. La indiĝenoj akuzas la prezidenton Michel Temer, ke li cedis al la premoj de la agro-industrio, kaj rifuzis limdifinon de iliaj teroj, unua etapo al redono.

Por demonstri sian sincerecon, Michel Temer profitis la kolektiĝon de la triboj venintaj el la tuta lando, por anonci protektadon de indiĝena teritorio en la Ŝtato Mato-Groso. Sed tiu anonco ŝajne ne trankviligis la koleron de la 2 000 manifestaciantoj surhavantaj plumojn sur la kapo, kaj kun pentrita korpo. Kelkaj eĉ portis arkojn kaj sagojn. «Stop genocidon», estis legeble sur unu el la flagrubandoj. Sed la Indiĝenoj volas esti aŭdataj preter la sloganoj. En Braziljo, ili decidis mobiliziĝi politike.

Okaze de la deputita baloto, venontan oktobron, ili deziras proponi po almenaŭ unu kandidaton en ĉiu Ŝtato. Ĝis nun, neniu indiano sidas ĉe la Kongreso, kiu plu estas dominata de la «bancada ruralista». Tio estas grupo, kiu kunigas la grandajn terproprietulojn, kaj kiuj fakte malhelpas ĉian leĝaron favore al la indiĝenaj popoloj.     

http://www.rfi.fr/ameriques/20180427-legislatives-bresil-indiens-defendre-terres-manifestation

https://www.youtube.com/watch?v=idOGWSmXyMo

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair /  Alterar )

Foto do Google

Você está comentando utilizando sua conta Google. Sair /  Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair /  Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair /  Alterar )

Conectando a %s

Este site utiliza o Akismet para reduzir spam. Saiba como seus dados em comentários são processados.